Esperanto-Muziko: Historio

Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece

Hejmo
Pri
Indekso
Prelego
Serĉataj
In English

Marguerite Santreuil

Antaŭe en ĉi tiu blogo, mi traktis la plej fruajn konatajn gramofondiskojn en Esperanto kaj la unuan 12-colan Esperantan longdaŭran diskegon. Mia hodiaŭa artikolo temas pri la unua vinila eldono en la lingvo: 7-cola 45-t/m albumeto el 1957, simple titolita Esperanto.

Diskokovrilo: Esperanto

La albumeto enhavas kvar kantojn kantitajn de Marguerite Santreuil (soprano), akompanita de Yvette Mathy-Josse ĉe la piano. La unua trako estas, kompreneble, la esperanta himno La Espero, kaj poste sekvas tri kantoj tradukitaj el la franca.

Ĉeriz-Tempo (Le Temps des Cerises) estis verkita en la 1860-aj jaroj de Jean Baptiste Clément kaj Antoine Renard. La kanto estas tre konata en franclingvaj landoj, kaj estas aparte asociita kun la Pariza Komunumo de 1871. La franca Vikipedio priskribas ĝin kiel “unu el la plej registritaj kantoj en Francujo, se ne la plej registrita”, kaj donas dekojn da ekzemploj, de la epoko de fonografaj cilindroj ĝis la nuntempo.

Al la Fontano Klara (À la claire fontaine) estas listigita kiel “kanada popolkanto”, kaj precipe popularas en Kebekujo kaj la Marprovincoj, sed ankaŭ havas konatajn versiojn el Francujo kaj Belgujo. Kiel multaj popolkantoj, preskaŭ ĉiu fonto havas malsaman rakonton pri kie kaj kiam ĝi estis verkita.

Adiaŭ (Adieu) estas kanto de la aŭstra komponisto August Heinrich von Weyrauch, kvankam ĝi estas ofte misatribuita (inkluzive en ĉi tiu disko) al Franz Schubert. Ĝi origine publikigis kun germana teksto sub la titolo Nach Osten, kaj ĝia franca teksto kaj misatribuo ambaŭ venas de eldonaĵo de 1840 fare de iu sinjoro Bélanger.

La diskoteksteto priskribas ke Marguerite Santreuil “kantas kaj prononcas la vortojn plej korekte”, kaj ke ne necesas prezenti ŝin, ĉar “vi jam aŭdis ŝin sursceneje, en recitaloj kaj sur la ondoj en pli ol 40 landoj”. Ĉi tiun lastan aserton sendube influas la fakto, ke la disko estis eldonita per la propra diskeldonejo de Marguerite Santreuil, Porte Océane, aŭ Oceana Pordo en Esperanto.

La Porte Océane en Havro, bildigita en 2019. La tramo estas pli lastatempa aldono; kiam la konstruaĵoj estis kompletigitaj, ĉi tio estus ordinara vojo. (Zairon / Wikimedia Commons; CC by-sa 4.0)

La eldonejo supozeble tiel nomiĝas pro la samnoma vidindaĵo en la hejmurbo de Santreuil, Havro: ĝemelaj modernismaj konstruaĵoj konstruitaj en la 1950-aj jaroj, laŭflanke de la ĉefvojo de la urbo al la marbordo, konstruitaj kiel simbolo de la rekonstruo de la urbo post la Dua Mondmilito. Ĉi tio devas signifi, ke Esperanto estas sufiĉe frua disko por la eldonejo: ĉar la kontruo de la Oceana Pordo finiĝis en 1956, estas neverŝajne ke la eldonejo povus esti fondita antaŭ tiu dato, kaj ĉi tiu disko estis eldonita en 1957. La malantaŭa kovrilo reklamas kvar aliajn diskojn de Marguerite Santreuil kaj ŝia pianistino Yvette Mathy-Josse, ĉiuj en la franca.

La Laŭjara katalogo de muzikaj diskoj en Esperanto reproduktas la suban reklamon por la Esperanto-albumeto el la monata revuo La Praktiko en julio-aŭgusto 1957.

Reklamo por 'Nova gramofondisko en Esperanto'

La prezo de 1200 “malnovaj” francaj frankoj (la valuto ŝanĝiĝis en 1960, post kiam unu nova franko valoras 100 malnovajn frankojn) egalas al ĉirkaŭ €28 en moderna mono. La prezo ankaŭ citiĝas en steloj - alternativa valuto uzata de iuj en la Esperanto-movado en la 20-a jarcento, ĉefe por internaciaj pagoj. Unu stelo origine valoris 0,25 nederlandajn guldenojn, kaj oni intencis fiksi ĝin je la prezo de norma pano. Bedaŭrinde mi ne povis trovi la ekvivalentajn prezojn de ne-esperantaj diskoj en Francujo en 1957, sed gazetaraj anoncoj el Britujo montras, ke 7-cola 45-t/m albumeto vendiĝis por inter 11 kaj 12 ŝilingoj, kio egalas al ĉirkaŭ £12 aŭ €14 en 2025.

Eble pli bona maniero kompari la du prezojn estas rigardi la historiajn kurzojn en 1957. Ĉi tio ne estas tiel simpla kiel ĝi ŝajnas, ĉar la kurzoj donitaj de malsamaj fontoj varias: unu fonto sugestas, ke 1200 malnovaj frankoj valoris ĉirkaŭ £1 3s 7d, sed alia fonto sugestas ĉirkaŭ £1 11s 2d. Eĉ ĉi tio, tamen, ne enkalkulas la fakton, ke la samaj varoj povus havi prezojn tre malsamajn en diversaj landoj, nek la fakton, ke la prezo citita en la anonco inkluzivas internaciajn afrankon, kio kompreneble aldonas signifan sumon super la prezo de disko de loka vendejo. Tamen, ĝi ja sugestas, ke Esperanto estis signife pli multekosta ol tipa albumeto de tiu periodo.

Ĝisdatigo: Dankon al Heather Eason, kiu trovis informojn pri diskoprezoj en Francujo en la 1950-aj jaroj. Ŝajne 45-t/m albumetoj haveblis en du specoj: la pli malmultekostaj diskoj “en kiosque” estis venditaj en paperaj kovriloj ĉe gazetkioskoj kaj fervojstacioj por inter 500 kaj 650 frankoj (5 - 6,50 novaj frankoj), kaj albumetoj “majeurs”, kutime produktitaj de grandaj eldonejoj kaj venditaj ĉe diskovendejoj en kartonaj bildkovriloj, kostis inter 900 kaj 1000 frankojn (9 - 10 novaj frankoj). La kvalito de la diskoj mem estis same - la nura diferenco estis la pakaĵo. La “luksa verda kovrilo” menciita en la reklamo indikas ke ĉi tiu disko estas “majeur”, kaj do kvankam 1200 frankoj ja estas iom pli ol la kutima prezo, ĝi fakte ne estas tiom granda plialtiĝo - aparte ĉar ĝi inkluzivis internacian afrankon.

Diskokovrilo: Esperanto

Mencias kaj la reklamo kaj la diskoteksteto, ke la disko estis produktita en limigita kvanto - sed ŝajnas ke almenaŭ du eldonoj de la disko estis eldonitaj kun malsamaj kovriloj. Amuze, kvankam la kovrilo de la eldono reklamita en La Praktiko havas bildon de Marguerite Santreuil, la artistino de la disko, estas la bildo de L L Zamenhof kiu estas la pli granda kaj do pli grava! La alia kovrilbildo, montrita ĉi tie, prezentas Marguerite Santreuil en multe pli granda bildo, sen la portreto de Zamenhof. Mi unue suspektis, ke ĉi tiu kovrilo estis uzata por vendi la diskon al la franclingvaj ŝatantoj de Santreuil, kaj la kovrilo kun Zamenhof estis por la internacia Esperantistaro, sed mi poste havigis ekzempleron de tiu ĉi kovrilo ke ne plu certas, ĉar la informoj sur la dorsa kovrilo estas en Esperanto en ambaŭ versioj. La disko mem estas tute same en ambaŭ eldonoj.

Esperanto ne estis la unua disko de Marguerite Santreuil en la lingvo. Ŝi antaŭe registris La Esperon kiel ŝelaka disko (78t/m), kaj Discogs scias pri alia ŝelaka disko ĉe la eldonejo Sonabel en kiu Santreuil kantas Malgajeco - Étude Op. 10 n-ro 3 de Chopin ("Tristesse") kun teksto de Raymond Schwartz, kiu mem kantas Nenio kaj Io ("Quelque chose et rien" de Paul Delmet) sur la B-flanko. Schwartz estas plej bone konata en Esperantujo kiel aŭtoro, kaj por la verko de la kanto Ĉiu, Ĉiu, kiu publikiĝis en 1948 kaj estis unu el la plej popularaj Esperanto-kantoj en la epoko de komunuma kantado. Ĝi aŭdeblas en Ni Kantu en Esperanto kaj en la albumo Londono Kantas (1983) de la Londona Esperanto-Ĥoro .

Laŭ Discogs, la Sonabel 78 ŝajne estis eldonita ĉirkaŭ 1933, supozeble surbaze de la katalognumero kaj la aliaj konataj eldonoj sur la etikedo ĉiuj estante el tiu epoko. Tamen, reklamo en la Heroldo de Esperanto de la 15a de septembro 1947 priskribas la diskon “nova”, aldonante ke ekzempleroj estis senditaj al radiostacioj en diversaj urboj kaj petante aŭskultantojn peti ĝian ludon. La dato de 1947 pli kongruas kun la konataj muzikaj karieroj de kaj Santreuil kaj Schwartz - estus surprize, se ili farus diskon en la fruaj 1930-aj jaroj kaj poste nenion alian eldonis ĝis la malfruaj 1940-aj jaroj. Ĝi ankaŭ kongruas kun la dato de koncertturneo en 1948 menciita en la verko Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio de Stanislav Kamarýt, dum kiu Santreuil prezentis programon de arioj kaj kantoj en Esperanto kaj la franca, kun datoj en 11 ĉeĥoslovakaj urboj kaj prezentadoj en tri radiostacioj.

Kvankam estas probable, ke Marguerite Santreuil faris aliajn registraĵojn en Esperanto, kaj certe donis multajn aliajn koncertojn en la lingvo, mi ne povis trovi pluajn detalojn pri ili. Tamen, ŝajnas sekure diri, ke ŝi aktivis kiel esperanta kantistino de almenaŭ la fino de la 1940-aj jaroj ĝis la fino de la 1950-aj jaroj.

Foto kun la printita teksto Marguerite Santreuil sed la aŭtografo Marguerite Sautreuil

Intervjuo en la gazeto Paris Normandie kun ŝia filo Henri, publikigita en 2021, donas pliajn detalojn pri ŝia vivo kaj kariero. Fakte, ŝia familia nomo ne estis Santreuil sed Sautreuil - ŝajnas, ke ŝia nomo estis mistransskribita sur la etikedo de unu el ŝiaj plej fruaj diskoj, kaj anstataŭ korekti ĝin, ŝi adoptis la misliterumon kiel artista nomo. Mia ekzemplero de la disko Esperanto kun Zamenhof-kovrilo venis kun ĉi tiu aŭtografita foto de la kantistino, kun la presita teksto Marguerite Santreuil kaj la subskribo klare dirante Marg Sautreuil!

Marguerite Sautreuil unue ekkonis Esperanton kiam ŝi renkontis Lidia Zamenhof, filinon de L L Zamenhof, en Havro. Henri Sautreuil kredas, ke tio okazis en 1938 aŭ 1939, sed la biografio de Lidia Zamenhof farita de Wendy Heller montras, ke ŝia tempo en Havro estis en la vintro de 1935-36, kiam ŝi instruis tri kursojn de Esperanto. Supozeble tiel Marguerite Sautreuil lernis Esperanton, kvankam ŝia filo simple mencias, ke ŝi helpis kun la organizado de la kursoj. Profesie, ŝi estis instruisto pri stenografio, sed ĉiam estis tre pasia pri muziko, studinte kun Nelly Martyl, soprano por la Pariza Opero.

La registraĵo de La Espero fare de Marguerite Sautreuil estis inkluzivita en kompilo de 2013, L’Esprit Anarchiste 1820-1990. Ĉi tiu estas la sama registraĵo kiel en la albumeto Esperanto, kaj estas la unua fojo, ke ŝia prezentado estis kreditita al ŝi sub la ĝusta literumo de ŝia familia nomo.

🎞

Diskografio

Marguerite Santrueil ankaŭ faris multajn registraĵojn en la franca lingvo. Nur diskoj kun esperantaj kantotekstoj estas inkluditaj ĉi tie.

Malgajeco (78 - Sonabel 12205, with “Nenio kaj Io” by Raymond Schwartz)
Esperanto (45 EP - Porte Océane BCLD 010)
L’Esprit Anarchiste 1820-1990 (2 CD compliation) - La Espero / L’espoir (Hymne)

Fontoj

Quelle Havraise a enregistré l’hymne espérantiste ? - Paris Normandie, 18 July 2021
Laŭjara katalogo de muzikaj diskoj en Esperanto
Kamarýt, Stanislav. Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio - 5.25.2. Teatraj kaj koncertaj prezentadoj
Heller, Wendy. Lidia: The Life of Lidia Zamenhof, Daughter of Esperanto. Page 136
Heroldo de Esperanto, 15-a septembro 1947. paĝo 4: “Novan Esperanto-diskon”

Komentoj

Bonvolu vidi la HTTP-an version de tiu ĉi afiŝo

Kontakto

Esperanto-Muziko: Datumbazo
RSS-Fluo
Esperanto-Muziko: Historio ĉe Facebook
La aŭtoro ĉe Mastodon
La aŭtoro ĉe Bluesky
Hejmpaĝo de la aŭtoro

Kopirajto © 2025 Thomas Preece