La dek naŭa leciono. Akuzativo
Ni ne forgesis la akuzativon! Do estas longa gramatika leciono pri ĝi.
Gramatiko
- -th – objekta kazo
- úthú – objekta konjunkcio (… tion, kio …)
La leciono tre similas al la antaŭa, nur temas pri alia kazo. La formulo estas
VF KF-Subj KF-Obj VF (verba frazo) = (Helpverbo) Verbo (Neado)
Ĉio estas pli malpli sama. Oni metas la kazan sufiksom ĉe la lasta vorto de la kazfrazo, oni ne metas ĝin rekte ĉe la persona nomo, ktp. La klarigoj estas longaj kaj detalaj, kun pluraj ekzemploj, traduki ilin estus ekster la ampekso de tiu ĉi verketo. ;-)
Mi ja planas fari mallongan resumon pri la gramatiko post kiam mi lerons sufiĉe de la gramatiko por resumi.
Same, “úthú” estas simila al “úmú” en la antaŭa leciono. En “<subfrazo-1> úthú <subfrazo-2>”, “úthú” estas objekto, kaj <subfrazo-2> priskribas ĝin.
Akuzativa finaĵo ne estas deviga en laadano. Se konfuzo ne eblas, oni rajtas ne uzi ĝin. Kiel esperantisto, mi ne pensas tion bona ideo. Laŭ tiu vojo, ido kuŝas. Aliflanke, mi estas denaska parolanto de lingvo, en kiu akuzativo ofte ne destingeblas de nominativo kiam temas pri nekapablaj memstare agi senvivaĵoj, do mi ne juĝu.
Bíi eril radom le úthú ril di le wa.
Mi forgesis pri kio mi parolas
Vortofarado
- dó – verba sufikso: kaŭzi VERBandon, similas al esperanta -ig-
Vortoj
- an – koni
- bel – preni, porti
- il – atenti
- láad – percepti
- lothel – scii
- naya – zorgi
- nin – kaŭzi
- thel – akiri
- thi – havi
“Bel” havas la signifon de “preni” aŭ “porti” en frazoj kiel “mi prenis ĝin kun mi” kaj “mi portis ĝin hejmen”.
“Láad” kaj “il” estas kiel “aŭdi” kaj “aŭskulti”, sed povas temi pri ajna sento.
Tiu ĉi leciono ŝajnas kolekti vortojn, kiuj havos multajn nuancojn pri ilia uzado, do mi ne pretendu ke mi jam komprenis ĉion.