Esperanto-Muziko: Historio

Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece

Hejmo
Pri
Indekso
Prelego
Serĉataj
In English

Kore

Hodiaŭ ni daŭrigas nian rigardon al la Esperanto-muziko de la 2000-aj jaroj per Kore: franca bando estrita de Kris Spitzer kiu eldonis du albumojn: Kia Viv’ en 2000, kaj Tielas Vivo en 2007, kiu konsistas el du partoj en du malsamaj stiloj.

Spitzer naskiĝis en Nantes en 1965, kaj ekmuzikigis en fruaĝo, komencante en familia koruso kun itala onklino. Je la aĝo de 15 jaroj li formis sian unuan bandon kun amikoj, kaj poste studis diversajn muzikajn disciplinojn, inkluzive de mezepoka muziko, orkestra ludado kaj la saksofono. En la 1990-aj jaroj li plenumis omaĝan prezentadon al Freddie Mercury, sub la titolo King, kaj turneis ĝin profesie tra Francujo dum kelkaj jaroj.

Albumkovrilo: Kia Viv'

Fine de la 90-aj jaroj, Spitzer eklernis Esperanton kaj decidis komenci muzikan projekton en la lingvo, adaptante kantojn, kiujn li jam verkis en la franca, al sia nova lingvo. Granda parto de la traduklaboro estis farita de Roel Haveman, kiu tradukis ĉirkaŭ 15 kantojn de Kore. Spitzer poste prenis ĉi tiujn tradukojn kaj, post kelkaj ŝanĝoj al la melodioj de kelkaj kantoj, plue adaptis la tekstojn. La rezulto estis la unua Kore-albumo, Kia Viv’. Ĉar la albumo devis konveni al la formato de la Kolekto 2000 de Vinilkosmo, kiu specifis maksimuman daŭron de 30 minutoj, nur sep kantoj inkludiĝas en ĉi tiu disko, kvankam almenaŭ kvin pliaj estis registritaj.

La originalaj tradukoj de Haveman estas haveblaj en lia retejo, kun noto malaprobanta kelkajn el la ŝanĝoj de Spitzer. Estas interese kompari la versiojn de Haveman kun la kantotekstoj registritaj en la albumo: en pluraj lokoj vortoj estis ŝanĝitaj, aŭ strofoj aldonitaj aŭ forigitaj, sed estas unu aparta ŝanĝo kiu montras kiel la melodioj ŝanĝiĝis de la originaloj. Ĉar la kantoteksto estis origine en la franca, kio metas la akcenton sur la lasta silabo de ĉiu vorto, oni povas supozi ke la originalaj melodioj estis skribitaj por konveni al tio, kaj do ĉiu linio finiĝas per forta takto; pro tio, multaj linioj en la tradukoj de Haveman finiĝas per elizio, por konveni al tiu akcenta ŝablono. La novaj melodioj de Spitzer, adaptitaj al Esperantaj tekstoj, aldonas pliajn notojn ĉe la fino de multaj linioj, por permesi al ili finiĝi per neakcenta fina silabo, kaj tial multaj el la -o-finaĵoj estas restarigitaj en liaj versioj. El la originalaj francaj kantotekstoj, la sola publikigita estas tiu de Pasanta Pasio, kaj ĝi klare ne estas kantebla laŭ la melodio de la registrita esperanta versio.

La kutimaj bandanoj de Kris Spitzer tiutempe estis lia frato Mark Spitzer (fonkantado), Ricardo Guinée (drumo), Stéfan Rama (basgitaro), Luc Baudet (gitaro) kaj Erik Mouton (klavaroj). Neniu el ili parolis Esperanton, kvankam laŭ la retejo de Kore el tiu epoko, Erik intencis lerni ĝin “baldaŭ”. El tiuj ses, nur Kris, Erik kaj Luc estas kredititaj kiel plenaj bandanoj en la albumo; Stéfan Rama estas kreditita kiel gasta basisto en du trakoj, kaj Rémy Bazile kiel gasta basisto en la ceteraj.

Reklamaj fotoj de Koreo ĉirkaŭ 2000

La muzika stilo de la albumo, laŭ la eldonejo, “miksas rokon, popon melodian kaj varian gruvon”, kun tekstoj temantaj pri kelkaj el la pli malhelaj flankoj de la ĉiutaga vivo. Recenzoj komentis, ke la muziko estas multe pli popa ol roka, sed ĝenerale reagis pozitive, notante la profesian nivelon de la muziko - kvankam unu negativa recenzo sugestis ke, ĉar Kris Spitzer lernis Esperanton nur unu jaron antaŭe, li ne havis sufiĉan komprenon pri la merkato de Esperanto-muziko kaj la “bezonoj de esperantistoj”. Tamen, la plimulto de aŭskuntantoj memoris la albumon tre pozitive, kaj recenzoj de la sekva albumo, Tielas Vivo, ankaŭ menciis la altan kvaliton de la unua albumo de Kore.

Artaĵo de Bruno Lassalle por La Testo; pliaj artaĵoj por la aliaj ses trakoj de Kia Viv' estas haveblaj ĉe la retejo de Kore.

Kiel tipe por Esperanto-albumoj de tiu epoko, tri kantoj estis publikigitaj por senpaga elŝuto per la nun malaperinta brazila retejo MusicExpress. Nekutime, tamen, por Kia Viv’ tio ne temis pri tri albumtrakoj, sed nur unu (Pasanta Pasio), kun du aliaj registritaj samtempe sed ne inkludite en la albumo: Nova Viv’ kaj Drag Queen, kiu montras la emon de Spitzer inkluzivi kelkajn anglajn vortojn en sia teksto: la rekantaĵo de Pasanta Pasio origine estis “hey mister”, kaj La Testo estis tradukita el franca kantoteksto kun la angla titolo “Very Test”.

La artaĵoj por la albumo inkluzivas serion de sep aerpentraĵoj de Bruno Lassalle - po unu por ilustri ĉiun kanton. La grupo ludis koncertojn ĉe la Kultura Arta Festivalo de Esperanto organizita de Eurokka en Tuluzo en 2000, la Internacia Junulara Kongreso en Strasburgo en 2001, kaj ĉe festivalo en Angoulême, sed baldaŭ poste malaktiviĝis kiel esperanto-grupo.

Kelkajn jarojn poste, Spitzer renkontis la gitariston François “Fiks” Tijou kaj la aranĝiston kaj multinstrumentiston David Hadjadj, kaj ili decidis kunlabori por produkti duan albumon sub la nomo Kore. Ĉi tiu albumo konsistis el du partoj, eldonitaj sur unu KD: dek unu novaj kantoj, kaj ses kantoj registritaj en 2000 sed ne publikigitaj en Kia Viv’, inkluzive de la jam menciitaj Nova Viv’ kaj Drag Queen. La albumon eldonis Vinilkosmo en 2007, kaj havas la titolon Tielas Vivo.

Albumkovrilo: Tielas Vivo

La novaj kantoj, kiuj estis pli aŭtobiografiaj ol tiuj en Kia Viv’, estis aranĝitaj en ĵaz-latina stilo fare de Hadjadj, kiu ludis ĉiujn instrumentojn krom la gitaroj de Fiks, kun kaj ĉefkantado kaj fonkantado de Spitzer. La diskotekstetoj ne precizigas ĉu la kantotekstoj estis denove tradukoj aŭ ĉu ili estis origine skribitaj en Esperanto, sed ĉar ne menciiĝas tradukisto por la unua parto, oni povas supozi ke Spitzer verkis en Esperanto por ĉi tiu albumo. La esceptoj estas Ni Kuŝas Ĉe Ni, el poemo de Sara Török, kaj Mi Brilu Plu, traduko de The Show Must Go On de Queen.

Kore en la 'Studio de la Trappe' de Vinilkosmo (Toulouse) en 2007. De maldekstre: Kris Spitzer, David Hadjadj, François (Fiks) Tijou.

La dua parto konsistas el la malnovaj trakoj el la jaro 2000. Ĉi tiuj estas ĝenerale muzike pli pezaj ol tiuj eldonitaj en Kia Viv’, kaj donas klarigon pri la priskribo de la grupo kiel rokbando, kvankam la eldonitaj kantoj en 2000 estis pli popaj ol rokaj. Unu kanto, Pro Lucifer’ , ne nur aperas en rokmuzika stilo en la dua parto, sed ankaŭ kiel Pro Mi en la unua parto, kun iomete adaptita teksto en la ĵaz-latina stilo de Kore el 2007. La KD ankaŭ enhavas kromtrakojn en MP3-formato: karaoke-versioj de ĉiuj trakoj, versio de Promeso Via kun teksto parte en Esperanto kaj parte en la franca, kaj versio de Mi Brilu Plu en la stilo de la originala kanto de Queen (kun la komento de Kris, “ni ne forgesu vin, Freddie”), kaj filmeto de Kore en la studio, kiu ankaŭ estis publikigita en YouTube.

Recenzo en Kontakto lamentis la stiloŝanĝon de la nova muziko de Kore, dirante ke ĝi perdis multon el sia kvalito kaj unika stilo, kaj ke la novaj kantoj ĉiuj sonis tre simile unu al la alia, sed tamen laŭdis la teknikan kvaliton de la registrado kaj prezentoj. Alia recenzo en TEJO Tutmonde, parte respondante al la antaŭa recenzo, diris ke la albumo estu konsiderata laŭ siaj propraj meritoj kaj ne nur kompare kun la antaŭa disko, kaj taksis ĝin multe pli pozitive.

La verkaro de Kore eble plej bone konsidereblas kiel tri apartaj duonalbumoj, ĉiu en sia propra stilo, kaj la bando nature invitas komparojn kun Queen. Ambaŭ grupoj eldonis muzikon en diversaj stiloj, kaj ambaŭ uzas tre poluritan produktadon kun emfazo sur la kvalito de la voĉo de la ĉefkantisto kaj la uzo de multaj harmoniaj partoj - ĉiuj nekutimaj por rok-muziko. La inkludo de Mi Brilu Plu, en du malsamaj versioj, estas taŭga omaĝo al Freddie Mercury kiel unu el la plej grandaj inspiroj de Kris Spitzer.

Diskografio

Kia Viv’ (Vinilkosmo VKKD 26-012)
Tielas Vivo (Vinilkosmo VKKD 88-029)

Fontoj kaj Plia Legado

Kore
Videosesio Kore - Tielas Vivo
Music and Culture: Arabian Roots in France , page 21

Recenzoj de Kia Viv’

Grigori Arosev en La Ondo de Esperanto
Jorge Camacho en Monato

Recenzoj de Tielas Vivo

Uljana Cramer en Tejo Tutmonde - 2007-6

Komentoj

Bonvolu vidi la HTTP-an version de tiu ĉi afiŝo

Kontakto

Esperanto-Muziko: Datumbazo
RSS-Fluo
Esperanto-Muziko: Historio ĉe Facebook
La aŭtoro ĉe Mastodon
La aŭtoro ĉe Bluesky
Hejmpaĝo de la aŭtoro

Kopirajto © 2025 Thomas Preece