La 15-a leciono. Posesivo.
15.1 Traduku el laadano
Bé aril lalom i amedara onida ehomátha wa.
Familio de la pedagogo kantos kaj dancos, mi ĵuras!.
Mi uzas “pedagogo” sence “sciencisto pri instruado”.
La nombra kunordigo en laadano ŝajnas malfacila. Mi komencas diri ion tian, kaj la ago iras unue, kaj mi pensas pri multaj homoj, do mi komencas “melalom i mehamedara…” kaj nun iras la subjekto, “familio”, kaj danme, ĝi estas singulara! Do “lalom i amedara”.
Báa ril menédeshub medathim sherídan Másha betha i héena déelahátho?
Ĉu la nevo de Maŝa kaj korfratino de la ĝardenisto intencas kudri nun?
Tiu “Másha” estas Marsha aŭ iu alia angla nomo, sed mi estas ruso, do la ulino estu Maŝa ekde nun.
Bíi eril medush merahu áath belidethu lezhetho wáa.
Mi aŭdis {fidinde}, ke la pordoj de nia hejmo devas esti fermitaj.
Bíi théethad shumáad yáababí Máyel betho wi.
La birdeto de Majel tuj-tuj ekkapablos flugi.
{dekl.} (tuj-okazonta)kapablas flugi (neplenkreska)birdo Majel-ŝia(agnoskite) {memevidente}
Mi nek povas diveni, kiu usona nomo estas ĉi tiu, nek aparte interesiĝas. Nu, Michael, laŭ la respondoj. Sed mi ne intencas memorfiksi ĝin.
Mi venis al la etapo, kiam pli-malpli nature sonanta traduko laŭnecese perdas plurajn nuancojn.
Báa abahul bal berídanetho bebáatha?
Tiu bonodorega pano estas de kies onklo?
{demando} bonodora(eksterme) pano onklo(agnoskite-de) kiu(denaske-de)?
… kaj ili ne estis tre naturaj frazoj jam originale.
“Onklino” ĉe Amberwind, sed tio estas seksismo!
Bíi eril ranime áana hoshem Bétheni betha wáa.
La nepo de Bethany de volis dormi.
Amberwind demandas, ĉu mi rimarkis novan vorton en tiu ĉi frazo. Kara, mi komencis la kurson antaŭ du jaroj, mi ne memoras, kiuj vortoj estas novaj, kaj kiuj ne! Nu, temas pri “ranime” kaj ĝi estas facile analizebla ĉiuokaze.
Mi ne komentos pri ĉiujn eraretojn, kiujn mi faris, nur pri pli interesaj el ili.
15.2 Metu la donitan esperantan parton en laadanan frazon, traduku tiun antaŭ kaj poste.
Kiel kutime, mi donos nur unu tradukon. La postan, kompreneble. Al la antaŭa simple mankos posedanto de la priparolata aĵo.
Báa eril owahal bud wo. ⇦ vesto de vojaĝanto
Báa eril owahal bud imátho wo?
Mi supozas, ke la vesto de la vojaĝanto estis tre varma, ĉu ne?
La donita respondo estas “I suppose the traveler’s clothing was unusually warm”. Sed “báa” signifas “kiel demando, mi diras”, do kie estas la demando?
Bíi rilrili dozh hal wo. ⇦ laboro de (senkiale) helpanto
Bíi rilrili dozh hal denáthe wo.
Laboro de la helpanto estus facila.
Bé eril zho dizh wa ⇦ tekruĉo de mia avino
Bé eril zho dizh hothuletho letha wa.
Mi ĵuras, ke la tekruĉo de mia avino bolsonis!
Báa aril dudoth éesh? ⇦ kies (doncita al kelkaj proprantoj) ŝafo
Báa aril dudoth éesh bebáazhetho?
Kies ŝafo daŭre sekvos?
Demandaj pronomoj povas fariĝi amuze longaj.
Bíi wil medibé mebenem shem wa. ⇦ ido de kantisto
Bíi wil medibé mebenem shem lalomátha wa.
La idoj de kantisto promesu resti.
Bíi ril them den edin wi. ⇦ kuzeno de dancisto
Bíi ril them den edin amedarahá wi.
La kuzino de la dancisto evidente bezonas helpon nun.
Ĉi tie, mi dubis, ĉu ĝi devas estis “amedarahá” aŭ “amedaraá”. La sonreguloj certe permesas ‘aá’. Sed ŝajne nur ene de la radiko. Mi ne memoras, ĉu tio estis klarigata ie.
15.3 Laadanigu
La floro de(senkiale) kantoverkisto estas eta kaj verda.
Bíi híyahal i liyen mahina lomáthi wa.
“Híyahul” en la respondoj. Laadanistoj estas dramemaj. “TIA eta!!!”
Pranevo de Viliamo komencis instrui.
Bíi eril nahom hosherídan Wilem betha wa.
Kies (de multaj) praonklino menopaŭzas?
Báa zháadin hoberídan bebáanetha?
La lumo de luno estas malwarma kaj blanka, sed la lumo de suno estas warma kaj flava.
Bíi rahowa i líithi ith óolethu, izh owa i léli ith rathethu wa.
“Rahowahil” en respondoj. Nun mi estas dramema. “MALVARMA!”
Ĉu la gepatroj de kudristo volas esti sekuraj?
Báa menéde meyom thul dathimetha?
La estaĵoj de(hazarde) fremdulo ne kapablis paroli (laŭ fidinda raporto).
Bíi eril merathad medi mid néeháthi wáa.
Mi provis “methad medi ra” ĉi tie… mi devas reviziti tiun lecioneton pri plurverbaĵoj.
Kaj mi daŭre konfuziĝas inter “née” kaj “néehá”. Same kiel esperanto, laadano ŝajnas havi nevideblajn vortoklasojn.