Esperanto-Muziko: Historio

Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece

Hejmo
Pri
Indekso
Prelego
Serĉataj
In English

Duo Espera

Mia hodiaŭa afiŝo estas parte helpopeto - ĉar kvankam mi pasigis sufiĉe da tempo esplorante la historion de Duo Espera kaj ilian albumon Jen Nia Mondo, mi ne sukcesis ekscii ĉiujn detalojn. Mi preskaŭ dirus, ke se oni volus produkti ion por frustri estontajn esploristojn, oni apenaŭ povus fari pli bone ol kopii la kovrilajn notojn de ĉi tiu albumo, kiuj provizas ĝuste sufiĉe da informoj por sugesti, ke ekzistas pli por trovi, sed ne sufiĉe por efektive ebligi trovi ion utilan.

Ĝisdatiĝo: Ĉi tiu afiŝo ricevis komenton de Adri Gevers, unu el la kantistoj de la albumo, kun respondoj al miaj demandoj. Ĉar ĉi tiu afiŝo ankaŭ dokumentas la esploradon, kiun mi origine faris, mi decidis lasi ĝin kiel ĝi estis anstataŭ redakti ĝin por havi nur la plej novajn informojn. Mi tamen korektis unu-du malgrandajn erarojn.

Albumkovrilo: Jen Nia Mondo - Duo Espera kantas Dylan kaj Seeger

La disko eldoniĝis en 1967 de Relax, marko de la nederlanda diskeldonejo Iramac. Unu el la plej fruaj esperantlingvaj longdaŭraj diskegoj, la disko konsistas el tradukoj de ok konataj kantoj, ĉiuj el la angla, kun ĝenerala temo de pacifismo kaj protestkantoj, el kiuj Pete Seeger kaj Bob Dylan komponis po tri. Ĉiuj kantoj en la disko nun estus konsiderataj malnovaj standardoj, sed pluraj estis tre lastatempaj kiam la albumo eldoniĝis.

La kantoj estas ĉiuj en stilo de “leĝera muziko”, kun diversaj muzikaj akompanoj: kelkaj kun orkestro, aliaj kun akustika gitaro, kaj aliaj kun latinamerikaj instrumentoj. La aranĝojn faris la produktema nederlanda aranĝisto Melle Weersma, kaj la tradukojn Wouter Pilger. La ĉefkantistoj estas kredititaj kiel “Hanny (20) kaj ŝia frato Adri (23)” - ili ne estis Esperanto-parolantoj, sed profesiaj kantistoj kiuj antaŭe eldonis tri diskojn en la nederlanda, kiuj estis regule ludataj en nederlanda kaj belga radio.

El tiuj informoj, oni supozus ke estus relative simple ekscii pliajn informojn pri Hanny kaj Adri, kiel ekzemple ilia familia nomo, aŭ pri la aliaj diskoj kiujn ili eldonis, aŭ pri iliaj postaj karieroj - sed mi nenion sukcesis trovi. Serĉante en Google “Hanny and Adri” aŭ “Hanny kaj Adri”, nur aperas paĝoj pri tiu ĉi albumo, el kiuj la plejparto aŭ nur ripetas la kovrilajn notojn sen aldona informo, aŭ donas la konfliktan informon, ke ili estis belgoj anstataŭ nederlandanoj kaj ke la albumo estis registrita en 1969. Ĉar tiu dato certe estas malvera (la disketikedo donas kopirajtan daton de 1967, kaj ekzistas recenzoj de la disko el ‘67 kaj ‘68), mi ankaŭ do dubas la aldonitan informon pri ilia nacieco. Krome, la Esperanto-Vikipedio mencias, ke ili venas de la vilaĝo America en Limburgo - kvankam la sola citita fonto fakte ne subtenas tiun aserton, ĉar ankaŭ ĝi simple reproduktas la kovrilajn notojn. Ĉiukaze, ŝajnas multe pli probable, ke ili estis nederlandanoj ol belgoj.

Simila serĉo en la nederlanda lingvo (“Hanny en Adri”) ne donas utilajn rezultojn - nur kelkajn familiajn anoncojn pri edzoparo kun tiuj samaj antaŭnomoj, kiuj ne povas esti la homoj kiujn ni serĉas, ĉar la kovrilaj notoj klare specifas, ke ili estas gefratoj. Pro la mencioj de Belgujo, mi ankaŭ serĉis en la franca lingvo (“Hanny et Adri”), kaj same ricevis neniujn utilajn rezultojn.

Recenzo en The British Esperantist de majo 1968 priskribis ke la disko “estas farita profesie laŭ la plej bonaj normaj de komerca entrepreno”, sed notis, ke kvankam la muziko estis bele varia, “aŭdi la samajn voĉojn dum tuta flanko de 12-cola longdaŭra disko estas iom tro” - kritiko kiu ŝajnas iom surpriza de la moderna vidpunkto, sed servas kiel memorigilo, ke 1967 estis tre frua en la Albuma Epoko kaj la koncepto de tuta longdaŭra disko de ununura artisto nur komencis establiĝi kiel normo. La recenzo ankaŭ argumentas, ke Esperanto-muziko de ne-Esperanto-parolantaj kantistoj estas io, kion “se ni volas rapidan disvastiĝon de kantita Esperanto, ni devus esti pretaj akcepti”, kaj notis, ke longdaŭra disko “havas komercan prestiĝvaloron, kiu mankas al la pli malgrandaj”.

Laŭ tiu recenzo, la disko estis havebla je prezo de 45 ŝilingoj, plus 2 ŝilingoj afranko, kio korespondas al iom pli ol £30 en la hodiaŭa mono (ĉirkaŭ €35) - multe pli kosta ol la amasmerkataj diskoj de la epoko. Sed ŝajne multaj homoj pretis tiom multe pagi por ĝi, ĉar “jam la unua provizo estis elvendita”, kaj ĉar oni daŭre reklamis ĝin, ni povas supozi ke Jen Nia Mondo estis represita almenaŭ unufoje - rara atingo por Esperanto-disko.

Jen Nia Mondo estas ankaŭ la titolo de komencanta kurso de Esperanto eldonita en 1974 de la British Esperanto Association kaj Group Five (Esperanto on Radio and Television). La kurso konsistas el du libroj kaj serio da sonregistraĵoj; la kurso nomas sin radio-elsendo, sed mi ne povis eltrovi ĉu ĝi efektive estis elsendita, aŭ ĉu ĝi nur estis havebla sur kasedoj (kaj poste KD-oj). La sona parto de la kurso uzis la refrenon de Jen Via Mondo el ĉi tiu albumo kiel sian temmelodion. La kurso delonge ne plu estas havebla, sed cifereca versio elŝuteblas senpage de la Esperanta Asocio de Britio.

Mi tre ŝatus aŭdi de iu ajn, kiu havas pliajn informojn pri Duo Espera kaj ilia kariero. Bonvolu lasi komenton sube aŭ sendi retmesaĝon al mi!

Diskografio

Jen Nia Mondo (Relax 7002)

Fontoj

Duo Espera - Vikipedio
America (Limburgo) - Vikipedio
The British Esperantist, majo 1968, paĝoj 347-8
JEN News Digest, julio 1967, paĝo 3
Jen Nia Mondo - Esperanto-Asocio de Britio

Komentoj

Bonvolu vidi la HTTP-an version de tiu ĉi afiŝo

Kontakto

Esperanto-Muziko: Datumbazo
RSS-Fluo
Esperanto-Muziko: Historio ĉe Facebook
La aŭtoro ĉe Mastodon
La aŭtoro ĉe Bluesky
Hejmpaĝo de la aŭtoro

Kopirajto © 2025 Thomas Preece