Esperanto-Muziko: Historio

Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece

Hejmo
Pri
Indekso
Prelego
Serĉataj
In English

Litovaj Popolaj Kantoj kaj Dancoj

La plej frua longdaŭra vinila diskego en Esperanto estas ĝenerale konsiderata esti la albumo Ni Kantu en Esperanto de la jaro 1964. Ĝi estas la unua diskego menciita en la Laŭjara katalogo de muzikaj diskoj en Esperanto kaj la listo de Esperanto-muzikalbumoj en Vikipedio, inter aliaj fontoj. Pro ĝia stato kiel la plej unua, mi elektis ĝin kiel temon por mia unua artikolo en tiu ĉi retejo - sed mi lastatempe devis korekti mian priskribon de ĝi kiel “la unua diskego” al “la unua 12-cola diskego”, ĉar mi trovis eĉ pli fruan 10-colan diskegon en Esperanto: Litovaj Popolaj Kantoj kaj Dancoj, kiu eldoniĝis en 1961.

Disketikedoj: Litovaj Popolaj Kantoj kaj Dancoj

La 10-cola diskego estas varianto de la pli ofta 12-cola diskego, kiu nur produktiĝis dum mallonga tempo. Kiam la longdaŭra diskego unue aperis en 1948, farita de la usona firmao Columbia, ĝi produktiĝis en ambaŭ grandecoj, korespondante al la du grandecoj de la jam longe ekzistantaj ŝelakaj diskoj (78 t/m). Ĝenerale, popularaj kaj ĵazaj kantoj aperis sur ŝelakaj diskoj 10-colaj (kun daŭre de ĉirkau po tri minutoj flanke), kaj klasikaj registraĵoj sur 12-colaj diskoj - kiuj estis preskaŭ malpraktike grandaj, sed ilia ĉefa avantaĝo estas daŭro de ĉirkau po kvin minutoj flanke, kiu permisis la ludon de longa klasika verko kun signife malpli da diskoŝanĝoj kompare al la malpli grandaj diskoj. Columbia unue intencis, ke la sama ĝenrodistingo validu ankaŭ por longdaŭraj diskoj, sed ĉar vinilaj diskoj estas malpli pezaj kaj fragilaj ol ŝelakaj, 12-colaj vinildiskoj montriĝis esti multe pli praktikaj ol ili unue kredis. Ĉar la pli longa luddaŭro (ĉirkaŭ po 20 minutoj flanke por 12-cola disko, kontraste al ĉirkaŭ 15 minutoj por 10-cola) same bonas por ĵazo kaj popularo muziko kiel por klasika muziko, oni ĉesis produkti 10-colaj diskegoj fine de la 1950-aj jaroj, almenaŭ en okcidentaj landoj. Mi komence iom surpriziĝis trovi tian diskon de 1961, sed mi poste eksciis, ke la sovetaj ŝtataj muzikeldonejoj fakte daŭre produktis 10-colajn longdaŭrajn diskojn ĝis la fino de la vinila epoko.

Vytautas Šilas en 2006. Vikimedia Komunejo - CC-by-sa

Tiu ĉi disko, Litovaj Popolaj Kantoj kaj Dancoj, estis la ideo de Vytautas Šilas, inĝeniero kiu naskiĝis en 1937 en Šiauliai, la kvare plej granda urbo en Litovujo. Šilas esperantistiĝis en 1956, kaj rapide aktivis en la tiam “subgrunda” aŭ eĉ kontraŭleĝa Esperanto-movado de Sovetunio. Li fondis en 1961 la unuan junularan Esperanto-klubon de Vilno (“Juneco”), aranĝis plurajn Esperanto-eventojn, kaj ekde 1969 aktivis en la estraro de Sovetia Esperantista Junulara Movado - la neoficiala kaj kontraŭleĝa Esperanto-junulara organizo de la tuta Sovetunio. Šilas estis ankaŭ redaktoro de kelkaj esperantlingvaj periodaĵoj - la kontraŭleĝaj Kio, Kie, Kiam (1973-1974) kaj Kurte (1976-1979), kaj la laŭleĝa Litova Stelo (ekde 2006).

En artikolo de 2018, Šilas memoris konversacion de 1961 kun la direktoro de la Vilna Sondiska Studio, en kiu li proponis la ideon produkti diskon en Esperanto. La direktoro ne estis certa, ĉu “Moskvo permesos” tian projekton, sed Šilas sciis pri la loka Esperantisto Leonas Noreika kaj ke lia filo, Virgilijus Noreika, estis unu el la tiutempaj plej popularaj litovaj operkantistoj. Ili ambaŭ konsentis, ke la kantado de Noreika “estis aprecata kaj ŝatata eĉ en Moskvo”, kaj tial decidis peti al li partopreni en la projekto, kun la espero havigi oficialan aprobon.

Virgilijus Noreika Vikimedia Komunejo

Anstataŭ kontakti Virgilijus Noreika rekte, Šilas unue parolis kun sia patro Leonas pri la projekto. La patro certigis, ke li konvinkos sian filon partopreni. Šilas poste vizitis Virgilijus Noreika ĉe lia hejmo por montri al li la kantojn de li tradukitajn, kaj kune ili elektis tri por la disko. Noreika ankaŭ petis la tradukon kaj inkludon de plia kanto, Pasvarstyk, Antela, unu el siaj plej ŝatataj, kaj do entute registriĝis kvar kantoj. Tamen, Noreika malkontentis pri sia plenumo de unu kanto, kaj pro tio la fina disko nur enhavis tri: Ant Marių Krantelio (Ĉe la Mara Bordo en Esperanto), Tris Dienas, Tris Naktis (Tri Tagojn, Tri Noktojn) kaj la jam menciita Pasvarstyk, Antela (Anaset’, Atentu). Noreika, aŭskultante la reludon de sia kantado, rimarkis, ke “Esperanto sonas bonege - kiel la itala”!

Sopranaj birbynės. Vikimedia Komunejo - CC-by-sa

La kantadon de Noreika akompanis Ansamblis Sutartinė, profesia ĉambra ensemblo de litovaj popolinstrumentoj. La albumon kompletigis ses instrumentaj pecoj prezentitaj de “Seksteto [Sesopo] de Birbynės” - litova popolinstrumento kiu, laŭ la angla Vikipedio, “povas havi unuopan aŭ duoblan anĉon kaj eble havas aŭ ne havas buŝpecon”. La moderna birbynė (mankas Esperanta vorto por ĝi) estas pli ellaborita kaj normigita instrumento unu-anĉa kun korpo tipe el acero kaj bovkorna sonfunelo, kies sono estas surprize riĉa kaj milda - ĝi eĉ sonas preskaŭ pli kiel fluto ol kiel aliaj anĉinstrumentoj.

La diskon eldonis la latva ŝtata diskeldonejo Līgo en decembro 1961, kaj ĝin re-eldonis en 1964 Melodija - la sama firmao, kies nomo intertempe ŝanĝiĝis al transliterumita versio de la marka de ĝia gepatrao firmao, la ĉefa ŝtata eldonejo de Sovetunio, Мелодия. Ambaŭ eldonoj havis Esperantlingvajn etikedojn, kaj la diskon ankaŭ eldonis Мелодия kun rusaj etikedoj kaj la soveta eksporta eldonejo Mezhdunarodnaya Kniga kun etikedoj en la angla. Por tiuj ĉi eldonoj, la kantotitoloj aperis en la sama lingvo kiel la cetero de la informoj, kun suba noto “kantita en Esperanto”. Neniu eldono de ĉi tiu albumo havas bildkovrilon - ĉiuj aperis en la ĝeneralaj paperaj kovriloj de la eldonejo, kaj do mi ilustras ilin ne per kovrilo sed per disketikedoj.

Disketikedoj: Litovaj Popolaj Kantoj kaj Dancoj (Melodija), Литовские Нар. Песни И Танцы (Мелодия), Lithuanian Folk Songs and Dances (Mezhdunarodnaya Kniga)
Diskokovrilo: Litova Kanto en Esperanto

Jardekon poste, la kantotradukoj de Šilas uziĝis en plia Esperanto-disko: Litova Kanto en Esperanto. Ĉi tiu estas 12-cola diskego, eldonita en 1972, kaj enhavis dek du kantojn “de litovaj sovetaj komponistoj”. La elektitaj kantoj estis inter la plej grandaj estradaj kantoj de tiutempa Litovujo, tradukitaj de Šilas kaj aliaj membroj de la klubo Juneco, kaj kantitaj en Esperanto de la originalaj artistoj. Mi kredas, ke temas pri re-registrataj voĉoj kun la originalaj fonaj trakoj - aŭ se ne, almenaŭ temas pri la samaj aranĝoj kaj orkestroj.

Diskokovrilor: Литовские Эстрадые Песни / Lithuanian Variety Songs

Antaŭ 1972, ĉiuj ŝtataj muzikeldonejoj de Sovetunio kunfandiĝis en Мелодия, kaj tial la disko estis eldonita sub tiu marko. La disko aperis en du versioj kun du malsamaj titoloj: Litova Kanto en Esperanto, kun la verda kovrilo, estis presita en Latvujo ĉe la sama fabriko kiel la antaŭa disko kaj havis kovrilan informon en la litova, la rusa kaj Esperanto; la alia versio, Литовские Эстрадые Песни / Lithuanian Variety Songs, kun informo en la rusa kaj angla lingvoj, fabrikiĝis en Moskvo de unu el la ĉefaj disko-fabrikoj de Мелодия. La albumo ankaŭ re-eldoniĝis kiel KD en 2005.

KD-kovrilo: Lietuviškos Dainos Esperanto Kalba / Litovaj Kantoj en Esperanto

La kantotradukoj de Šilas ankaŭ eldoniĝis libroforme: Juneco Kantas en 1967, Ni Kantu en Esperanto (ne konfuzu kun la samtitola disko!) en 1971 aŭ 1972 kaj Litovaj Popolkantoj en 2005. Liaj tradukoj ankaŭ aperis sur la disko Lietuviškos Dainos Esperanto Kalba / Litovaj Kantoj en Esperanto (ne konfuzu kun la jam menciita Litova Kanto en Esperanto!) de Romualdas Vešiota kaj Augustas Kubilius.

Diskografio

Litovaj Popolaj Kantoj kaj Dancoj - Virgilijus Noreika, Ansamblis “Sutartinė” kaj Birbynių Sekstetas (1961, re-eldonita 1964)
Litova Kanto en Esperanto / Литовские Эстрадые Песни / Lithuanian Variety Songs - Dalia Kubiliūtė, Nijolė Tallat-Kelpšaitė, Aleksas Lemanas, Nijolė Ščiukaitė, Violeta Rakauskaitė (1973, reissued as CD 2005)

Fontoj kal Plia Legado

Mažoji Lietuva: Esperanto ir lietuvininkų keliais. Vytautui ŠILUI – 85-eri
La Ondo de Esperanto: Forpasis Virgilijus Noreika, homo kiu sonigis Esperanton
Vikipedio: Vytautas Povilas Šilas

Dankoj

Dankon al amiko mia Eglė pro ŝia helpo rilate al la identigo de la tri popolkantoj kaj pro ĝeneralaj konsiloj pri litova kulturo. Hazarde, kvankam Eglė ne estas Esperantisto, ŝi fakte lastatempe mem prezentis muzikon en Esperanto - ŝi kantas en loka koruso, kiu estis dungita por prezenti kelkajn kantojn ĉe litova Esperanto-aranĝo en 2025, inkluzive de La Espero kaj la kanto Tri Tagojn, Tri Noktojn, kiu aperis en la disko de 1961.

Komentoj

Bonvolu vidi la HTTP-an version de tiu ĉi afiŝo

Kontakto

Esperanto-Muziko: Datumbazo
RSS-Fluo
Esperanto-Muziko: Historio ĉe Facebook
La aŭtoro ĉe Mastodon
La aŭtoro ĉe Bluesky
Hejmpaĝo de la aŭtoro

Kopirajto © 2025 Thomas Preece