Esperanto-Muziko: Historio

Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece

Hejmo
Pri
Indekso
Prelego
Serĉataj
In English

Prelegoj

Mi prezentas prelegojn pri Esperanto-muziko al retaj Esperanto-grupoj. Du prelegoj haveblas:

Esperanto-Muziko 1887-1987

Muziko ĉiam estis esenca parto de la Esperanto-kulturo ekde la komenco de la Movado. Ĉi tiu prelego donos ampleksan superrigardon pri la unua jarcento de Esperanto-muziko, ekde la plej fruaj kantoj, tra la periodoj de paperaj kantaroj kaj ŝelakaj kaj vinilaj diskoj, ĝis la apero de la rokmuzika movado en la 1980-aj jaroj. En tiu ĉi prelego “eksterordinara” (laŭ Ralph Glomp), vi malkovros kaj aŭskultos muzikon de artistoj kiel Gladys Cosmetto, Frans Jahger, Duo Espera, Margaret Hill, kaj aliaj steluloj el la pasinta Esperantujo.

La prelego daŭras iomete pli ol unu horon (plus tempo por demandoj/diskutoj) kaj enhavas ĉirkaŭ dudek mallongajn ekzemplojn de muziko el la diversaj epokoj.

La “Unuaj” en Esperanto-Muziko

Kio estis la plej frua kanto en Esperanto? La plej frua disko? Kaj la plej frua kasedo? Eble vi jam scias la respondojn al tiuj demandoj - sed foje la tradicio kaj la vero ne estas tute same! Tiu ĉi prelego eksplodas la mitojn kaj klarigas ĉion.

La prelego daŭras ĉirkaŭ 50 minutojn (plus tempo por demandoj/diskutoj) kaj enhavas ĉirkaŭ dudek mallongajn ekzemplojn de muziko el la diversaj epokoj.

Ĝeneralaj Detaloj

Miaj prelegoj enhavas multajn filemtojn kaj muzikaĵojn. Pro tio, mi ĝenerale proponas antaŭregistritan kaj flue muntitan version de la prelego, kiu ankaŭ permesas ĝian uzon en kazoj kiam mi ne povas persone partopreni la renkontiĝon pro horzonoj ktp.

Miaj prelegoj estas disponeblaj por ĉiu Esperanto-grupo, kiu kutime renkontiĝas virtuale per la interreto. Mi ne prezentas surloke aŭ en miksitaj surlokaj/virtualaj renkontiĝoj. Pro kopirajtaj kialoj, mi bedaŭrinde ne rajtas permesi registradon aŭ publikan disvastigon de la prelegoj.

Mi jam prezentis tiun ĉi prelegon por la jenaj grupoj kaj renkontiĝoj:

Esperanto en Kardifo
Esperanto Hamburg
Retoso 2025
Londona Esperanto-Klubo

Se vi deziras havi mian prelegon ankaŭ por via grupo, ne hezitu kontakti min!

Komentoj

Bonvolu vidi la HTTP-an version de tiu ĉi afiŝo

Kontakto

Esperanto-Muziko: Datumbazo
RSS-Fluo
Esperanto-Muziko: Historio ĉe Facebook
La aŭtoro ĉe Mastodon
La aŭtoro ĉe Bluesky
Hejmpaĝo de la aŭtoro

Kopirajto © 2025 Thomas Preece