Esperanto-Muziko: Historio
Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece
Tutmonda Muziko
Iom malkutime por Esperanto-grupo, la projekton Tutmonda Muziko lanĉis ne esperantistoj aŭ eĉ muzikistoj, sed sendependa produktisto, kiu kunmetis teamon por realigi sian ideon. Gunter Koch, policisto el Stutgarto, malkovris Esperanton en la 1980-aj jaroj kaj volis fari ion por antaŭenigi la lingvon.
En 1991, ĉe komputila trejnado por policanoj en Freiburg, Koch renkontis Rainer Conrad, policano el alia urbo, kiu nokte estis profesia muzikisto kaj jam eldonis sian unuan solo-albumon, RC’s Troya Project, du jarojn antaŭe. Koch menciis sian ideon por Esperanto-albumo al Conrad, kiu tuj ŝatis ĝin. La melodio por la kanto Esperanto estis komponita tiun saman vesperon, kaj Conrad daŭre prilaboris la albumon hejme. Ĉar nek Koch nek Conrad parolis Esperanton, la kantotekstoj estis verkitaj en la angla, kaj poste tradukitaj de tri Esperanto-parolantoj (Eckard Bick, Adolf Burkhardt kaj Frank Stocker). Conrad ludis ĉiujn instrumentajn partojn kaj kantis en kelkaj kantoj, kaj la kantistoj Enzo Picone (el Italio) kaj Karin Rossow aldonis pliajn voĉojn.
La finita albumo, titolita Esperanto, konsistas el dek du trakoj: dek unu kantoj, ĉiuj en Esperanto, kaj unu instrumenta peco. Recenzistoj komparis la stilon de la muziko al tiu de Abba, kun influoj de Santana kaj Sting en la gitaroj. Pli-malpli duono de la kantoj temas pri la tipa popmuzika temo de amo; la aliaj havas diversajn temojn, inkluzive de protestkantoj kontraŭ milito kaj nuklea energio, la laboro de krei kaj publikigi muzikon, kaj iom idealisma vidpunkto pri la Esperanto-komunumo - ĉi tiu lasta kanto, la titola kanto de la albumo, fariĝis la plej konata inter Esperantistoj, kaj Flo Martorell eĉ proponis ĝin en recenzo kiel moderna anstataŭaĵo por La Espero ĉe la Universala Kongreso, sed kun parenteza rimarko “ni ne blasfemu!”
Minimume du kantoj de la albumo estis antaŭe verkitaj kaj registritaj en la angla por RC’s Troya Project, sed ne eldonitaj en tiu albumo. It’s Your Night (kiu fariĝus Via Nokto en Esperanto) kaj The Story of Love (La Rakonto de la Amo) poste eldoniĝis en 2020 kiel parto de albumo sub la nomo Lost Tapes (Perditaj Bendoj), kiu konsistas el antaŭe neeldonitaj registraĵoj de la fruaj projektoj de Conrad el la 1980-aj jaroj. Neeldonitaj anglalingvaj demo-registraĵoj ankaŭ estis faritaj de almenaŭ kelkaj el la aliaj kantoj.
Koch kaj Conrad priskribias sian celon por la projekto kiel kreado de “profesia popmuziko en Esperanto” - kaj la recenzoj ĝenerale opiniis, ke ili sukcesis. Laŭ vendostatistikoj publikigitaj de la UEA-Libroservo en 2000, ĝi estis ĝis tiam la sesa plej vendita albumo - kvankam tio temas pri vendo de nur 151 ekzempleroj dum preskaŭ jardeko. La tuta eldonkvanto de la albumo estis 1000 KD-oj (el kiuj 400 estis senditaj reklamcele al germanaj kaj internaciaj radiostacioj) kaj 3000 kasedoj - io kion Koch poste bedaŭris, ĉar post tri jaroj li preskaŭ elvendis ĉiujn KD-ojn sed ankoraŭ havis pli ol du mil kasedoj stokitaj en sia kelo!
La plena buĝeto por la projekto estis 20 000 DM, el kiuj 12 000 DM estis por la muzikistoj kaj la resto por studio, sontekniko kaj multobligado. La albumon tute financis Koch; kvankam li suferis signifan perdon de la projekto, li vidis la financadon de muzikaj projektoj kiel ŝatokupo, kiun li volonte pagis.
Versio de la kanto Esperanto kun germana teksto ankaŭ estis produktita, kaj Koch esprimis deziron eldoni ĉi tion kiel mini-KD kun du aŭ tri el la esperantaj kantoj, por varbi la projekton al germanaj radiostacioj. Laŭ mia scio, tio neniam okazis - tamen se iu leganto scias alie, mi tre interesiĝus aŭdi pri ĝi!
Kvankam la kasedo nur havis simplan J-karton, la KD havis plenan libreton kun ĉiuj kantotekstoj kaj mallonga klarigo pri Esperanto en la germana, rekomendante skribadon al la Deutscher Esperanto-Bund aŭ la Deutsche Esperanto-Jugend por pliaj informoj pri la lingvo. La grafikojn desegnis Claudia Koch, en stilo simpla kaj pura de nigra sanserifa teksto sur blanka fono, kun verdaj akcentoj sur la kovrilo. La profesieco de ĉi tiu prezento estas iomete difektita pro la supersignoj enmetitaj per skribilo, sed kompreneble la kapablo tajpi la supersignojn de Esperanto estis iom limigita en 1991. Ullrich Hoffman respondecis pri la varbado, kaj la projekto eĉ sukcesis ricevi mallongan raporton en la tutmonda sekcio de la muzikrevuo Billboard.
Kvankam la Esperantistaro konas la grupon kiel Tutmonda Muziko kaj la albumon kiel Esperanto, kaj efektive la listo de laborantoj en la diskoteksteto estas titolita “Tutmonda Muziko estas”, intervjuo kun Koch en Rok-Gazet en 1994 sugestis, ke fakte devus esti inverse: “la titolo de la unua KD estas Tutmonda Muziko kaj la nomo de la grupo estas Esperanto”. Tamen, Koch poste konfirmis, ke tiu citaĵo estas erara: la nomo de la grupo estas, kaj ĉiam estis, Tutmonda Muziko.
Gunter Koch esperis produkti pliajn Esperanto-albumojn, eble kun aliaj muzikistoj, sed tiu projekto neniam realiĝis. Li tamen produktis la unuajn du albumojn de la bando Fool’s Garden, kiu poste kontraktiĝis kun granda muzikeldonejo kaj havis furoron per sia kanto Lemon Tree en 1996. Rainer Conrad, sub sia artista nomo Conny Conrad, fariĝis komerce kaj kritike sukcesa komponisto kaj multinstrumentisto. Li forpasis en decembro 2021 pro KOVIM-19.
Ĝisdatiĝo - 22a de novembro 2022: Mi dankas al Gunter Koch pro la klarigo pri la nomo de la albumo kaj grupo - li konfirmis, ke la artikolo en Rok-Gazet’ estis malĝusta, kaj ke li ĉiam intencis, ke la grupo nomiĝu Tutmonda Muziko. Antaŭa versio de ĉi tiu artikolo ankaŭ malĝuste diris, ke li neniam lernis Esperanton. Multan dankon al Gunter pro liaj komentoj!
Ĝisdatiĝo - 22a de januaro 2023: Mi aldonis la detalojn pri la projekto Lost Tapes de Conny Conrad, kiu enhavas la originalajn anglalingvajn versiojn de du el la kantoj.
Diskografio
Fontoj
Komentoj
Kontakto
Kopirajto © 2025 Thomas Preece