Esperanto-Muziko: Historio
Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece
Team
Team estas unu el la plej komerce kaj kritike sukcesaj rokbandoj de Slovakujo. Ĝi eldonis dek unu albumojn dum kariero daŭranta pli ol kvardek jaroj. Plena historia libro de la grupo publikiĝis (en la slovaka) en 2012 (TEAM - Príbeh Hudobnej Legendy de Daniel Hevier); do por ĉi tiu artikolo ni koncentriĝos pri la originoj kaj la Esperanto-agado de la grupo.
Team (foje skribata majuskle kiel TEAM kaj oficiale prononcata same kiel en la angla kaj multaj aliaj lingvoj, kvankam en Esperantaj kuntekstoj oni ofte literumas kaj prononcas ĝin Team’ kun apostrofo) formiĝis en 1980 en la urbo Martin, en tiama Ĉeĥoslovakujo. Ĝiaj unuaj membroj venis de tri amatoraj bandoj: Troll, Electra kaj Midd. La tri grupoj uzis komunan provludejon, kaj horaro estis afiŝita sur la pordo por indiki kiam ĉiu grupo rajtus uzi la ĉambron. La nomoj de la bandoj, kune kun la slovaka vorto “a” (“kaj”) sugestis la vorton TEAM (kiu havas la saman signifon en la slovaka kiel en la angla kaj en multaj aliaj lingvoj), kaj kiam la tri bandoj disiĝis, la plej entuziasmaj membroj decidis kunlabori pri nova projekto - kaj tuj interkonsentis, ke la nomo estu Team. Tiutempe la grupo estis kvaropa: Dušan Antalík, la bandestro, ludis gitarojn; Milan Dočekal ludis klavarojn kaj kantis; Ivan Válek ludis basgitaron; kaj Ivan Marček ludis drumon kaj frapinstrumentojn.
Baldaŭ post la formado de la bando, Antalík partoprenis kurson de Esperanto gvidatan de Stanislav (Stano) Marček, junulara aktivulo kiu organizis Esperanto-kursojn kaj eventojn. Li sentis, ke muziko, kiel Esperanto, estas iaspeca internacia lingvo, kaj volis kombini la du ideojn. Li konvinkis la tutan bandon kaj du studioteknikistojn ankaŭ aliĝi al la kurso.
La unua koncerto de Team okazis en 1982. Ĉar ĝi okazis ĉe internacia Esperanto-aranĝo en la urbo Dolný Kubín, ĉi tiu koncerto estis tute en Esperanto. Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, ambaŭ de LF-koop, ĉeestis, kaj la ideo formiĝis iam registri albumon en esperanto. Parta registrado de la koncerto estis eldonita la sekvan jaron kiel parto de numero 2 de la Esperanta Songazeto de LF-koop.
Baldaŭ poste la grupo dumtempe malaktiviĝis, ĉar la membroj devis plenumi sian dujaran devigan militservon, sed ili reformiĝis en 1984 kaj la sekvan jaron registris sian unuan unuopaĵon, Beh (“Kuru”). En 1986 aliĝis al la grupo dua klavaristo, Bohuš Kantor, kaj en 1988 nova ĉefkantisto, Pavol Habera.
Team subskribis kontrakton kun la slovaka ŝtata muzikeldonejo Opus, kaj registris sian unuan albumon ĉe ties studioj en Bratislavo. Denove proponita estis la ideo produkti Esperanto-albumon, kaj ili decidis eldoni la saman albumon en ambaŭ lingvoj. La Esperanto-versio estis kunproduktado inter Opus kaj LF-koop. Por traduki la tekstojn, unue Marček tradukis ilin laŭvorte en Esperanton, kaj poste Silfer kaj Martinelli adaptis ilin poezie al la jam ekzistanta muziko. Poste, oni registris novajn voĉtrakojn en Esperanto, kaj miksis ilin kun la instrumentaj trakoj de la originala albumon.
Team priskribis sian muzikan stilon kiel “melodiroko” - esence, rokmuziko kun forta emfazo de klavaroj. Pro tio, recenzantoj komparis ilian sonon kun bandoj de hair metal kiel Europe, kvankam la bando insistis, ke ili neniam intencis ludi metalon. Ili listigis Phil Collins, Sting, Genesis kaj Def Leppard kiel influoj, kaj priskribis sian volon, ke ilia muziko estu ĝuata de granda publiko, kaj tial ili ludis en diversaj stiloj. Ankaŭ la kantotekstoj estas plurtemaj: kelkaj traktas amon kaj rilatojn, kelkaj politikan satiron, kaj unu rilatas al la sento esti kune kun grupo hodiaŭ sed apartigita morgaŭ - kiu per la inkludo de unu-du apartaj vortoj transformiĝas en sia Esperanto-traduko en kanton pri la fino de Esperanto-kongreso. Kelkaj el la tekstoj estas sufiĉe poeziaj kaj literaturaj - precipe Letero de Vincento, kiu temas pri Vincent van Gogh, kaj Via Eta Timo, kiu certe devas esti unu el tre malmultaj rokmuzikaĵoj kiuj enhavas metaforon pri la odoro de krizantemoj!
La originala slovaka versio de la albumo konsistas el dek unu kantoj; el tiuj, nur dek estis produktitaj en Esperanto - la kanto Nemáš kam íst’ (“Vi havas nenie kien iri”) estis malinkludita, kaj pro tio Eta Ŝtormo Nokta (slovake Malá nočná búrka) estis ŝovita de la fino de flanko 1 al sia loko sur flanko 2, por egaligi la daŭrojn de la du flankoj.
Kvankam la slovaka albumo estis eldonita kaj vinile kaj kasede, kaj poste reeldonita sur KD, la esperanta versio nur haveblis kiel kasedo - sed en du malsamaj eldonoj: Team en Esperanto, de Opus, kaj Ora Team’, de LF-koop. La Opus-eldono havas kovrilon bazitan sur tiu de la slovaka eldono, kaj estis eldonita ĉefe en muzikvendejoj en Ĉeĥoslovakio: ĝi celis la lokajn ŝatantojn de Team, ĉefe kiel kuriozaĵo, sed ankaŭ haveblis internacie pere de la Libroservo de UEA. La verda koloro de la etikedoj ne estas referenco al Esperanto - ĝi estis simple koincide la koloro de la etikedoj de Opus, kaj la sama koloro uziĝis sur la slovaklingvaj kasedoj kaj diskoj. La LF-koop-eldono uzis tute alian kovrilbildon (foto de Team-koncerto) kaj celis la internacian Esperanto-komunumon. Tiutempaj fontoj asertas, ke la eldono de LF-koop havis pli bonan sonkvaliton, kvankam recenzo de Flo Martorell notis ke la Opus-eldono grafike pli allogis: “ĝi multe pli rokaspektas”.
La slovaka albumo estis komerca kaj kritika sukceso, kaj la Esperanto-versioj estis same bone ricevitaj. La grupo gajnis la prestiĝan muzikpremion Zlatý Slavík ("Ora Najtingalo") dum tri sinsekvaj jaroj ekde 1989, kaj ankaŭ Habera gajnis kiel soloisto en 1991. En 2007, la gazeto Nový Čas organizis ĵurion de 25 muzikprofesiuloj por nomumi la 100 Plej Bonajn Slovakajn Albumojn de Ĉiuj Tempoj; la unua disko de Team atingis la 12-an lokon.
Por reklami la esperantan eldonon, Stano Marček organizis por la bando malgrandan turneon de Esperanto-aranĝoj: la Universala Kongreso en Brajtono, IJK en Kerkrade, kaj la SAT-kongreso en Illertisen. Kadre de la evento en Brajtono, la bando estis intervjuita ĉe BBC Radio Sussex - en Esperanto, interpretita de Heather Eason kaj Geoffrey Greatrex.
En 1990, Team, kune kun la kantisto Dalibor Janda, reprezentis Ĉeĥoslovakujon ĉe la Muzika Festivalo de Sanremo. Stano Marček memoras ke la gitaristo de la grupo, Dušan Antalík, promenis antaŭ li portante du gitarojn, kiam subite policano alkuris al li kaj proponis porti la gitarojn. Embarasita, Antalík donis al li la instrumentojn kaj poste turnis sin al Marček, dirante malĝentilan komenton pri la policano en Esperanto, kiun ili ofte uzis kiel sekreta lingvo - eble ne plej saĝe en Italujo, ĉar lia parolo sufiĉe similis al la itala, kaj la policano komprenis ke li estis insultata. Li faligis la gitarojn kaj rapidis al Antalík, kaj liaj kolegoj devis fortiri lin.
Unue, Team intencis daŭrigi sian Esperanto-laboron kaj eldoni Esperanto-version de sia dua albumo. Pluraj kantoj de la albumo estis tradukitaj, sed la esperantaj kantoj neniam estis registritaj. Ŝajnas, ke la bando seniluziiĝis pri Esperanto: ilia nova superstelula ĉefkantisto Pavol Habera ne same spertis la Esperanto-kurson, kiun partoprenis la resto de la bando, kaj kvankam li kapablis intervjuiĝi en la lingvo per parkera lernado de la respondoj, li neniam vere kapablis paroli la lingvon. Krome, la Esperanto-albumo simple ne kapablis vendiĝi same vaste kiel la slovakaj eldonoj: dum ĉi-lastaj vendiĝis centmiloj, la kontrakto kun LF-koop estis por nur 500 ekzempleroj de Ora Team’, kaj UEA raportis totalan vendon de 128 ekzempleroj de Team en Esperanto ĝis la jaro 2000. Kvankam ĉi tiuj ciferoj tute ne estas maltipaj por Esperanto-muziko, ili tamen estas multege pli malgrandaj ol la kvanto da venditaj ekzempleroj de la slovaklingvaj eldonoj de Team.
Team neniam plu kantis en Esperanto. Ilia propono por koncerto ĉe la Universala Kongreso en Vieno en 1992 estis rifuzita, malgraŭ ke la kongreso okazis nur unu-horan vojaĝon for de la hejmo de la grupo en Bratislavo. En artikolo en 2002, Stano Marček rimarkis, ke Esperanto-kongresoj simple ne havas la buĝeton por pagi profesiajn muzikistojn eĉ proksime al tio, kion ili kutime ricevas, kaj en multaj kazoj eĉ ne povas pagi elspezojn.
En 1996, la Vinilkosmo-Kompil’ Vol 2 inkluzivis unu plian kanton de Team, kvankam kreditita nur al la kantisto Milan Dočekal: Kapon Redonu. Ĉi tiu estis produktita per simila tekniko al la originala albumo: Dočekal registris esperantan voĉan trakon, kiu estis miksita kun la originalaj instrumentaĵoj de la slovaka versio (titolita Vrát’ Mi Hlavu). Fine, en 2007, Dočekal publikigis plian KD-on, Milan Dočekal el la grupo TEAM’ kantas (ne nur) en Esperanto, kiu konsistas el Sur la Sama Ŝipo el la originala albumo, nova versio de En Kaĉ’, la jam menciita Kapon Redonu, kaj tri kantoj en la slovaka.
Diskografio
- Naŭ aliaj studioalbumoj, unu viva albumo kaj naŭ kompilaĵoj, ĉiuj en la slovaka
Milan Dočekal:
Fontoj kaj Plia Legado
- Afiŝo en esper-inform de (ne plu havebla, krom en anglalingva traduko de Chuck Smith)
- Literatura Foiro, issue 116, December 1988, pp 26-7
- Esperanto (revuo de UEA), majo 1989
Dankoj
Dankon al Stano Marček, kiu donis al mi multajn arkivajn materialojn pri Team, inkluzive de pluraj fotoj uzitaj en ĉi tiu artikolo.
Komentoj
Kontakto
Kopirajto © 2025 Thomas Preece