La dek kvina leciono. Posesivo.

Nova sepopo komenciĝas, kaj la unua leciono en ĝi estas gramatika. Da novaj gramatikaĵoj ne estas tiom multe, sed la klarigoj estas longaj. Tio bonas.

La dek kvina leciono (angle)

Gramatiko

La leciono temas pri posesivo, kaj jen ni havas alian atakon de tabelvortozo, pli severan ĉi-foje:

Do, ĉiuj vokaloj estas uzataj, kvankam ankoraŭ pluraj duvokalaĵoj restas.

Tiujn ĉi sufiksojn oni povas aldoni al ĉiuj enhavovortoj krom personaj nomoj de vivaĵoj. En tiu lasta kazo, la sufikso aldoniĝas al la responda pronomo, kiun oni metas tuj post la persona nomo. Estas multe da ekzemploj ĉi-lecione, jen unu, kiu montras ĉenon de malsamaj posesivoj:

Báa léli omid lanethe edinetho Hérel betha?

Ĉu la ĉevalo {ial}de amiko {agnoskite}de kuzo {denaske}de Carol estas flava?

Tio ŝajnas multe da posesivoj, sed por io kiel laadano, ĝi ne sentiĝas sufiĉe detala. Tro multe da aferoj estas kaptitaj de la ĝenerala “-tho”. Kio pri la diferenco inter “mia edzo” (leĝe), “mia edzo” (laŭ socia interkonsento) kaj “mia edzo” (laŭ reciproka kora inklino)? Onia familio meritis specialan sufikson, sed onia korfamilio ne: “hena letha”, sed “héena letho”. Kio pri “laŭ identiĝo aŭ konvinkoj” kiel en “ilia religio” aŭ “miaj samideanoj”? -tho, -tho, tho. Donu al ni pli da sufiksoj!

Vortoj

Estas malmultaj ĉi-foje.

Ekzercoj

Ek al posedado!
Sekva leciono
Antaŭa leciono
Listo de lecionoj