Esperanto-Muziko: Historio
Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece
Frank Merrick
Frank Merrick (1886 - 1981) estis angla pianisto kaj komponisto de la 20-a jarcento. Krom sia muzika agado, Merrick ankaŭ estis pacifisto, vegetarano, prominenta subtenanto de virina balotrajto kaj aktiva membro de la RSPCA (Reĝa Societo por Preventado de Krueleco al Bestoj). Ĉar multe jam skribiĝis aliloke pri lia vivo kaj muzika laboro, ĉi tiu artikolo, kiel kutime por mia blogo, koncentriĝos pri lia agado en Esperantujo.
Merrick lernis Esperanton dum sia malliberigo kiel konscienca obĵetanto dum la Unua Mondmilito, post rekomendo de la pastro de la malliberejo. Li estis “superfortita per la lerteco kaj beleco de la lingvo, kaj ankaŭ de la mova forto, kiu inspiris Zamenhof-on krei ĝin”. Per liaj artikoloj “Esperanto for Musicians” (Esperanto por Muzikistoj), publikigitaj en la London Symphony Observer en 1950 kaj 1951, kaj “Esperanto in Relation to Choral Singing” (Esperanto Rilate al Ĥora Kantado) en The Music Review en 1954, li klarigas siajn pensojn pri la lingvo kaj ĝia uzo en muziko, kaj lia artikolo pri “La Brita Muziko” en la revuo Esperanto en 1952 donas bazan enkondukon al brita klasika muziko por Esperantistoj.
En 1944, Merrick eldonis la Muzikan Terminaron kun sia samlandano Montagu C Butler. Ĉi tiu libreto difinis multajn vortojn rilataj al muziko, kaj proponis novajn vortojn por konceptoj kiuj mankis al la tiama Esperanto-vortprovizo. La Terminaro estis grava verko siatempe, kaj ankoraŭ estas bonega referenclibreto, aparte por vortoj rilataj al okcidenta klasika muziko, sed iom malbonŝance ne ĉiuj vortoj proponitaj de ili same taŭgas en la moderna lingvo - precipe la vorto piĉo por tonalto. Kvankam Butler kaj Merrick verŝajne ne sciis pri la fivorta senco de tiu vorto (ĝin definis Kálmán Kalocsay en 1932 en siaj Sekretaj Sonetoj, sed ĝi probable ankoraŭ ne estis vaste uzata en la 1940-aj jaroj), ĝi tamen estas difinita en la Rokmuzika Terminaro de Bertilo Wennergren kiel “EVITENDA” per majuskloj.
La ĉefa Esperanto-muzika verko de Merrick estis lia kolekto de kantoj, ĉiuj bazitaj sur Esperantlingvaj poemoj, komponitaj “en aŭ proksime al la 1950-aj jaroj”, el kiuj kelkaj estis registritaj kun la kantistino Sybil Michelow kaj aperis en longdaŭra vinila diskego en 1965.
Ĉar unu recenzisto de la disko menciis, ke li mem kantis la kantojn antaŭ la eldono de la disko, ili certe devintus esti ie publikigitaj kiel partituroj. Sed kopioj de tiuj partituroj malfacile troveblas. Unu el la kantoj, Vintro, bazita de poemo de Kalocsay, aperis en la revuo Norda Prismo en 1955, do oni povus supozi, ke aliaj ankaŭ aperis en Esperanto-revuoj. Kvankam la Libroservo de UEA ja havas vastan gamon da malnovaj brokantaj revuoj, pli da esplorado necesus por eltrovi la aĉetindajn numerojn.
Manuskriptoj de la kantoj, tamen, estas deponitaj ĉe la arkivoj de la Universitato de Bristol en Britujo, kune kun multaj aliaj dokumentoj rilate al Merrick kaj lia kariero, kaj senpage konsulteblas surloke. Laŭ mia scio, ĝi estas plena kolekto de ĉiu Esperanto-muziko de Merrick - entute ĉirkaŭ 30 kantoj, kun tekstoj de Zamenhof, Lucien Thévenin, Marjorie Boulton, G D Nash kaj Kálmán Kalocsay. La plimulto de la kantoj estas unuvoĉaj, plejparte kun piana akompano, kaj kelkaj havas kanteblajn anglajn tradukojn de la tekstoj kune kun la Esperanto-vortoj. Aldone al ĉi tiuj kantoj estas du aranĝoj de psalmoj: Psalmo 23 (“La Eternulo estas mia paŝtisto”) por neakompanata SATB-ĥoro, kaj Psalmo 104 por ĥoro kun du hobojoj, du kornoj kaj bastrombono.
La registrita verkaro de Merrick en Esperanto konsistas el unu flanko de unu longdaŭra diskego, Esperanto Songs and Unaccompanied Choral Works, eldonita en 1965 de la Frank Merrick Society (katalognumero FMS 17). Ĝi konsistas el la jenaj kantoj, ĉiuj kantitaj de la mezosoprano Sybil Michelow kaj akompanataj de Merrick mem ĉe la piano:
- La Nigra Rajdanto (Kálmán Kalocsay)
- Pluvo (L L Zamenhof)
- Neĝo (Marjorie Boulton)
- Memnon (Marjorie Boulton)
- Tajpado (Marjorie Boulton)
- La Hirundoj (Lucien Thévenin)
- Tagomezo (Lucien Thévenin)
- Oktobro (Lucien Thévenin)
Tiujn kantojn sekvas la muzikigo de Psalmo 23, prezentita de The London International Choir. Flanko B enhavas senrilatan ĥoran verkon en la angla.
Ĉi tiu disko estas nekredeble malfacile trovebla - ŝajne Merrick faris siajn registraĵojn ĉefe por lia propra persona uzo kaj por lia familio kaj liaj amikoj, kaj do presiĝis malpli ol cent ekzempleroj. Pro tio, mi fakte ĝis nun ne povis trovi ekzempleron de la disko (krom la kovrilaj notoj, kiujn mi konsultis ĉe la arkivo, kaj la tekstolibreto, kiun mi ricevis sen la disko en paketo de diversaj Esperanto-diskoj, kiun mi aĉetis ĉe loka vendejo de brokantaj diskoj), kaj do ĝi estas sur mia listo de aparte serĉataj registraĵoj.
Kvin el la kantoj aŭdeblas en KD-eldonaĵo de Nimbus Records el la jaro 2018, Frank Merrick: A Recorded Legacy: numeroj 3 (Neĝo), 4 (Memnon), 6 (La Hirundoj), 7 (Tagomezo) kaj 8 (Oktobro). Ŝajnas, ke la KD-aŭdio venas ne de originala mastrobendo sed de la vinila disko, kaj kvankam la eldonejo bone prilaboris la aŭdion kaj purigis ĝin por KD-eldono, kelkaj vinilaj neperfektaĵoj ja aŭdeblas, precipe dum Tagomezo. Ĉar la eldonaĵo estas 6-diska, mi supozas, ke oni nur enmetis kvin kantojn ne simple pro manko de spaco - plej verŝajne la aŭdio de la ceteraj tri kantoj kaj de Psalmo 23 ne estis de taŭga kvalito.
Kvankam A Recorded Legacy haveblas ĉe YouTube kaj retaj muzikfluoj, bedaŭrinde la trako kun la titolo “Eight Esperanto Poems” fakte estas alia instrumenta muzikaĵo, kaj do la kantoj nur aŭdeblas per aĉeto de la tuta 6-diska eldonaĵo. La eldonejo certigis min, ke oni laboras por re-alŝuti la ĝustan version, sed ŝajne tio bezonos iom da tempo. Mi ĝisdatigos ĉi tiun afiŝon kiam la kantoj haveblos interrete.
Ĝisdatiĝo - 10-a de decembro 2025: Merrick ankaŭ registris kelkajn el siaj Esperanto-kantoj en la angla, kun la kantisto Stella Wright. Ili eldoniĝis sur diskego de la eldonejo Rare Recorded Editions. La ses kantoj en flanko A estas ĉiuj de Merrick, kaj supozeble estas la tradukoj, kiuj aperas en la manuskriptoj.
Merrick kaj Michelow ankaŭ prezentis siajn kantojn en koncertoj, aparte ĉe la Universala Kongreso en Londono en 1971. La dua vespero de la kongreso estis koncerto en la Royal Festival Hall (granda londona koncerthalo) kun la titolo Brita Vespero, kaj prezentiĝis ses kantoj de Merrick: Pluvo, Neĝo, La Hirundoj, Tagomezo, Tajpado kaj Oktobro. Aliaj artistoj de tiu sama vespero estis William Auld (“Poezio de Skotlando”), la Kimra Virvoĉa Ĥoro de Londono kaj Margaret Hill, kiuj prezentis ses britajn kaj irlandajn popolkantojn en Esperanto-traduko.
En siaj kovrilaj notoj por la diskego, Merrick menciis, ke “la nombro da seriozaj muzikaj aranĝoj de Esperantaj vortoj ŝajnas sufiĉe malgranda, eĉ se tio parte rezultas de la malfacileco disvastigi ilin”, aldonante, ke li lernis pri la ekzisto de tri kantoj de la dana komponisto Victor E Bendix (1851-1926) nur en tiu sama jaro (1965). Merrick deklaris, ke “la celo de ĉiuj el ĉi tiuj aranĝoj, inkluzive de tiu de la 23-a Psalmo, estas tre proksima al tiu de Zamenhof”, sed bedaŭrinde ne detale priskribis tiun celon. Kune kun la disko estis libreto kun la tekstoj de ĉiuj kantoj, kaj en la originala Esperanto kaj en angla traduko fare de Merrick - ĉi-foje laŭvorta traduko kaj ne la kanteblaj tradukoj de la manuskriptoj.
Mallonga priskribo de la disko estis la unua artikolo en la februara numero de The British Esperantist de 1966, kaj sekvis pli ampleksa recenzo fare de Bernard Cavanagh en la novembra numero de la sama jaro. Cavanagh komencis sian recenzon per sia frustriĝo, ke tiom da Esperantaj-kantoj estis nur tradukoj, kaj ke li dubis “ĉu kanto de alta kvalito iam ajn povas esti adekvate tradukita”. Li poste priskribis ĉiujn kantojn de la disko iom detale, kaj lia opinio pri ili estis ege pozitiva.
El perspektivo de la 21-a jarcento, estas tro facile pripensi originalajn Esperanto-kantojn kiel tute normalaj - ĉar kompreneble la plejparto de la Esperanto-muziko eldonita en la lastaj 40 jaroj estis originala. Sed en la 1960-aj jaroj, kantoj kun originalaj Esperanto-tekstoj estis tre maloftaj, kaj tiuj kiuj ja ekzistis temis ĉefe pri Esperanto mem aŭ pri la Movado. Do ne estas surprize, ke Bernard Cavanagh priskribis la kantojn de Merrick kiel “nova kaj grava branĉo de nia Esperanto-kultura heredaĵo”.
Esperanto-Diskografio
Fontoj kaj Plia Legado
- The Pacifist, marto 1966
- Norda Prismo, julio-aŭgusto 1955
- Revuo Esperanto, junio 1952 - “La Brita Muziko”
- London Symphony Observer, decembro 1950 - “Esperanto for Musicians - I”
- London Symphony Observer, januaro 1951 - “Esperanto for Musicians - II”
- The Music Review, Vol IV No 2 - “Esperanto in Relation to Choral Singing”
Komentoj
Kontakto
Kopirajto © 2025 Thomas Preece