La dek sesa leciono. Rilativigilo.
Simile al la atnaŭa leciono, estas nur unu nova ero de gramatiko. Iom pli da vortoj ĉi-foje.
Gramatiko
- wo- – rilativigilo
Do jen, se oni havas frazon kiel “meháya rul” (katoj belas), oni povas aldoni wo- al ĉiu parto por ricevi “katoj, kiuj belas”: “mewoháya worul”. Kaj la rezulto povas servi kvazaŭ ĝi estus unuvorta substantivo: “meyide mewoháya worul” (belaj katoj malsatas). La konstruaĵo estas limigita al unu verbo + unu substantivo. Mi ne certas, ĉu plurverbaĵo kiel “néde yod” kalkuliĝas kiel unu verbo, kaj ĉu do “mewonéde mewoyod worul” (katoj, kiuj volas manĝi) eblas. Povas esti, ke mi vidos tion en la ekzercoj.
Vortoj
- dazh – mola, cedema
- delith – hararo
- dith – voĉo
- éthe – pura
- liri – kolora
- oba – korpo
- oma – mano
- óoda – kruro
- yide – malsata
Kelkaj pliaj vortoj ne estas donitaj en la novovorta sekcio, sed estas prezentitaj dum la gramatika klarigo:
- thib – stari, stariĝi
- thibá – muro
- yóhud – briko
“Yóhud” estas klarigata kiel yó- (artefarita) + ud (stone).
En la oficiala vortaro, tamen, ĉeestas nek yó- nek “yóhud”, kaj “briko”-n oni tradukas kiel “donilihud” (donili = koto + ud). Vidu la lingvon disfali en dialektojn antaŭ ke iu uzos ĝin.