Esperanto-Muziko: Historio
Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece
Ni Kantu en Esperanto
Por komenci blogon pri la historio de Esperanto-muziko, eble estus plej logike komenci per la plej frua eldonaĵo. Bedaŭrinde, malfacilas precize difini, kiu estis la plej unua disko de Esperanto-muziko - la plej frua citaĵo ŝajne estas la Oficiala Jarlibro de la Esperanto-Movado 1931, kiu listigas ses 78-t/m ŝelakajn diskojn. Mi ne sukcesis trovi multon da informoj pri iuj ajn el ĉi tiuj fruaj diskoj, do ni iomete antaŭeniru kaj rigardu anstataŭe la unuan 12-colan longdaŭran diskon: Ni Kantu en Esperanto.
La albumo eldoniĝis en 1964 de la novjorka muzikeldonejo Esperanto Disk’, poste konata kiel ESP-Disk, kaj konsistas el dek du kantoj kun akustika gitaro akomparo fare de Frans Jahger, komika monologo de Duncan Charters, kaj poemo tradukita el la rusa kaj deklamita de Julius Balbin.
Kiel la nomo sugestas, Ni Kantu en Esperanto temas ĉefe pri komuna kantado anstataŭ muziko simple por aŭskulti - flanko de Esperanta-kulturo kiu ankoraŭ gravis en la 1960-aj jaroj, sed poste plejparte, sed ne tute, malaperis. La kantoj estas ĉefe tiuj kantoj, kiuj troviĝas en diversaj esperantaj kantaroj kaj estis ofte kantitaj ĉe esperantaj eventoj de tiu epoko - ĉe lokaj grupoj same kiel internaciaj kongresoj. Temas ĉefe pri popolkantoj el diversaj landoj - Britujo, Usono, Danujo, Svedujo, Germanujo, Sud-Afriko - en “internacilingva vesto”: foje rektaj tradukoj, sed en plej multaj kazoj tute novaj tekstoj, el kiu kelkaj rilatas al la Esperanto-movado mem kaj ĝia kulturo.
Flanko A finiĝas per la monologo Mia Eksterlanda Vojaĝo, prezentita kaj probable verkita de Duncan Charters - kvankam la Esperanto-Vikipedio mencias (sen citaĵoj) ke ĝi estas kelkfoje atribuita ankaŭ al John Wells. Charters, kiu poste fariĝis eminentulo de la Esperanta movado kaj estas Prezidanto de UEA ekde 2019, estis jam bone konata pro prezentado de ĉi tiu monologo en sia junaĝo, en formo simila al tiu registrita en la albumo.
La poemo Babij Jar, de Yevgeny Yevtushenko, estas deklamita en Esperanto de ĝia tradukinto, Julius Balbin. La poemo kondamnas antisemitismon fare de la nazioj kaj sovetianoj, same kiel sovetian historian reviziismon rilate al la abomenaĵoj. Ĝi kontrastas stile kaj tone kun la cetero de la albumo, kiu estas ĝenerale malpeza kaj humura - fakton kiun notas Balbin mem en la kovrila teksto. Li klare opiniis, ke ĝi estis sufiĉe grava por esti inkludita, malgraŭ ĝia tono tre malsama al la cetero de la disko.
La albumo eble estas plej bone pripensita kiel historia dokumento pri la Esperanto-kulturo de la 1960-aj jaroj - ne nur pro ĝia reprezentado de la nun apenaŭ ekzistanta tradicio de komuna kantado, sed ankaŭ ĉar kelkaj vidpunktoj esprimitaj en la disko nuntempe ne plu estas akceptitaj, kvankam ili pasus sen rimarko en la 1960-aj jaroj. La rasaj stereotipoj en kelkaj el la pecoj, precipe La Lingvo por Ni kaj Kara Kentoki-Land’ (traduko de My Old Kentucky Home de Stephen Foster), kaj la partoj de Jukajdi, Jukajda pri la plezuroj de alkoholaĵoj, tabako kaj “pruntado” de la edzino de amiko, ĝenerale ne plaĉus al moderna publiko, kvankam ili estus plejparte ordinaraj tiutempe.
La disko havas ampleksajn notojn, inkluzive de la kantotekstoj, la plena teksto de la monologo de Charters, kaj la plena teksto de Babij Jar kaj en la originala rusa kaj en Esperanta, kaj ankaŭ biografiojn de la artistoj. Frans Jahger, dano, translokiĝis al Usono en 1953 kaj loĝis tie ĝis sia morto en 2016 je la aĝo de 93; lia sola notinda publikigita verko ŝajne estas ĉi tiu albumo, sed dum multaj jaroj li kaj lia edzino Ruth regule prezentis sin kiel danaj distristoj en Pittsburgh. Julius Balbin estis pola poligloto kaj produktema poezitradukisto, kiu eldonis multajn librojn de Esperanto-tradukoj. Li forpasis en 2006.
La eldonejo, Esperanto-Disk’, estis la unua firmao fondita kun la sola intenco eldoni Esperanto-muzikon. La firmao atingis nivelon de kulta sukceso - ne per Esperanto, sed sub la iomete ŝanĝita nomo ESP-Disk kiel pionira eldonejo de libera ĵazo, kiu poste ankaŭ eldonis nekomercajn subgrundajn rokbandojn. Ni Kantu en Esperanto estis ĝia unua albumo, kaj ĝia sola en Esperanto - kies ekzisto ŝajne surprizas ŝatantojn de la eldonejo, kiuj konas ĝian tre malsaman historion ekde ĝia dua eldono.
La disko estis reeldonita sur KD fare de la germana eldonejo ZYX Music, parte de serio de la malnova katalogo de ESP-Disk. ESP-Disk mem reeldonis la albumon interrete en 2005, kaj ĝi elŝuteblas de ĝia retejo aŭ aŭskulteblas per ĉiuj kutimaj servoj.
Diskografio
Fontoj
Komentoj
Kontakto
Kopirajto © 2025 Thomas Preece