Esperanto-Muziko: Historio

Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece

Hejmo
Pri
Indekso
Prelego
Serĉataj
In English

Julián Ruiz

Kvankam Esperanto-muziko havas aktivan sendependan scenon, la lingvo tre malofte uziĝas en populara muziko publikigita de grandaj muzikeldonejoj. Mi nur povas pripensi du tiajn albumojn: Esperanto de Freundeskreis (kiu havas kelkajn esperantajn tekstojn, ĉefe en la unua kanto, sed krom tio estas en la germana, angla kaj franca), kaj eldonaĵon de Warner Music Spain en 1996, ankaŭ simple titolitan Esperanto.

Albumkovrilo: Esperanto

Tre malmultaj informoj pri la homoj malantaŭ tiu albumo troviĝas sur ĝia kovrilo aŭ en la tekstolibreto. Nur aperas: “Produced by Esperanto. This album was recorded in Sofia, Johanesburgh [sic], La Habana, Moscow, Madrid, Edimburgh [sic] and Rio de Janeiro” ("Produktita de Esperanto. Tiu ĉi albumo registriĝis en Sofia, Johanesburgh [tiel], La Habana, Moscow, Madrid, Edimburgh [tiel] kaj Rio de Janeiro), sed feliĉe la Discogs-paĝo de la albumo mencias produktiston: Julián Ruiz.

Ruiz naskiĝis en Murcio en suda Hispanio en 1950 kaj, laŭ la hispana Vikipedio, “estas konsiderata unu el la plej gravaj produktistoj en la historio de hispana popmuziko”. Discogs listigas preskaŭ 200 produktaĵojn inter la jaroj 1975 kaj 2024, en vasta gamo da stiloj kaj ĝenroj - sed kiel kutime por ĉi tiu blogo, ni koncentriĝos pri lia esperantlingva verko.

La albumo konsistas el 11 trakoj de elektronika muziko kun ĥoraj voĉoj. Ĉiuj melodioj venas el konataj klasikaj pecoj, plejparte instrumentaloj, kun nove verkitaj esperantlingvaj tekstoj. Ĉi tiuj kantotekstoj estas en bone verkita kaj bone kantata Esperanto, sed ĉiuj estas tre mallongaj, kaj tial ĝenerale prezentas simplajn ideojn anstataŭ io pli substanca aŭ kompleksa. La kantotekstoj estas presitaj en la akompana libreto, kune kun tradukoj (laŭvortaj anstataŭ kanteblaj) en la anglan, francan, germanan, italan, hispanan kaj japanan lingvojn.

Pluraj titoloj kaj kantotekstoj de la albumo iel rilatas al la originalaj muzikaĵoj, sed kelkaj ne havas evidentan konekton. Tri el la kantoj rilatas rekte al Esperanto: la titolkanto, la kanto Zamenhof, kaj La Rido, kiu enhavas la tekston “Ĉiu popolo lernu sian propran lingvon kaj Esperanton, la lingvo de l’ homaro”.

Rememorante la albumon en 2024 kiel unu el siaj plej ŝatataj produktaĵoj, Ruiz rimarkis ke sia patro estis entuziasmulo pri Esperanto kaj do li ĉiam volis fari diskon en tiu lingvo. Lia plej ŝatata kanto el la albumo estas la titolkanto, kiu estas la sola originala komponaĵo en la disko, kaj kies kantado li priskribis kiel “nekredeble mirinda”.

Kanto | Bazita sur

Astro Jupiter’ | Jupiter el “La Planedoj” (Holst)

Mistero Numero Kvin  | Simfonio n-ro 5, 2-a movemento (Tchaikovsky)

Maro Sadko | Hinda Kanto el “Sadko” (Rimsky-Korsakov)

Tirano | Rapsodio sur Temo de Paganini, Variacio 18 (Rachmaninoff)

Thais | Meditado el “Thaïs” (Massenet)

Zamenhof | Simfonio n-ro 3, 3-a movemento (Brahms)

Lumo | Simfonio n-ro 9 (“El la Nova Mondo”), 4-a movemento

Universala Naturo | “Pomp and Circumstance”-Marŝo n-ro 1 (Elgar)

Cigno | La Cigno el “La Bestokarnavalo” (Saint-Saëns)

La Rido | Simfonio n-ro 9, 4-a movemento (“Odo al Ĝojo”) (Beethoven)

Esperanto | originala komponaĵo

Golden Rule by Norman Rockwell

La kovrilo de la albumo estas iomete ŝanĝita versio de “Golden Rule” ("Ora Regulo") de la usona pentristo Norman Rockwell, originale kreita en 1961. La pentraĵo de Rockwell celis reprezenti kiel eble plej multajn etnojn kaj kulturojn, kaj inter liaj esploradoj por la verko estis vojaĝo ĉirkaŭ la mondo en 1955, dum kiu li fotis homojn el diversaj kulturoj okupiĝantajn pri siaj propraj tradicioj. La pentraĵo unue aperis sur la kovrilo de la revuo Saturday Evening Post en aprilo 1961, kaj poste estis adaptita kiel mozaiko ĉe la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.

Albumkovrilo: Esperanto - The Re-mixes

Kune kun la albumo, ankaŭ eldoniĝis albumeto enhavanta remiksaĵojn de la unua trako, Astro Jupiter. Ĉi tiu albumeto estis eldonita en du versioj: KD enhavanta la radio edit, albuman version kaj kvar remiksojn; kaj 12-cola vinila disko enhavanta la kvar remiksojn. Laŭ mia scio, ĉi tiu estas la sola ekzistanta albumeto de Esperanto-muziko sur 12-cola disko je 45-t/m. Ĉar Esperanto-muziko kutime estas produktita kun malgrandaj buĝetoj kaj la diskoj devas esti sendataj per internacia poŝto, la aldonaj kostoj de 12-cola albumeto ĝenerale signifus, ke tiu formato ne estus praktika - kaj tial, esperantaj vinilaj eldonoj pli longaj ol 7-cola unuopaĵo sed malpli longaj ol plena albumo ĝenerale estis produktitaj anstataŭe kiel 7-cola disko je 33⅓ t/m. Do ne estas surprize, ke la sola 12-cola disko je 45 t/m estas ankaŭ la sola eldono de granda muzikeldonejo.

La eldono de la esperanta muzikrevuo Rok-Gazet’ el la jaro 1997 dediĉis preskaŭ plenan duoblan paĝon al la albumo kaj albumeto, notante ke la albumo estis eldonita en Hispanio kaj reklamita per televida anonckampanjo kaj multa radiodisvastiĝo, kaj ricevis kelkajn recenzojn en la hispana muzikgazetaro. Bedaŭrinde, tiujn mi ne povis trovi, sed se iu leganto havas aliron al hispanaj gazetarkivoj kaj povas trovi ion ajn rilatan, bonvolu sciigi min sube en la diskutejo!

Rok-Gazet’ enhavas du kontrastajn recenzojn de la albumo, kaj menciis alian recenzon publikigitan en la kataluna junulara revuo Kata Luno, sed ankaŭ tion mi ne sukcesis trovi. Ambaŭ recenzantoj en Rok-Gazet’ konsentis, ke la kantado estis iom malfacile komprenebla, sed malkonsentis pri sia ĝenerala opinio pri la albumo: unu opiniis, ke la albumo estis bone produktita sed sufiĉe teda por aŭskulti, sed la alia priskribis ĝin kiel “tre bona” ​​kaj deklaris, ke li jam aĉetis kvar ekzemplerojn por disdoni al amikoj!

Diskografio

Esperanto
Astro Jupiter - The Remixes

Fontoj

Discogs - Julian Ruiz Discography
Spanish Wikipedia - Julián Ruiz
Plásticos y Decibélios - La 20 Mejores Producciones de Julian Ruiz
Rok-Gazet’ issue 08, pages 12-13

Golden Rule by Norman Rockwell

Inspired Original - A Rule in Common: Norman Rockwell’s ‘Golden Rule’
United Nations Gifts - The Golden Rule

Komentoj

Bonvolu vidi la HTTP-an version de tiu ĉi afiŝo

Kontakto

Esperanto-Muziko: Datumbazo
RSS-Fluo
Esperanto-Muziko: Historio ĉe Facebook
La aŭtoro ĉe Mastodon
La aŭtoro ĉe Bluesky
Hejmpaĝo de la aŭtoro

Kopirajto © 2025 Thomas Preece