Esperanto-Muziko: Historio

Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece

Hejmo
Pri
Indekso
Prelego
Serĉataj
In English

Krea-Sono Records

Krea-Sono Records estis la Esperanta-marko de la skota sendependa diskeldonejo West Records, nomita laŭ ĝia fondinto kaj direktoro, James (Jim) West. Entute ĝi eldonis kvar esperantlingvajn diskojn, ĉiuj enhavantajn aŭ la poezion de William Auld aŭ la popolmuzikon de Margaret Hill.

West Records komenciĝis en la hejma studio de Jim West en Falkirk, urbo ĉirkaŭ 40 km nordokcidente de Edinburgo. Post la eldonado de sia unua disko en 1969, West decidis translokigi la eldonejon el sia hejmo al propraj oficejo kaj studio. La unua studio estis en Bank Street, en ĉambroj posedataj de la Falkirk Aquarist Club (Falkirka Akvarista Klubo); ĉar la klubo uzis la ĉambrojn nur por kunveno unufoje monate, West Records subluis ilin por uzo kiel registradstudio. Kelkaj diskoj produktiĝis tie, inter alie frua registrado de la Bay City Rollers, sed la eldonejo rapide elkreskis tiujn ĉambrojn kaj komencis serĉi novan lokon. Fine oni faris interkonsenton por transformi konstruaĵon posedatan de la loka registaro de Falkirk ĉe Canal Street en studiokomplekson (inkluzive de la kunigo de kvar ĉambroj en unu studion), en kiu West Records translokiĝis kaj kiun ili nomis la Central Scotland Recording Studios (Centraskotlandaj Registradstudioj).

Librokovrilo: A First Course in Esperanto de William Auld

Baldaŭ post la malfermo de la novaj studioj, West estis komisiita de William Auld por registri la akompanan aŭdion por sia libro A First Course in Esperanto (Unua Kurso en Esperanto). Post la registrado, Auld kaj West decidis registri pliajn esperantaĵojn, por eldonado per nova marko de West Records. West ne estis esperanto-parolanto nek eĉ lingventuziasmulo, sed li rekonis la eblecon de Esperanto kiel niĉo kun nebone servita publiko, kaj tiel naskiĝis Krea-Sono Records. La unua produktaĵo ĉe la eldonejo, 33⅓-t/m 7-cola albumeto titolita William Auld Legas Poezion, prezentis Auld legantan kvar mallongajn poemojn kaj eltiraĵon el sia longega poemo La Infana Raso.

Albumkovrilo: William Auld Legas Poezion, enhavante foton de William Auld ĉe biblioteka tablo.

Samtempe, Auld kunlaboris kun la muzikistino Margaret Hill pri tradukoj de britaj kaj irlandaj popolkantoj. Hill ofte prezentis koncertojn de ĉi tiuj kantoj ĉe la Londona Esperanto-Klubo kaj aliaj grupoj, kaj ankaŭ ĉe la Universala Kongreso en Londono en 1970 (kie ŝi ludis antaŭ publiko de du mil homoj ĉe la Royal Festival Hall) kaj la Brita Kongreso en Brajtono en 1972. Hill kaj Auld decidis eldoni sian muzikon, kaj kiel du libroj (Floroj Sen Kompar’ kaj Kantanta Mia Bird’, ambaŭ eldonitaj de la British Esperanto Association en 1973) kaj kiel diskoj, per Krea-Sono.

Albumkovrilo: Margaret Hill kantas britajn popol-kantojn, kun desegnaĵoj de floroj kaj papilio.

La unua disko de Hill, Margaret Hill Kantas Britajn Popol-kantojn, estis denove 33⅓-t/m 7-cola albumeto, enhavanta po tri kantojn sur flanko. Ĉiun kanton prezentis Hill kun memakompano per akustika gitara. Sekve venis Kantanta Mia Bird’, kiu estis iom pli ambicia: ĝi estis longdaŭra diskego enhavanta dek du kantojn en diversaj aranĝoj. Pluraj el la kantoj havis gitaran akompanon kiel antaŭe, sed aliaj estis prezentitaj akapele, aŭ kun pluraj voĉoj (ĉiuj de Hill), aŭ kun kontraŭmelodio per bekfluto. Ĉi tiuj du diskoj eldoniĝis en 1972 kaj 1973 respektive.

Albumkovrilo: Margaret Hill - Kantanta mia bird', kun foto de Hill ludanta klasikan gitaron
Albumkovrilo: Kantoj kaj Poemoj de Robert Burns. Kantas Margaret Hill. Deklamas: William Auld. Kun karikaturoj de du viroj kaj unu virino dancantaj en skotaj kostumaj.

La lasta disko de Krea-Sono, Kantoj kaj Poemoj de Robert Burns, eldonis en 1976 - ĉi-foje sur kaj vinila disko kaj kasedo. Ĉi tiu albumo enhavas ses poemojn legitajn de Auld, sep kantojn de Hill, kaj du mallongajn sakŝalmpecojn de Pipe Major William Swinton. La muzikaj aranĝoj sur ĉi tiu disko estas pli diversaj: kelkaj denove kun gitaro, aliaj kun orgeno, kaj kelkaj kun ambaŭ instrumentoj kune. La karikaturoj sur la kovrilo ŝajnas esti, de maldekstre, de Hill, Burns kaj Auld.

William Auld ankoraŭ estas bone konata kiel poeto, aŭtoro, revuoredaktisto kaj Nobel-premiito. Margaret Hill ŝajne tamen malaperis de Esperantujo baldaŭ post la eldono de ĉi tiuj diskoj: ŝia sola alia publikigita verko estas libro de originalaj kantoj, Dum la Noktoj , denove en kunlaboro kun Auld kaj kun David Hill, eldonita de la British Esperanto Association en 1976.

Diskografio

William Auld Legas Poezion (CSA 106)
Margaret Hill Kantas Britajn Popol-kantojn (CSA 107)
Kantanta Mia Bird’ (CSA 1108)
Kantoj kaj Poemoj de Robert Burns (CSA 1109)

Fontoj

Krea-Sono Records
West Records
Auld, William - A First Course in Esperanto

Komentoj

Bonvolu vidi la HTTP-an version de tiu ĉi afiŝo

Kontakto

Esperanto-Muziko: Datumbazo
RSS-Fluo
Esperanto-Muziko: Historio ĉe Facebook
La aŭtoro ĉe Mastodon
La aŭtoro ĉe Bluesky
Hejmpaĝo de la aŭtoro

Kopirajto © 2025 Thomas Preece