Esperanto-Muziko: Historio
Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece
La Verda Stel'
La Verda Stel’ estas mistera registraĵo alŝutita al YouTube de alie malplena konto nomita Julian Gastalou en 2018. La du filmetoj pretendas esti ambaŭ flankoj de “stranga disko, kiun [li] trovis ĉe garaĝvendo”, kun teksto en aŭ Esperanto aŭ Ido. La nomo de la grupo sufiĉe bone identigas la celitan lingvon - kaj jes, la kantoj estas en Esperanto.
Ĉiuj pliaj detaloj estas tamen misteraj: ŝajnas, ke neniu en la reta Esperanto-movado aŭdis pri ĉi tiu grupo. La disko ne aperas en la ampleksa Laŭjara Katalogo de Muzikaj Diskoj en Esperanto, kaj sukcesis neniuj el la alvokoj por informoj publikigitaj en la Esperanto-blogo Kaj Tiel Plu aŭ en sociaj retoj aŭ StackExchange. Se iu ajn el la Esperanto-komunumo scius ion pri ĉi tiu disko, ni preskaŭ certe jam aŭdintus de ili.
Mia originala artikolo pri ĉi tiu temo supozis, ke la muziko efektive devenis de vera disko kaj provis solvi la enigmon pri kiam kaj kie ĝi eldoniĝis per esplorado kaj detektiva laboro. Tamen, la rezultoj de ĉi tio, kaj la reagoj de legantoj, kondukis al nur unu konkludo: la disko fakte ne ekzistas.
Iasence tio ne estas vere vera: evidente la registraĵoj ekzistas, kaj ili estas en YouTube. Sed la rakonto, ke ili devenas de malnova disko trovita ĉe garaĝvendo, ne estas subtenata de pruvo: pli verŝajna klarigo estas, ke ili estis kreitaj ĉirkaŭ 2018 de Gastalou (ĉu pseŭdonimo aŭ ne) kaj liaj amikoj, aŭ aliaj nekonataj personoj, kaj intence prezentitaj kun malnova aspekto.
Antaŭa versio de ĉi tiu artikolo komence malakceptis tiun teorion, sed iom post iom mi devis aldoni tiom da ĝisdatigoj al la fino de la artikolo, kiuj kontraŭdiris mian originalan argumenton, kaj tial la nuna stato de la esplorado estis malfacile eltirebla el la artikolo. Pro tio, mi reskribis ĝin de nulo. La malnova versio haveblas ĉe la Wayback Machine (nur en la angla), se vi aparte interesiĝas pri tio, kion mi skribis antaŭe.
Ni nun ekzamenos ĉiun pruvaĵon laŭvice, inkluzive de notoj kaj sugestoj de legantoj, por klarigi ĉi tiujn konkludojn.
La Grafikaĵoj
La fakto, ke la filmetoj de Gastalou montras nur la kovrilon de la supozebla disko, estas tuj suspektinda. Kiel rimarkas Reddit-uzanto PerodicticusPotto (ĉiuj citaĵoj en mia traduko):
"La filmetoj montras nur senŝanĝan foton de la supozita kovrilo - ŝatantoj de malnova vinilo tipe montros ankaŭ la etikedon en la centro de la disko (ĝi havas multe pli da informoj), kaj kelkfoje veran filmeton de la disko sur la diskludilo."
Efektive, la kutimo dum dokumentado de vinilaj diskoj estas, ke la diskon priskribas tio, kio estas skribita sur la disko-etikedo mem - kaj tio ne nepre estas la sama kiel la skribaĵo sur la kovrilo. Alŝutantoj de YouTube-filmetoj nature volas pruvi, ke ili ja posedas la diskon, kaj ankaŭ volas montri ĉiujn informojn pri ĝi - kaj ĉar gravaj detaloj kiel la katalognumero ofte ne aperas sur la kovrilo, estas tre grave vidi la disko-etikedon.
Kompare, jen filmeto de unuopaĵo de Ralph Glomp el la jaro 1989. Kvankam Ralph nun estas konata pro sia Esperanto-muziko, ĉi tiu unuopaĵo estas en la angla, kun la sama kanto en la germana B-flanke. La filmeto montras kaj la kovrilon kaj la etikedon de la disko mem, klarigante, ke la alŝutinto ja havas ekzempleron de la disko kaj ke la muziko de la filmeto estis prenita de ĝi.
Por esti tute justa, ja ekzistas YouTube-filmetoj de diskoj nur kun la kovrilarto - mi eĉ trovis almenaŭ tri tiajn filmetojn de Moonlight Over Shanghai - do la manko de bildoj de la disko de La Verda Stel’ mem ne estas decida pruvo de la neekzisto de la disko, sed ĝi estas punkto, kiu jam igas nin pli suspektemaj.
Ni ankaŭ povas analizi la enhavon de la kovrilo. Unu korespondanto diris, ke estas “absolute neniu dubo, ke ĝi estis farita per grafikilo kiel Photoshop aŭ eĉ nur Microsoft Paint”.
La emblemo de la diskeldonejo Meric Records komence estis por mi konfuzaĵo. Eldonejo de tiu nomo ja ekzistis - ĝi estis ĵaza muzikeldonejo bazita proksime de Ĉikago - kaj kvankam diskeldonejoj foje eldonas diskojn, kiuj ne konvenis al ilia kutima niĉo, estas neverŝajne, ke ĵaza eldonejo eldonus Esperantan popdiskon.
Krome, mi ne povas trovi ian sugeston, ke Meric iam ajn uzis tian emblemon - ion, kion mi komence ignoris, pro la fakto, ke eldonejoj ofte ŝanĝis siajn emblemojn kaj Discogs sciis nur pri malgranda nombro da Meric-eldonaĵoj - ĝis Robin atentigis min, ke la franca diskeldonejo America Records havas rimarkinde similan emblemon, kiun ili konstante uzis dum multaj jaroj. Se oni volus krei falsan sed konvinkan eldonejan emblemon por kovrilo de neekzistanta disko, kompreneble estus tre facile preni ĉi tiun emblemon kaj redakti ĝin en la “Meric Records"-emblemon sur la kovrilo de La Verda Stel’.
Inversa bildserĉo pri la foto donis neniujn rezultojn. Bedaŭrinde, tio ne vere diras al ni ion utilan - ĝi povus sugesti ke la bildo estis speciale aranĝita por la falsa kovrilo, aŭ ke ĝi estis malnova bildo de obskura fonto (eble revuo, kiu ne estis ciferecigita), aŭ simple ke ĝi estis sufiĉe redaktita, ke Google ne povis trovi sian fontan bildon.
Fina noto pri la kovrilo de PerodicticusPotto:
"Estus nekutime, ke unuopaĵo de obskura bando havus bildkovrilon en la 60-aj aŭ fruaj 70-aj jaroj; kaj ĉu ĝi estas intencita esti duobla A-flanko? The Beatles devis batali kontraŭ sia eldonejo por tiu en 1965."
Tamen, la uzo de bildkovrilo kaj duobla A-flanka disko estas eble malpli surpriza por Esperantaĵo ol por ordinara disko. Dum la analoga epoko, Esperantaj diskoj plejparte konsistis el unuopaĵoj kaj albumetoj vestitaj per belaj kovriloj, en multaj kazoj por aspekti kiel miniatura albumo; diskegoj estis maloftaj, ĉar pro la malgranda publiko ili estis neekonomiaj. Se ĉi tiu ja estus vera Esperanta disko, la uzo de pli bela pakaĵo ol ekvivalenta nacilingva disko ne nepre estus surpriza. Tamen, ĝi estas tre malgranda favora punkto, kiu certe ne superpezas la aliajn jam menciitajn problemojn.
La Muziko
Kelkaj komentantoj sugestis, ke la kvalito de la voĉa prezentado signifas ke la kantistino estis flua parolanto de Esperanto. Mi ne kredas, ke ĉi tio estas aparte sekura konkludo, ĉar multaj trejnitaj kantistoj kapablas doni konvinkajn prezentojn en lingvoj, en kiuj ili ne parolas eĉ unu vorton - ekzemple en la albumo de Duo Espera. Tamen, estas klare, ke fluaj parolantoj de Esperanto partoprenis en la produktado: eĉ se la kantistino mem ne parolis la lingvon, ŝi devus esti trejnita de iu, kiu parolis ĝin, por soni tiel konvinke, kaj kompreneble iu certe verkis la kantotekston.
La baza ortografia eraro en la titolo de unu el la kantoj, “Vi Min Ne Credas” (anstataŭ “Kredas”) aparte elstaras en la kunteksto de disko, kiu alie estas preskaŭ lingve perfekta; mi suspektas, ke tio plej verŝajne estis intenca ŝanĝo por ke la vorto estu pli facile komprenebla por ne-Esperantista publiko.
Unu ebleco, kiun oni sugestis al mi, estas ke la kantistino eble ne estas reala homo, sed komputile generita pere de Vocaloid. Tamen, se oni supozas ke ĉi tiu filmeto de La Espero el 2022 reprezentas la tiam plej novajn kaj bonajn teknikojn, ŝajnas tre neverŝajne, ke la voĉa prezento en la du kantoj de La Verda Stel’ povus esti io alia ol vera homo.
Ĉu la akompana muziko estas originala aŭ ne estas pli malfacila demando. Certe unu ebleco estas, ke la kantoj estas originalaj komponaĵoj, sed korespondanto atentigis ke oni povas tre facili havigi antaŭfaritajn ĝeneralajn akompanmuzikojn al kiuj oni aldonas proprajn voĉojn - same kiel instrumentaj versioj de ekzistantaj kantoj, kiujn oni povas rekanti kun novaj tekstoj. Mi ankoraŭ ne esploris, ĉu iu el ĉi tiuj kantoj devenas de tia fonto, sed estus interese esplori tion.
Pri la teknika kvalito de la aŭdio, PerodicticusPotto rimarkas, ke ĝi sonas kiel “moderna (kvankam iomete malaltfidela) registraĵo, kiu havis statikan sonon sinkronigitan je suspektinde regulaj intervaloj”, kaj ankaŭ atentigas pri la tuta manko de klavaroj en la muziko, malgraŭ la ĉeesto de klavaristo sur la kovrilbildo.
Estas interese rimarki la similecon de la unuaj notoj de Mia Amo Restis For kun la komenco de Junaj Idealistoj de Dolchamar. Kelkaj komentantoj ŝerce sugestis, ke Gastalou eble estas Patrik Austin, sed Austin respondis, ke “la disko estas tro malnova por esti ligita” kaj ke ĝi “havas ĝuste la stilon, kiun Dolchamar volis parodii kaj modernigi ĉirkaŭ 2000”. Estas probable, ke la simileco en la komencoj estas nur koincido - kvankam ankaŭ eblas, ke temas pri intenca aludo al konata Esperanto-disko, kiu jam aĝis pli ol jardeko kiam Mia Amo Restis For estis publikigita. Ĉi tio ankaŭ donas eblan motivon por prezenti ĝin kiel malnovan diskon: ŝerco ke la komencaj notoj ŝajnas esti anakronisma referenco al Junaj Idealistoj.
Kiu estas Julian Gastalou?
Sebastian Schulman atentigas ke ekzistas nur unu Julian Gastalou en Facebook, kaj ke lia profilo kaj kovrilbildoj estas tre ĝeneralaj kaj estis alŝutitaj je la sama dato kiel la YouTube-filmetoj. Mi jam vidis la Facebook-profilon kaj sendis mesaĝon - sed mi ne rimarkis la detalojn pri la datoj. Kompreneble, mi ne ricevis respondon - kaj mi dubas, ke mi iam ricevos, ĉar la profilo aspektas kvazaŭ ĝi estas abandonita ekde februaro 2018.
Efektive, mi ne povas trovi aliajn referencojn al iu Julian Gastalou ie ajn alie en la interreto, kio al mi forte sugestas, ke temas pri pseŭdonimo kreita nur por publikigi ĉi tiun muzikon.
Kvankam la Facebook-profilo sugestas ke Gastalou loĝas en Oregono, mia plej bona konjekto estas, ke la persono aŭ personoj malantaŭ ĉi tiuj filmetoj estas francoj, aŭ almenaŭ franclingvanoj. America Records estas franca muzikeldonejo, Gastalou estas vage francsona familia nomo, kaj estas kelkaj malgrandaj detaloj en la kantotekstoj, kiuj eble indikas franclingvan aŭtoron: la vortordo de “vi min ne kredas”, la uzo de “fermaj” anstataŭ “fermitaj” kaj “akordas” anstataŭ “konsentas”, kaj la (supozeble intenca) misliterumo de “credas” por “kredas”. Tamen, tiuj estas nur miaj propraj personaj impresoj, kaj ili povas esti tute malĝustaj!
Bedaŭrinde mi opinias, ke la sola maniero per kiu ni iam ajn ekscios, kiu kreis ĉi tiun muzikon kaj kial ili elektis maski ĝin kiel malnova disko, estas se ili iam decidos malkaŝiĝi kaj rakonti al ni ĉion pri ĝi. Sendube ilia rakonto estas interesa en si mem, kaj ni povas nur esperi, ke iam ili decidos rakonti ĝin!
Komentoj
Kontakto
Kopirajto © 2025 Thomas Preece