Esperanto-Muziko: Historio

Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece

Hejmo
Pri
Indekso
Prelego
Serĉataj
In English

Esperinst

En mia unua artikolo en ĉi tiu retejo, mi menciis ke estas malfacile trovi informojn pri la plej frua Esperanto-disko, kaj do mi komencis mian blogon per la plej frua 12-cola longdaŭra diskego. Hodiaŭ mi kredas, ke mi eble havas respondon al la demando pri la plej frua disko - almenaŭ, mi havas iom pli da informoj pri du el la plej fruaj esperantaj diskoj, kaj mi suspektas, ke temas pri la plej unuaj.

Mi volas danki al Heather Eason, organizantino de la grupo Esperanto en Kardifo, kiu antaŭ nelonge trovis kelkajn malnovajn Esperanto-diskojn en sia subtegmenta spaco kaj transdonis ilin al mi. Ili inkluzivas plenan diskaron de la Linguaphone Esperanto-kurso el la 1920-aj jaroj (dek kvin diskoj, ĉiu flanko havanta po unu el la 30 lecionoj de la kurso legita de Edmond Privat), kelkajn 45t/m-disketojn, kiujn ŝi priskribis kiel “kuriozaĵoj” (inkluzive de la EAB Pronunciation Disc, prelego de Ivo Lapenna, kaj fleksebla disko “Teenage Esperanto New Basic Method”), kaj la muzikan 78t/m-diskon kies etikedoj montriĝas sube: Al la Fratoj / La Tagiĝo, kantitaj de Maurits Boeren.

Ĉi tiu disko eldoniĝis en 1926, kaj do estas sufiĉe malnova por esti publika havaĵo kaj povas esti libere reproduktita. La subaj filmetoj montras ĝin ludata per mia portebla gramofono, modelo HMV 102, kiu datiĝas de ne pli frue ol 1931 kaj tial estas fakte pli moderna ol la disko. Bedaŭrinde, ŝelakaj diskoj, male al vinilo, ne estas arkive stabilaj, kaj la materialo iom degradiĝis dum la jaroj. Tio rezultas en etaj fendetoj kaj neperfektaĵoj tra la tuta surfaco de la disko, kiuj transformiĝas en grandan kvanton da surfaca bruo kiam la disko ludiĝas - kaj ŝajne mia mikrofono aparte bone kaptas la sonon de surfaca bruo. Ĝi sonas multe pli klare en “reala vivo”, sed eĉ en ĉi tiuj filmetoj vi almenaŭ povas aŭdi la muzikon; la disko sonus multe pli bone kiam ĝi estis nova, sed ĝi nun aĝas 97 jarojn, kaj mi dubas, ke iu ajn malantaŭ ĝia produktado imagis ke ĝi tiel longe travivus!

🎞 Al la Fratoj
🎞 La Tagiĝo

La disko estis unu el du samtempe eldonitaj; la alia enhavas du registraĵojn de La Espero: unu estas instrumenta, prezentita de la bando de la Honourable Artillery Company (Honorinda Artileria Kompanio), kaj la alia estas kantita de Gladys Cosmetto. Mi ankoraŭ ne sukcesis trovi kopion de ĉi tiu disko - ĝi estas menciita en mia paĝo de serĉataj diskoj - sed la forpasinta Jutubisto “EMGColonel” alŝutis partan registraĵon de ambaŭ flankoj:

🎞 La Espero

La du diskoj ŝajne estis eldonitaj kiel kompleto, kaj estas probable, ke la originala posedanto de ĉi tiu ekzemplero estis Thomas E A Southern, tiama honora sekretario kaj kasisto de la Kardifa Esperanto-Klubo. La marko “BM/BAXK” sur la etikedo ŝajnas kongrui kun la stilo de bibliotekaj referencoj uzataj de la Klubo, kaj ambaŭ diskoj estas referencitaj en la protokoloj de la Klubo je sabato, la 26-a de aprilo 1930:

“Post renkontiĝo por temanĝo ĉe la kafejo Dormie, kiel aranĝita, la renkontiĝantoj decidis, pro la malgranda ĉeestantaro, aliri la hejmon de la Honora Sekratario/Kasisto post invito de li kaj lia edzino, anstataŭ okazigi pli formalan kunvenon ĉe Charles Street (Karolo Strato). Estis, do, eble babiladi kaj uzi la gramofonon por aŭskulti La Esperon kaj kanti Esperantajn kantojn kaj ĝui limonadon kaj biskvitojn poste en pli amikema etoso. Kantado de La Tagiĝo, kvankam malmultvoĉe, estis aparte inspiriga.”

Mi volas danki al Heather pro la traduko de tiu eltiraĵo, kiun ŝi plenumis laŭ la stilo de Esperanto uzita en aliaj paĝoj de la protokoloj, kiu estas iom malsimila al la nun aktuala stilo.

La ekzemplero de la disko de La Espero de la Klubo supozeble perdiĝis - aŭ, pli verŝajne, akcidente rompiĝis. Sendube ĝi estis la pli ofte ludata el la du diskoj, kaj do la pli verŝajne faligita kaj frakasigita.

La du diskoj estis eldonitaj de The Esperanto Institute Ltd de Welwyn Garden City, Britujo, sub la marko Esperinst. Ĉiu, kiu iam faris ian ajn esploradon, konas la fenomenon de trafi brikajn murojn ĉe ĉiu enketo, ĝis oni trovas la solan ŝlosilvorton, kiu malfermigas vastan ondon da informoj, kaj en ĉi tiu kazo por mi ĝi estis la nomo “Esperinst”, ĉar mi trovis ke tiu nomo jam estis konata al kolektantoj de obskuraj britaj ŝelakaj diskoj. De tiu punkto mi povis trovi sufiĉe da informoj pri la produktado de ĉi tiuj diskoj, ĝis eĉ la datoj de la registradsesioj.

La fondo de The Esperanto Institute Ltd estis raportita en la februara numero de 1926 de la revuo Esperanto. La firmao celis “akceli la progreson de Esperanto pere de ĝia praktika aplikado kaj uzado”, kaj inter ĝia laboro estis reklamado, eldonado kaj agado kiel vojaĝagento kaj agento por la kurso Linguaphone. Estas klare, ke ili komencis rapide, ĉar la du diskoj estis registritaj en julio de la sama jaro - sed la sola alia publikaĵo de la firmao, kiun mi povis trovi, estas komerca vortaro, ankaŭ el 1926. Ŝajnas, do, ke ili eble ne sukcesis tro longe daŭrigi. La dosieroj de la firmao, kiuj pluvivis ĝis 1967 ĉe Companies House de la brita registaro, bedaŭrinde estis detruitaj per rutina proceduro rilate al la dokumentoj de longe malaperintaj kompanioj.

La diskojn produktis, nome de la Instituto, la Crystalate Manufacturing Company. Ili nomis sin la unua firmao kiu produktis diskojn en Britujo, kaj kvankam ili plejparte koncentriĝis pri produktado de diskoj laŭmende por aliaj muzikeldonejoj, ekde la 1920-aj jaroj ili ankaŭ funkciigis sian propran muzikeldonejon, Imperial Records. Ili havis studion en Londono kaj grandegan fabrikon por diskoj en Kent - kaj ĝuste tie la diskoj de Esperinst estis registritaj kaj presitaj.

La nomo “Crystalate” devenas de frua formo de plasto fabrikita de la firmao. Kvankam la angla Vikipedio asertas, ke ili uzis ĉi tiun plaston por fabriki diskojn, tio ŝajnas esti malĝusta: ĉiu alia fonto, kiun mi trovis, diras ke iliaj diskoj estis konvencie ŝelakaj. Certe la diskoj de Esperinst estas el ŝelako.

La studio de Crystalate jam aĝis kelkajn jarojn antaŭ la registradoj de Esperinst en 1926, kaj ankoraŭ uzis la originalan akustikan procezon por registri diskon. Per tio, la sonon kaptis granda korno, kiu rekte vibrigis la tranĉilon - esence same kiel la reprodukto de la sono per akustika gramofono, sed inverse. Antaŭ 1926, multaj studioj ĝisdatiĝis al la nova elektra procezo, kiu uzis mikrofonon kaj ofertis pli altan fidelecon, sed Crystalate ankoraŭ uzis la malnovan procezon.

Akustika registrado
Elektra registrado

Ĉi tiuj du fotoj estis faritaj ĉe la studio Victor en Nov-Ĵerzejo en 1925. La unua montras registradsesion akustikan, kaj la dua registradsesion elektran nur kelkajn tagojn poste. La granda korno maldekstre de la akustika bildo estas rekte konektita al la tranĉilo de la registrilo, kaj la muzikistoj devis amasigi ĉirkaŭ la korno por esti sufiĉe laŭta - la arĉinstrumentistoj uzas Stroh-instrumentojn, ĉar konvenciaj kordinstrumentoj ne estis sufiĉe laŭtaj por esti bone kaptitaj. La elektra sesio montras multe pli kutiman aranĝon de la bando; la mikrofono estas la skatolo en la malfono. La sperto de registrado ĉe la studio de Crystalate estus multe pli simila al la unua foto ol al la dua - aparte por la banda registrado de La Espero.

Crystalate faris dokumentojn pri siaj registraĵsesioj, kiuj travivis ĝis la nuntempo, kaj mi estas tre dankema al Michael Thomas pro la serĉado de la registradoj de Esperinst por mi. Li raportas, ke la registrado de Gladys Cosmetto (matrico-numero 4430) estis registrita la 16-an de julio 1926, kaj la du registradoj de Maurits Boeren (matricoj 4431 kaj 4432) estis registritaj la 26-an de la sama monato. Ĉi tiuj matricnumeroj troviĝas meze de serio da diskoj eldonitaj de la Crystalate-marko Imperial, kaj estis registritaj en ilia Londona studio, konfirmitaj per la mencio de Londono sur la disko-etikedoj. Mi kredas ke eble estas transskriba eraro en la registro kaj ke ĉiuj tri flankoj estis fakte registritaj en la sama tago - ŝajnus strange al mi, ke sinsekvaj matricnumeroj estis registritaj dek tagojn aparte, kaj verŝajne estus pli finance sencohava por Esperinst mendi unu registradsesion anstataŭ du je malsamaj tagoj - sed ĉiuokaze, la diskoj certe estis registritaj en julio 1926.

La ekzisto de tri matricoj en ĉi tiu serio estis konfuzaĵo por kolektantoj kiuj esploris Crystalate, ĉar kompreneble oni atendus la registron de para nombro da flankoj. Ĉi tio kompreneble facile klarigeblas per la ekzisto de la kvara flanko, registrita de la bando de la Honourable Artillery Company - aŭ eble mi pli bone diru la unua flanko, ĉar ĝi estis registrita pli frue, kiel parto de pli granda sesio de 6 titoloj kun la HAC-bando la 6-an de junio 1926.

La HAC estas ĝenerale konsiderata la dua plej malnova ekzistanta militunuo en la mondo, kaj la plej malnova en la Brita Armeo, ĉar ĝi estis enkorpigita per reĝa ĉarto en 1537. La bando de la regimento estas unu el la plej konataj militistaj bandoj en Britujo, kaj ofte ludas ĉe ŝtataj ceremoniaj okazoj. Kvankam la elekto de militista bando por ludi La Esperon, kiu esence estas pacifista himno, ŝajnas sufiĉe stranga, ĝi ja estas taŭga stilo por la muziko - kaj la militemeco de la melodio de Ménil ankoraŭ estis disputita temo inter Esperantistoj en la 1920-aj jaroj.

Eltiraĵo el 'Daily News' (8-a de decembro 1922) kun informoj pri la tiuvespera radioprogramo. Gladys Cosmetto estas la tria prezentanto en la koncerto de la 8a ptm.

Gladys Cosmetto, la kantistino ĉe la voĉa flanko de La Espero, ŝajne estis ia stelulo de Esperanto-movado de la 1920-aj jaroj, almenaŭ en Britujo. Naskita en Londono en 1890, Gladys estis la sola infano de Miltiades John Cosmetto, greko kiu naskiĝis en Konstantinopolo, kaj lia edzino Annie, naskita Townsend. Gladys edziniĝis al Henry Weston en 1916, sed daŭre estis konata kiel muzikisto sub sia naksiĝnomo, laŭ la konvencio por artistoj tiutempe. Inter Esperantistoj ŝi estis precipe konata pro la fondo de la revuo Londona Rondiranto kaj la tradukado de multaj kantoj. En decembro 1922, ŝi prezentis la kanton “Ĝis” ĉe la tiam nova londona stacio 2LO de BBC - eble ne la plej stranga ero por ne-Esperantista publiko en la programo de tiu vespero, ĉar ŝi venis tuj post kartiluziisto. Pri kiel tio funkciis en la radio, mi ne certas!

Maurits Boeren, la kantisto de la alia disko, ŝajne estis sufiĉe eminenta en la belga Esperanto-movado ĉirkaŭ la sama tempo. Lia edziĝo kun Marguerite Lamboray estis anoncita en la revuo Belga Esperantisto en julio 1927, kaj tiam li estis “profesoro de Esperanto, komitatano de ‘Verda Stelo’ kaj Vic-delegito de UEA en Antverpeno”. Postaj eldonoj de la sama revuo ankaŭ enhavis anoncetojn pri la naskiĝoj de almenaŭ du infanoj, kaj en ĉiu kazo uzas la francan literumon de lia nomo, Maurice. Tamen, miaj serĉoj pri kaj Maurits kaj Maurice Boeren alportis tre malmultajn pliajn informojn pri li.

La repertuaro prezentita en ĉi tiuj diskoj estas tipa por frua Esperanto-kanto, esprimante la perceptitan gravecon de la internacia lingvo kaj la deziron vidi ĝin vaste adoptita kiel universala dua lingvo - sento kiu ŝajnas sufiĉe naiva en modernaj tempoj, eĉ al multaj Esperanto-parolantoj!

La Espero estas kompreneble konata al ĉiuj Esperanto-parolantoj, same kiel ankaŭ la melodio de Félicien de Ménil. Komence unu el pluraj konkurantaj aranĝoj de la poemo de Zamenhof, tiu de Ménil estis publikigita en 1909 kaj antaŭ la 1920-aj jaroj jam estis akceptita kiel la definitiva melodio por la himno. Al la Fratoj estas ankaŭ Zamenhof-poemo, muzikigita de Suda - kvankam mi ne povis trovi pri kiu tio temas. Mi ankaŭ ne certas, ĉu ĝi iam estis bone konata kiel kanto anstataŭ poemo: mi ne povis trovi ian ajn partituron por ĝi, kaj eĉ en modernaj fontoj ĝi estas simple listigita kiel Zamenhof-poemo. Laŭ Edmond Privat, en lia biografio de Zamenhof, skribas ke “per tiu poemo, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespero silento pensante al la vasta rondo familia” (Vivo de Zamenhof, paĝo 43).

Antoni Grabowski

La Tagiĝo estas la sola teksto el ĉi tiuj du diskoj, kiun ne verkis Zamenhof. Ankaŭ ĝi estis origine verkita kiel poemo, sed de Antoni Grabowski, kiu estis unu el la plej fruaj Esperantistoj kaj estis konata kiel “la patro de la Esperanta poezio”. La Tagiĝo estis muzikigita de la pola komponisto Baranski (denove, pri kiu mi povas trovi tre malmultajn informojn) kaj certe estis bone konata kiel kanto al la Esperantistaro de la 1920-aj jaroj. La plej populara Esperanto-kantaro en tiu epoko estis la Internacia Kantaro de Paul Bennemann, kiu konsistas el pli ol cent tradukitaj popolkantoj el multaj landoj kaj ĉirkaŭ deko da kantoj aparte pri la Esperanto-movado. Tia estis la graveco de La Tagiĝo, ke ĝi estas prezentita kiel la dua kanto en la libro; la unua, kompreneble, estas La Espero.

Partituro de 'La Tagiĝo' el la Internacia Kantaro

La aŭgusta numero de The British Esperantist de 1926 donas raporton pri la tiujara Universala Kongreso, okazinta en Edinburgo de la 31a de julio ĝis la 7a de aŭgusto. Je lundo, la 2a de aŭgusto, oni priskribas la librejon, kun la jena priskribo de la budo de la Esperanto Institute (denove en la traduko de Heather Eason):

“Sekve troviĝis la budo de The Esperanto Institute Ltd. [Esperanto Instituto], kune kun la Esperanto Travel Bureau [Esperanto-Vojaĝkompanio], kie oni solvis tiel tiklajn problemojn kiel Kien Iri kaj Kiel Tien Alveni. Ankaŭ vendata kontraŭ po sespenco estis utila Angla-Esperanta Komerca Vortaro. Novalvenintaj gramafondiskoj havante la muzikon de La Espero, La Tagiĝo kaj Al La Fratoj estis eksponitaj kaj vendiĝis je la tre akceptebla prezo de po kvin 5 ŝilingoj.”

Estas malfacile imagi nuntempe, ke registrado farita en la studio la 26-an de julio povus esti prilaborita kaj havebla por vendo antaŭ la 2-a de aŭgusto - kaj kiam mi demandis pri tio en Facebook-grupo por gramofonentuziasmuloj, oni ja respondis ke tio verŝajne ne fareblus en 1926. Tamen ŝajnas ke tio estas ĝuste kio okazis! Supozeble la kialo de la rapida produktado estis la Universala Kongreso: estus malkonvena por Maurits Boeren resti en Britujo multe pli longe ol unu aldonan semajnon antaŭ la Kongreso, sed klare la diskoj devintus jam esti pretaj por tie vendiĝi.

🎞 Tipa disko de tiu epoko de la marko Imperial

Eble la Instituto pagis aldonan sumon por rapida produktado - certe la prezo de la diskoj sugestas tion. La disko montrita en ĉi tiu filmeto estas de la Crystalate-marko Imperial kaj eldoniĝis en 1932; la kovrilo montras, ke ĝi vendiĝis kontraŭ 1/3; ŝajne 1/6 estis pli tipa prezo en la 1920-aj jaroj - do eĉ se ni supozas, ke la prezo de Esperinst de 5 ŝilingoj estas por la kompleto de du diskoj, ĝi tamen reprezentas tre signifan prezaltiĝon kompare kun amasmerkataj diskoj fabrikitaj de la sama firmao!

Mi menciis komence de ĉi tiu artikolo, ke mi suspektas, ke la diskoj de Esperinst estas la plej fruaj diskoj de Esperanto-muziko. Ili certe estas inter la unuaj; la Laŭjara katalogo de muzikaj diskoj en Esperanto citas la Oficialan Jarlibron de la Esperanto-Movado de 1931, kiu priskribas ses diskojn haveblajn en tiu jaro:

Se ekzistas ordo en ĉi tiu listo, ĝi estas aŭ alfabeta laŭ muzikeldonejo (kio ŝajnas strange al mi, kvankam konfesinde mi ne scias la kuntekston en kiu ĝi estis origine prezentita), aŭ ĝi estas io alia ne montrita - plej verŝajne kronologia.

Ĉar la supre citita artikolo de The British Esperantist aludis kaj al la “ĵusalvenintaj” diskoj de Esperinst kaj, aliloke sur la sama paĝo, al la diskoj de Linguaphone, oni povas supozi, ke ĝi ankaŭ mencius iujn ajn aliajn samtempe haveblajn diskojn. Tial, ŝajnas al mi probable, ke la aliaj kvar menciitaj diskoj estis eldonitaj post 1926, kaj do ke la diskoj de Esperinst estis la plej fruaj diskoj de Esperanto-muziko. Kompreneble, tio estas ĉefe argumento el silento, kaj povus facile esti refutita per trovado de pli frua ekzemplo - kaj se iu povas trovi tian aferon, mi estus absolute fascinita aŭdi pri ĝi!

Ĝisdatigo - 8-a de julio 2023: Andy Briggs lastatempe alŝutis bonegan radiodokumentarion (en la angla) pri la historio de Crystalate, kiun li prezentis en 2002.

Diskografio

La Espero (Honourable Artillery Company / Gladys Cosmetto; matricoj 4400 kaj 4430)
Al la Fratoj / La Tagiĝo (Maurits Boeren; matricoj 4431 kaj 4432)

Fontoj

Esperanto, februaro 1926, paĝo 34
The British Esperantist, aŭgusto 1926, paĝo 150
Hillandale News, n-ro 231 (aŭtuno 2000), paĝo 143
Libera Folio, 18-a de junio 2005: Grabowski - la patro de la esperanta poezio
Michael Thomas - Record label index - E

Honourable Artillery Company Band

Angla Vikipedio
Twitter
YouTube

Gladys Cosmetto

Enciklopedio de Esperanto (1934)
Angla Vikipedio
The British Esperantist, julio 1911, paĝo 135 (“Highbury”)
The British Esperantist, january 1923, paĝo 18 (“Esperanto kaj Radio”)
WikiTree

Maurits Boeren

Belga Esperantisto, junio-julio 1927, paĝo 114
WikiTree

Komentoj

Bonvolu vidi la HTTP-an version de tiu ĉi afiŝo

Kontakto

Esperanto-Muziko: Datumbazo
RSS-Fluo
Esperanto-Muziko: Historio ĉe Facebook
La aŭtoro ĉe Mastodon
La aŭtoro ĉe Bluesky
Hejmpaĝo de la aŭtoro

Kopirajto © 2025 Thomas Preece