Esperanto-Muziko: Historio

Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece

Hejmo
Pri
Indekso
Prelego
Serĉataj
In English

Pri

Saluton! Dankon pro via legado de mia blogo. Mi komencis ĉi tiun projekton ĉar ĝi temas pri io, kion mi mem volus legi se ĝi jam ekzistus. Sed ĉar ĝi ne ekzistis, mi devis fari la esploradon mem, kaj kredis ke indus verki pri miaj trovoj, ĉar certe aliaj ankaŭ interesiĝus pri ĝi!

Mi esperantistiĝis ĉirkaŭ 2005, kaj baldaŭ poste eksciis pri Esperanti-muziko. Ĝi tuj fariĝis unu el miaj apartaj interesoj, kaj rara estas semajno en kiu mi aŭskultas neniun Esperantan albumon.

Ekde la komenco de la pandemio, mi aparte interesiĝas pri pli malnova Esperanto-muziko, el kiu tiom multe ekzistas nur sur kasedo. Kvanham la plej multaj el tiuj kasedoj ankoraŭ estas ludeblaj, ili ne necese tiel restos dum longa tempo - kaj tial mi sentis la urĝecon trovi tiujn registraĵojn, kaj ekscii pri ilia historio kaj la artistoj malantaŭ ili.

Mi komence elektis skribi en la angla anstataŭ en Esperanto por alporti ĉi tiun informon al pli vasta publiko. Multaj el la fontoj, kiujn mi uzis por miaj plej fruaj artikoloj, jam estas en Esperanto, kaj jam estas interrete kaj relative facile troveblaj per Google - do ripetadi tiun informon en Esperanto ne vere donus ion novan. Sed iom post iom, mi faris pli da originala esplorado pri pli malnova kaj forgesita muziko, kaj tial mia blogo nun haveblas kaj en la angla kaj en Esperanto.

Inter miaj ĉefaj inspiroj por ĉi tiu projekto estas la bonega blogo de John Hoare, Dirty Feed, precipe liaj artikoloj, kiuj detale esploras kiel individuaj epizodoj de malnovaj televidprogramoj estis produktitaj, kaj la libro Dirite Ne Signifas Farite de Jürgen Wulff, kies prelego ĉe loka reta esperanto-grupo en 2022 instigis min finfine komenci ĉi tiun projekton.

Komentoj

Bonvolu vidi la HTTP-an version de tiu ĉi afiŝo

Kontakto

Esperanto-Muziko: Datumbazo
RSS-Fluo
Esperanto-Muziko: Historio ĉe Facebook
La aŭtoro ĉe Mastodon
La aŭtoro ĉe Bluesky
Hejmpaĝo de la aŭtoro

Kopirajto © 2025 Thomas Preece