Mia vojaĝo al Laadanujo
Antaŭparoleto
Do, Persi denove sentiĝas sola parolanto de la lingvo en la mondo, kaj mia koro ne eltenas vidi tion.
Tial mi decidis, ke mi trapasu la kurson de Amberwind por esti ebla almenaŭ kompreni ŝin. Kaj mi komentos ĉi tie por teni min amuzita.
Laadano ja ŝajnas interesa lingvo, kun multaj originalaj ideoj. Mia impreso ĝis nun tamen estas ke Suzette iom elreviĝis pri rezultoj de sia eksperimento kaj lasis la lingvon en la stato, ne tute preta por praktika uzado. Oni bezonas ankoraŭ multe da laboro por finfari la projekton, verŝajne pli da laboro, ol unu-du entuziastoj povas fari en sia libertempo. Kaj ĉar ĝi estas malnova projekto, oni povas renkonti ĉiujn tipojn de leĝaj kaj kopirajtaj problemoj pri uzado de malnovaj materialoj, malgraŭ ke la kreinto klare esprimis sian intencon, ke la lingvo apartenu al ĉiuj.
Nu, mi vidos, ĉu tiu ĉi impreso ĝustas, kaj kiom da aferoj vere mankas. Ek do!