La dek oka leciono. Identiga kazo
Ĉi-foje ni havas longajn klarigojn pri kiel oni diras ke io estas io. Longaj klarigoj ĉiam bonas.
Gramatiko
- -m – markilo por identiga kazo
- úmú – identiga konjunkcio
La fama supozeble helpa skemo por identiga frazo estas
[(HelpVebrbo) 0-Verbo (Ne) KF-S KF-I]
Do, la kopulo estas nula (tio estas, neniu verbo estas uzata por “estas”). Ankaŭ la sufikso de identiga kazo estis nula en frua laadano, sed tio montriĝis iom konfuza, do nun oni uzas -m. Oni metas ĝin ĉe la lasta vorto de la kazfrazo. Same kiel pri posesivo, nomoj de vivaĵoj ne ricevas kazan sufikson, oni metas pronomon post tia nomo kaj aldonas la sufikson al tiu pronomo. Do la afero iras iel kiel
Bíi mid Míshi bem wa. Míshi rul lethom.
Tiu besto estas Michi. Michi estas mia kato.
La identiga konjunkcio signifas ion kiel “…, kiu estas …”.
Bíi eril dibáa le úmú wothal wolanemid wa.
Mi demandis, kiu estas bona hundo.
Mi ankoraŭ ne tute bone enkapigis ĉi ĉion, do por pli detalaj klarigoj vidu la anglan originalon.
Vortoj
- ana – manĝo
- bini – donaco
- éelen – vinbero
- hath – tempo
- hoth – loko
- inad – pantalono, kalsono
- láa – percepto
- radal – nenio [ ra + dal (aĵo)]
- shad – perfekta