La dek sepa leciono. Vortoproviza ekzercado 3
La tria leciono de ĉiu sepopo aldonas nenion novan krom vortoj. Almenaŭ teorie. Fakte, estas novaj gramatikeroj, disĵetitaj tra la teksto.
Gramatiko
- dúu- – verba prefikso: provi sensukcese
- no- – verba prefikso: fini la agon
- nó- – verba prefikso: ĉesi la agon
- e … e – aŭ … aŭ
- íi – ankaŭ
- bóo – fraztipo: ĝentila peto
En petoj, la subjekto estas deviga, “vi” ne estas subkomprenata.
Vortoj
- bedi – lerni (eble ankaŭ studi, mi ankoraŭ ne certas)
- dadem – bildo
- dinime – helpverbo: devus fari, oni estas atenditaj fari
- doni – tero
- halezhub – formiko
- lu – bonvole
- ren – tapiŝo
- shida – ludo
- thóo – gasto
- úuya – esti vundita, senti doloron
- yáanin – arbo
- zhub – insekto
Tre utile! “Arbo” kaj “formiko” estas la plej gravaj vortoj post “kato” en ajna lingvo.