Esperanto-Muziko: Historio
Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece
Internacia Kantaro
En mia lastmonata artikolo, mi traktis la demandon pri la unua kanto en Esperanto. Hodiaŭ mi volas pli detale priskribi la fruan Esperanto-muzikan kulturon, kiu ekzistis antaŭ la ofta uzado de registraĵoj, kaj rigardi Esperanto-muzikon en la formo de partituroj, uzante la Internacian Kantaron de la 1920-aj jaroj kiel ekzemplon.
En la moderna mondo, muziko sendube estas pli granda parto de nia ĉiutaga sperto ol iam ajn antaŭe, sed la maniero en kiu ni spertas ĝin tute ŝanĝiĝis dum la lasta jarcento. Nuntempe, la vorto “muziko” ĝenerale signifas registritan muzikon - kaj eble antaŭ ĉio registritan popularan muzikon - kiun ni aŭskultas iom pasive kaj ofte kiel individua kaj privata sperto. Por multaj homoj, aktiva partopreno en muzika kreado limigas al kunkantado kun siaj plej ŝatataj registraĵoj. “Muziko” estas io kreita de profesiuloj uzante misterajn procezojn en anonima kaj fora studio, kiun ni poste aŭskultas, ofte iom fone kaj ne kun aktiva plenatenta aŭskultado.
Ĉi tio multe kontrastas kun la normala sperto de muziko dum la plej granda parto de homa historio, ĝis la enkonduko de diskoj en la unua duono de la 20-a jarcento. Muziko nur ekzistis vive - aŭ koncerte aŭ memfarite. Tial, multe homoj lernis ludi instrumentojn, kaj daŭre ludis ilin kiel plenkreskuloj, kaj preskaŭ ĉiuj kantis. Komence de la 20-a jarcento, popularaj kantoj vaste vendiĝis kiel partituroj, same kiel ili poste vendiĝis kiel diskoj. Kantado plej ofte estis komuna sperto - hejme kun la familio aŭ malgranda grupo de amikoj, aŭ aliloke en pli grandaj grupoj: eĉ nur unu pianisto povis akompani plenan halon de kantistoj.
Nuntempe, komuna partoprena kantado preskaŭ malaperis, kaj plejparte okazas en la homamasoj ĉe sporteventoj kaj diservoj. Kvankam amatoraj ĥoroj ja ekzistas, ili ĝenerale kantas ĉefe por koncertoj: kvankam la provludoj eble ĝuindas, ili vere celas preparadon por distri publikon, kaj ne temas nur pri kantado sole por la propra ĝuo de la grupo.
Eĉ la ideo, ke esti “muzikisto” estas ĉefe profesio aŭ kariero, estas tre moderna, plejparte pro la influo de la sondiska industrio. Kvankam profesiaj muzikistoj ĉiam ekzistis, ili estis minoritato: la plej multaj homoj, kiuj nomis sin “muzikistoj”, muzikumis kiel ŝatokupo. La ideo, ke oni lernus muzikon kun la ĉefa celo famiĝi aŭ gajni monon per ĝi, estis tre stranga ĝis la mezo de la 20-a jarcento. La vidpunkto ĉiam estis, ke ni kantas kaj faras muzikon ne kiel profesio, sed simple ĉar tio estas io, kiun homoj faras por esprimiĝi.
En tiu kunteksto de komuna kantado kiel oftaĵo, do, troviĝas la Internacia Kantaro. En ĝia tria kaj fina eldono de 1930, redaktita de Paul Bennemann, ĝi konsistas el 139 tradukitaj popolkantoj el 55 nacioj, kvin specife Esperantaj kantoj, kelkaj mallongaj rondkantoj kaj kantsalutoj, kaj tri koncertarioj. Ĝi estis la fino de pli ol du jardekoj da laboro, kiu komenciĝis per la Esperantista Kantaro en 1907, multe pli modesta kolekto de 50 germanaj popolaj kaj studentaj kantoj redaktitaj de L E Meier. Dua eldono sekvis en 1913, redaktita de W Fries, kiu enhavis tri originalajn Esperantajn kantojn, 32 germanajn kantojn kaj 18 kantojn el 13 aliaj landoj. En tiu epoko aliĝis Bennemann al la projekto; li respondecis pri la Muzika Eldono de partituroj, kaj poste fariĝis redaktoro de la tuta kolekto. La unua eldono de Bennemann, kaj la unua sub la titolo Internacia Kantaro, aperis en 1922.
Paul Bennemann (1885-1954) lernis Esperanton kiel juna viro. Liaj ĉefaj Esperanto-eldonaĵoj, krom la Internacia Kantaro, estas vortaroj Esperanta-germana kaj germana-Esperanta (la kutime uzataj dum preskaŭ 30 jaroj), traduko de la teatraĵo Gyges und sein Ring de Friedrich Hebbel, legolibro por lernantoj Tra la Mondo, kaj la Psikologia Terminaro. Li ankaŭ kontribuis al la Enciklopedio de Esperanto kaj diversaj ĵurnaloj kaj revuoj, kaj estis membro de la Lingva Komitato.
Mia kolekto enhavas po unu ekzempleron de ambaŭ versioj de la Internacia Kantaro: la tekstolibreto, kaj multe uzitan ekzempleron de la Muzika Eldono, kiu enhavas partiturojn por ĉiuj kantoj, plejparte en piana aranĝo. La tekstolibro priskribas sin kiel el la “16a-20a milo”. Nuntempe preskaŭ nekredeblas, ke Esperantaĵo povus vendiĝi en dekmiloj, sed ĝi spegulas la tipan uzon de ĉi tiu libro: antaŭ la ekzisto de projekciiloj por montri kantotekstojn sur ekrano, ĉiu membro de la grupo bezonis sian propran ekzempleron de la vortoj por partopreni la kantadon. Kvankam la membroj de loka Esperanto-grupo eble aĉetus nur unu-du ekzemplerojn de romano inter si, ĉiu grupo devis aĉeti plurajn ekzemplerojn de ĝia preferata kantolibro - kaj ĉar la Internacia Kantaro estis la plej populara Esperanto-kantaro, ĝi vastege vendiĝis al multaj lokaj Esperanto-grupoj en diversaj landoj.
La granda uzo de popolkantoj estas tre tipa por Esperanto-muziko de tiu epoko. Eble ekzistas pluraj kialoj por tio, kaj praktikaj kaj filozofiaj. Unue, popolkantoj kutime facile kanteblas. Ili estas laŭdifine la kantoj de la popolo, kiujn multaj homoj (kaj ne profesiaj kantistoj) tradicie kantis dum la ĉiutaga vivo. Ĉar la melodioj estas facile instrueblaj kaj memoreblaj, tiuj kantoj bone taŭgas por komuna kantado. Tion nerekte agnoskas la antaŭparolo de la libro, kiu mencias la inkludon de tri koncertarioj por la uzo de “koncertkantistoj”, kiu povus prezenti ilin ĉe Esperanto-kongresoj kaj -aranĝoj. Se ĉi tiuj arioj estas aparte por koncertkantistoj, do implike la cetero de la kolekto estas por ĉiuj.
Popolkantoj ankaŭ facile kolektiĝas. Ĉar ili ne estas limigitaj per kopirajto, ili eldoneblas sen pago de tantiemoj - kaj kompreneble traduki multajn kantojn estas multe pli rapida kaj facila ol komponado de simila kvanto da novaj kantoj. Bennemann priskribis sian tradukprocezon en la antaŭparolo de la libro, dirante ke kiam la originalo estis en lingvo, kiun li ne scipovis, li uzis “precizan prozan” tradukon en Esperanton farita de flua parolanto de tiu lingvo, kaj do sia laboro temis ĉefe nur pri la adaptado de tiuj Esperanto-tekstoj por rimi kaj konveni al la melodio. Ĉi tio estas esence la sama maniero poste uzita por traduki la slovakajn kantotekstojn de Team en Esperanton.
El filozofia vidpunkto, la frua Esperanto-movado ĝenerale subtenis la ideon, ke Esperanto estu ĉefe ponto inter kulturoj, anstataŭ io kun granda propra kulturo. Esperantistoj do lernu la tradiciojn de aliaj landoj kaj montru siajn proprajn tradiciojn al aliaj. Kiam oni verkis originalajn kantojn, la ĝenerala temo estis Esperanto mem; ĉiuj kvin kantoj kun originalaj Esperanto-tekstoj en la Internacia Kantaro (La Espero, La Tagiĝo, Al la Esperantistaro, La Fluanta Tajdo kaj La Verda Stelo) temas rekte aŭ nerekte pri Esperanto aŭ la Movado.
Laŭ mia scio, la plej frua tute originala Esperanto-kanto kun temo alia ol Esperanto mem estas Lulkanto de Vilma Eichholz kaj Frans Jahger, kiu aperis sur la diskego Ni Kantu en Esperanto en 1964. Eĉ en 1981, la inkludo de du “originale verkitaj kantoj” en la albumo Karnavaleto de Olivier Tzaut estis aparte menciita sur la kovrilo; la aliaj kantoj de la albumoj estas ĉiuj tradukitaj popolkantoj. Vere nur kun la komenco de la Esperanta rokmuzika-movado en la 1980-aj jaroj fariĝis originalaj kantoj pri temoj aliaj ol Esperanto mem kutimaj.
Reagoj al la Internacia Kantaro ŝajne estis universale pozitivaj. Recenzo de la eldono de 1922 en Belga Esperantisto laŭdis la plivastigon de la kolekdo por enhavi pliajn ne-germanajn kantojn, kaj diris ke “ĉiu grupo almenaŭ posedu (kaj efike uzu) unu ekzempleron de tiu plej interesa eldonaĵo”. En 1929, la sama revuo diris ke “ne necesas fari granda laŭdon pri tiu bonega libreto”, ĉar “plej bone pledas por ĝi la fakto, ke ĝi devis esti ree eldonita”, kaj rimarkis ke “multaj grupoj esperantistoj” uzis ĝin.
Kvankam ne ekzistas registraĵoj de kantoj specife prenitaj el la Internacia Kantaro, kelkaj de la kantoj en Ni Kantu en Esperanto, kaj en Londono Kantas de la Londona Esperanto-Ĥoro, uzas la samajn tradukojn. Tiu ĉi-lasta albumo estas bona ekzemplo de la stilo de muziko kaj komunuma kantado kiu kutimas en la epoko de la Internacia Kantaro - la ĉefa diferenco estas ke la ĥoro estas akompanita per akordiono kaj aliaj instrumentoj, kontraste al la kutima piano de la 1920-aj jaroj.
Sources
Komentoj
Kontakto
Kopirajto © 2025 Thomas Preece