Esperanto-Muziko: Datumbazo
Bonvenon al la Esperanto-Muziko: Datumbazo!
Ĉi tiu retejo celas listigi ĉiujn eldonojn de Esperanto-muziko.
Tio signifas ĉiujn albumojn kaj unuopaĵojn en fizika aŭ bita formato, enhavante muzikon kies teksto estas parte aŭ tute en Esperanto. Ankaŭ listiĝas ne-muzikaj eldonoj en fizikaj formatoj, kiujn mi trovis dum mia esplorado - sed sen la intenco fari plenan liston de tiaj eldonoj.
Ĝis nun, la datumbazo enhavas informon pri 769 eldonaĵoj.
Komenciĝu per:
Fontoj
La ĉefaj fontoj uzataj en la datumbazo estas:
Per kombino de ĉiuj ĉi fontoj, kun aldonaj fontoj por certaj eldonaĵoj kiam necesaj, la celo estas krei la plej kompletan kaj detalan liston de Esperanto-muziko.
Mi ankaŭ dankas al la Esperanto-Asocio de Britio, kiu afable donis al mi private kelkajn ciferecajn registraĵojn.
Kontakto
Mi ĉiam bonvenigas novan informon por ĝustigi aŭ aldoni al la datumbazo.
Kontakto
Kopirajto © 2025 Thomas Preece