Esperanto-Muziko: Historio

Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece

Hejmo
Pri
Indekso
Prelego
Serĉataj
In English

La Unua Kanto en Esperanto

Hodiaŭ mi traktas la demandon de kio estas la unua kanto en Esperanto? Kvankam tio ŝajnas tre simpla, fakte estas pluraj eblaj respondoj, depende de kiel oni interpretas la demandon. Ĉar la plej fruaj Esperanto-kantoj estis origine verkitaj kiel poemoj kaj poste muzikigitaj, ni rigardos tri kategoriojn: la plej fruan originalan Esperantan tekston, kiu poste fariĝis kanto; la plej fruan melodion komponitan por originala Esperanta teksto; kaj la plej fruan Esperanto-kanton origine verkitan kiel kanto kun kaj melodio kaj kantoteksto, kontraste al poemo, kiu poste estis muzikigita.

Ĝisdatiĝo: Post la publikiĝo de tiu ĉi artikolo, kelkaj eĉ pli fruaj kantoj estis trovitaj en la kategorio “La Plej Frua Kanto Verkita Kiel Kanto”. Mi aldonis informojn sube.

La Plej Frua Teksto

La Unua Libro aperis en 1887. Ĉi tiu libro klarigas kial Zamenhof kreis la lingvon kaj enhavas bazan gramatikon kaj vortprovizon, kune kun kelkaj mallongaj tekstoj: tradukoj de la Patro Nia, la komenco de la libro Genezo kaj Mir träumte von einem Königskind de Heinrich Heine; kaj du originalaj poemoj, Mia Penso kaj Ho, Mia Kor’.

Kvankam Mia Penso estis origine verkita en pra-Esperanto kelkajn jarojn antaŭe kaj poste ĝisdatigita en la modernan lingvon por eldoniĝo, Ho, Mia Kor’ estis verkita rekte en moderna Esperanto. Tial, Ho, Mia Kor’ estas ĝenerale konsiderata la plej frua originala literatura verko en Esperanto.

La teksto de la poemo Ho, Mia Kor, kiel ĝi aperis en la Unua Libro

Ĉi tiu bildo montras la poemon kiel ĝi prezentiĝas en la Unua Libro. Je tiu dato, Zamenhof ankoraŭ rekomendis la uzon de komoj aŭ apostrofoj inter ĉiuj vorteroj, kaj la verbo “venki” ankoraŭ estis “vinki”. Modernaj eldonoj de la poemo preterlasas la envortajn interpunkciojn kaj uzas la modernan ortografion.

Ho, Mia Kor’ estas unu el la plej ofte adaptitaj poemoj en Esperanta-muziko, kaj estis kantita laŭ multaj diversaj melodioj. Jen nur kelkaj ekzemploj:

🎞 Neide Barros Rêgo
🎞 Ĵomart kaj Nataŝa
🎞 David Gaines
🎞 Sumedha
🎞 József Dinnyés
🎞 Merlin

La Teksto, Kiu Estis Plej Frue Kantita

Kvankam mi ne povis trovi definitivan daton por la plej frua kanto-versio de Ho, Mia Kor’, ĝi mankas al ĉiuj de la fruaj Esperanto-kantaroj kiujn mi konsultis. Estas do probable, ke la unua muzika versio de ĝi venis nur dum la dua duono de la 20-a jarcento. Kontraste, la plej frua muzika versio de La Espero eldoniĝis en 1891.

Kiel poemo, La Espero estis verkita de Zamenhof kaj unue eldonita en 1890 en la Plena Lernolibro de la Tutmonda Lingvo Esperanto por Rusoj. La teksto ŝajne kaptis la fantazion de la fruaj parolantoj de Esperanto, ĉar ĝi preskaŭ tuj transformiĝis en kanton. La melodion de 1891 komponis la sveda inĝeniero, armeoficiro kaj politikisto Claes Adelsköld, kaj estas la plej frue konata formale publikigita muzika komponaĵo kun Esperanto-teksto.

Ĉar la versio de Adelsköld estas preskaŭ nekonata nuntempe, mi kunlaboris kun la kantisto Ralph Glomp por registri ĝin. La registraĵo de Ralph montras, ke verŝajne estas melodio pli taŭga por sola interpretado ol por komuna kantado - sendube granda kialo pro la malvasta uzo de tiu ĉi melodio.

🎞

La Vikipedio en Esperanto listigas almenaŭ 21 melodiojn por La Espero, de la plej fruaj ĝis la lastaj jaroj. La plej bone konata kompreneble estas tiu de Félicien Menu de Ménil, kiu publikiĝis en 1909. Ĉi tiu melodio estis multe pli populara kaj vaste akceptita ol tiu de Adelsköld: jam dum la 1920-aj jaroj, Esperantaj-kantaroj prezentis ĝin simple kiel “La Espero”, sen plua komento aŭ agnosko, ke ekzistis ankaŭ aliaj melodioj por la sama teksto. La Espero kun la melodio de Ménil ankaŭ estis la temo de multaj el la plej fruaj Esperanto-diskoj - inkluzive de registraĵo farita en 1926 de la bando de la Honourable Artillery Company kaj la kantistino Gladys Cosmetto:

🎞

Ke la unua registrado de La Espero estus farita de militista bando estas iom ironia, sed eble ne tiel surpriziga kiam oni konsideras la stilon de la muziko. La uzo de triumfa marŝo kiel melodio ne estis sen disputoj kiam la versio de Ménil unue aperis, ĉar multaj Esperantistoj konsideris ĝin maltaŭga stilo por esence pacifista himno. Aliaj kontraŭis la uzon de la vorto himno por priskribi la kanton, kaj la uzon de religiaj esprimoj kiel sankta kaj eterna ben’ en supozeble neŭtrala teksto. Sed tamen, La Espero kun la melodio de Ménil fine estis neoficiale sed universale adoptita kiel la himno de la Esperanto-movado.

La Plej Frua Kanto Verkita Kiel Kanto

Ĉar plej multaj fruaj Esperanto-kantoj estis aŭ tradukoj de popolkantoj, aŭ novaj kantotekstoj por jam ekzistantaj melodioj, aŭ melodioj komponitaj por poemoj, la koncepto de kanto verkita samtempe kun kaj Esperanta teksto kaj originala melodio alvenas surprize malfrue.

Ĝisdatiĝo - 29-a de aŭgusto 2025: Kvankam mi antaŭe priskribis la kanton Lulkanto el la diskego Ni Kantu en Esperanto (1964) kiel “probable la unua tiamaniere verkita Esperanto-kanto”, Miguel Bento sciigis min pri la ekzisto de almenaŭ du pli fruaj tiaj kantoj.

Esperanto, kun teksto de J N Machado kaj muziko de F B Leal, publikiĝis en la revuo Suda Stelo en majo-junio 1948. La partituro, prezentita sube kaj en la retejo Brazila Muziko, montras ke la versoj estas “originalaj”, kaj do ĝi estas je la dato de tiu ĉi ĝisdatiĝo la plej frua konata Esperanto-kanto kun originala teksto verkita samtempe kun la melodio (sed vidu sube).

Partituro de 'Esperanto'

Miguel ankaŭ atentigas pri la Himno de la XIII Brazila Kongreso de Esperanto. Kvankam tio aperis kelkajn jarojn poste, en 1952, ŝajnas ke la Brazila Kongreso en tiu epoko havis tradicion komponi novan himnon ĉiujare. Kvankam ne estas klare, kiam komenciĝis tiu tradicio, verŝajne ekzistas kongresaj himnoj pli fruaj ol tiu ĉi, kaj eble eĉ pli fruaj ol 1948.

Ĝisdatiĝo - 9-a de novembro 2025: Mi lastatempe trafoliumas malnovajn Esperanto-gazetojn, kaj trovis ĉi tiun partituron de Leono Estas Best’ en The British Esperantist, majo 1933:

Partituro de 'Leono Estas Best'

Ĉi tiu kanto, kun kaj melodio kaj teksto de Wilfred M Appleby, ne estas nova malkovro - ĝi aperas en KantarViki, kaj ŝajne estis eldonita kiel partituro en 1950. Tamen, ĝia apero en The British Esperantist montras, ke ĝi fakte estis multe pli frue verkita, kaj ĉar la teksto aludas al Esperanto kiel “la lingvo por kantanto”, ŝajnas ke ĝi estis verkita kiel kanto kaj ne origine kiel poemo. Do nuntempe ĝi estas la plej frua konata plene originala Esperanto-kanto.

Teksto de 'Nova Espero' de Adela Schafer

Ĝisdatiĝo - 13-a de novembro 2025: Mi trovis novan eblecon por la plej frua originala Esperanto-kanto. Tiu ĉi teksto, Nova Espero de Adela Schafer, aperis en numero 7 de The British Esperantist, julio 1905. Kvankam la revuo havas nur la tekston de tiu kanto, piednoto indikas, ke la partituro aĉeteblis kontraŭ 3 pencoj.

Kantotekstoj, ĝenerale sen la akompana muziko, ofte aperis en fruaj numeroj de The British Esperantist, sed ĉiam menciis la nomon de konata melodio, laŭ kio oni kantu la tekston. La mencio de aĉetebla partituro forte implicas, ke ĝi probable estis originala melodio.

Ĝis nun mi ne povis trovi ekzempleron de la partituro de Nova Espero, kaj do mi ne povas esti certa, ĉu ĝi estas originala aŭ adapto de jam ekzistanta melodio. Se vi havas pliajn informojn pri ĝi, bonvolu lasi komenton sube aŭ mesaĝi min!

Lulkanto, tamen, ankoraŭ estas la plej frua registraĵo de Esperanto-kanto, kaj probable ankaŭ estas la plej frua kanto kun originala Esperantlingva teksto kiu ne temas pri Esperanto mem. Kun teksto de Vilma Eichholz kaj muziko de Frans Jahger, la kantisto, ĝi estas specife menciita sur la dorsa kovrilo de la albumo kiel tute originala kanto, kaj estas, laŭ ĝia nomo, simpla lulkanto. Laŭ mia scio, ĉiuj antaŭaj Esperanto-kantoj estis aŭ tradukoj aŭ muzikigitaj poemoj aŭ kantoj kun tekstoj pri Esperanto aŭ la Movado - mi inkludas Ho, Mia Kor’ en ambaŭ de la lastaj du kategorioj, ĉar ĝi estas Zamenhofaĵo.

🎞

Fakte, originalaj kantoj restis nekutimaj en Esperantujo ĝis la komenco de la rokmuzika movado en la 1980-aj jaroj. Ĉi tio eble spegulas la vidpunkton de la frua Movado, ke Esperanto estu pontlingvo inter kulturoj kaj ne havu grandan propran kulturon: Esperanto-kantoj celis esti maniero lerni kaj sperti la muzikon de aliaj kulturoj. Verŝajne ne estas koincido, ke originala Esperanto-muziko vere nur populariĝis post la Manifesto de Raŭmo en 1980, kiu estis la unua deklaro ke la propra kulturo de Esperantujo havas valoron en si mem.

La Plej Frua Kanto en Pra-Esperanto

Kvankam moderna Esperanto publikiĝis en 1887, ĝi ne estis la unua versio de la lingvo kiun Zamenhof kreis. Jam en 1878, li havis version de sia lingwe universala kiun li konsideris preta. En letero al Nikolaj Borovko, verkita en la 1890-aj jaroj, Zamenhof priskribas la fruan historion de la lingvo:

"La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu ĉi festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj:

Malamikete de las nacjes

Kadó, kadó, jam temp' está!

La tot' homoze in familje

Konunigare so debá."

Ĉi tiu letero klare montras, ke jam de la komenco Zamenhof konsideris kantojn kiel grava parto de sia nova lingvo. Kvankam la cetera teksto de tiu himno perdiĝis, kune kun la plena muziko, ĉi tiu estas sendube la plej frua kanto en Zamenhof-lingvo.

En 2012, la kantisto kaj repisto Eterne Rima eldonis sian interpreton de ĉi tiu himno, kiel parto de sia projekto Abatejo:

🎞

Ĝisdatiĝo: Miguel Bento ankaŭ atentigas pri tiu ĉi kantversio de Lá Dinko, la originala pra-Esperanta versio de Mia Penso, kiu eldoniĝis en 1886. Kvankam ĉi tio klare venas kelkajn jarojn post Malamikete de las nacjes, estas interese legi la pra-Esperantan tekston kaj vidi la ŝanĝojn inter ĝi kaj moderna Esperanto. Ĝi ankaŭ plue subtenas la ideon, ke Zamenhof konsideris kantojn kiel grava aspekto de sia lingvo ekde la komenco.

Unu el la defioj en la serĉo de la plej fruan ekzemplojn de io ajn estas ke la respondoj ĉiam estas iom provizoraj. Tute eblas ke ekzistas eĉ pli fruaj kantoj - plej verŝajne en la kategorio de “la plej frua kanto verkita kiel kanto”. Se vi konas kantojn tiajn, bonvolu kontakti min aŭ sciigi min en la komentoj sube!

Komentoj

Bonvolu vidi la HTTP-an version de tiu ĉi afiŝo

Kontakto

Esperanto-Muziko: Datumbazo
RSS-Fluo
Esperanto-Muziko: Historio ĉe Facebook
La aŭtoro ĉe Mastodon
La aŭtoro ĉe Bluesky
Hejmpaĝo de la aŭtoro

Kopirajto © 2025 Thomas Preece