Esperanto-Muziko: Historio

Historioj de Esperantaj muzikgrupoj kaj albumoj de Thomas Preece

Hejmo
Pri
Indekso
Prelego
Serĉataj
In English

Dolchamar

Dolchamar (antaŭe Dolcxamar) nomiĝas la Esperanto-muzikaj projektoj de Patrik Austin. Sub tiu nomo eldoniĝis tri studiaj albumoj, same kiel du ne-albumaj unuopaĵoj kaj kontribuoj al tri kompilaĵoj, sed la sola komunaĵo estas Austin mem: ĉiu albumo estas produktita en malsama muzika stilo, fare de malsama grupo de muzikistoj.

La komencon de la bando resumas la unuaj du linioj de ĝia plej fama kanto, Ĉu Vi Pretas?: “Mi koncipiĝis en la fru’ de la lasta jar’, kaj mi naskiĝis sur la neĝo de februar’”. Austin, kiu antaŭe estis membro de la punka grupo Punaiset Messiaat ("Ruĝaj Mesioj”) en sia hejmlando Finnlando, translokiĝis al Londono post la disiĝo de tiu grupo en 1998. Havante laborpostenon kun tre malmultaj taskoj, li ofte sidis sola en kelo sen laboro, kaj malenuigis sin per lingvostudado. Li aĉetis tri memstudajn kurslibrojn: de la franca, de la germana kaj de esperanto; la unuaj du lingvoj ne multe interesis lin, sed li rapide tralaboris la esperanto-libron kaj, baldaŭ poste, aliĝis al la Londona Esperanto-Klubo kaj komencis ĉeesti ĝiajn semajnajn kunvenojn. La ideo fondi bandon venis de diskutoj kun aliaj Esperanto-parolantoj en la drinkejo post la kunvenoj.

Dolchamar ĉe la IS en 2006 (Wewelsburg), kun Patrik Austin ludante gitaron. Wikimedia Commons / Ziko-C - CC BY-SA

Austin citas Persone kiel influo por la frua muziko de Dolcxamar: li konis la muzikon de la bando kaj intence decidis produkti ion tre malsaman. Li elektis elektronikan stilon kun hiphopaj influoj kaj kantotekstoj inspiritaj de la “putra” vivo en granda urbo. Ĉar Austin ĵus aĉetis komputilon, li uzis ĝin por produkti sian unuan demo-kasedon, kiu konsistis el tri kantoj (Malbonulo, Pacman kaj Mi volas pli) kaj al kiu li donis la titolon “Kun Ikso” por indiki ke la literumado Dolcxamar estis intenca, kaj ne simpla reprezento de Dolĉamar’.

Albumkovrilo: Lingvo Intermonda

La bendon li sendis al Vinilkosmo, kiu konsentis eldoni albumon; la rezulto estis Lingvo Intermonda, eldonita en 2000 kiel la lasta volumo en Kolekto 2000, serio de dek mallongaj albumoj en diversaj stiloj eldonitaj de Vinilkosmo inter 1998 kaj 2000. Antaŭ la registrado, Austin jam translokiĝis reen al Finnlando, kaj petis la helpon de pluraj malnovaj amikoj por kompletigi la projekton - ĉiuj kredititaj en la diskotekstetoj per kromnomoj: “Sarĉjo” kantas, “Pieĉjo” (Austin) ludas sinteziloj kaj kantas, “Stoedoe Salo” ludas basgitaron, “Hipo Ohro” ludas gitaron, kaj “Doctor Esperanto” drumas - fakte temas pri drummaŝino, ĉar la bando ne havis drumiston. La tuta albumo estis produktita per la komputilo de Austin - ne jam kutima maniero produkti muzikon en 1999 - kaj konsistas el sep plenlongaj kantoj (inkluzive de la tri el la demo-kasedo) kaj du pliaj mallongaj pecoj.

Por varbi la albumon, Dolcxamar ludis koncertojn ĉe Esperanto-aranĝoj en Francujo kaj Germanujo, sed tiu sperto estis por la aliaj bandanoj malfacila. Ĉar Austin estis la sola Esperanto-parolanto en la grupo, estis malfacile por li instigi siajn bandanojn vojaĝi internacie por ludi ĉe eventoj en kiuj ili neniun ajn konis kaj ne parolis la ĝenerale uzatan lingvon, kaj do la grupo decidis disiĝi - kvankam ne antaŭ ol registri du pliajn trakojn, kiuj poste eldoniĝis en la Elektronika Kompilo en 2003.

Patrik Austin kaj Dolchamar ĉe la muzikfestivalo Maailma kylässä, 2005. Wikimedia Commons / Piechjo - CC BY-SA

En 2004, Austin decidis, ke estus ĝusta tempo por fari pli da muziko en Esperanto. Post sia reveno al Finnlando, lia lirika kaj muzika stilo iom mildiĝis: “ili nun havas pli kamparan etoson,” li diris en intervjuo kun la nun malaperinta finna retejo rockmusica.net. Kvankam ne tute perdante sian akrecon, la nova materialo de Austin estis multe malpli agresema kaj enhavis multe malpli da fivortoj kompare al la kantotekstoj de Lingvo Intermonda, kaj li ankaŭ volis esplori malsaman muzikan stilon. Li tial rekrutigis novajn membrojn por rokmuzika bando, kaj kvankam li pripensis ŝanĝi la nomon de la grupo, li fine decidis resti sub la nomo per kiu li jam estis konata en Esperantujo, sed kun unu malgranda ŝanĝo: Dolcxamar fariĝis Dolchamar. Kvankam Esperantistoj kapablis ĝuste prononci la originalan nomon, preskaŭ ĉiuj aliaj misprononcis ĝin, kutime kiel “Dolx-amar”. La maniero prononci la novan literumon estus evidenta al ĉiuj, esperantisto aŭ ne. Tio gravis por Austin ne nur ĉar lia bando denove enhavis ne-Esperantistojn, sed ankaŭ ĉar ili intencis ludi ne nur ĉe Esperanto-aranĝoj sed ankaŭ por ne-Esperantistaj publikoj en Finnlando. La lingvo de iliaj kantotekstoj estus unika aspekto de la bando inter la vasta finna rokmuzika sceno.

Albumkovrilo: Rebela Sono

Ĉi tiu dua versio de la bando produktis albumon, Rebela Sono, kiu eldoniĝis en 2005 en du eldonoj: unu de Vinilkosmo, kaj unu mem-eldonita de la bando por sia finna publiko. La muzika enhavo de la du eldonoj estas tute sama, sed estas kelkaj malgrandaj diferencoj en la grafikaĵoj kaj la enhavo de la akompananta libreto. La titolo estas dulingva vortludo: kvankam ĉiu ne-Esperantisto nature interpretus ĝin kiel ekzemple la angla “Rebel Sound”, tio estas en Esperanto “ribela sono” - “rebela” kompreneble signifas “ree bela”.

La tekstoj en ĉi tiu albumo uzas, laŭ la KD-libreto, “malkonvencian lingvon kaj skribmanieron”: la supersignoj ĉiam estas skribitaj per la h-sistemon (ĉ fariĝas ch, ktp), la literkombinaĵo ks estas skribitaj per x “kiel en la latina”, kaj elizioj estas skribitaj sen apostrofo. Kvankam tiuj ŝanĝoj nur videblas en la skribita teksto kaj ne aŭdeblas en la kantado, Austin ankaŭ uzis nekutiman elizion de -a kaj multajn neologismojn aŭ aliajn nekutimajn vortojn en siaj kantotekstoj. Plena paĝo de la libreto estis dediĉita al klarigo de ĉi tiu sistemo kaj difino de neologismoj, kaj estis titolita “averto: ne provu tion hejme; la diskeldonejo ne respondecas pri la tekstoj”. Ĉi tio sendube estis almenaŭ parte por antaŭrespondi al Esperanto-muzikrecenzantoj, kiuj per longa tradicio preskaŭ dediĉas pliajn vortojn al perceptitaj lingvaj mankoj ol al ĉu la recenzanto ĝuis la muzikon. Austin komentis, ke la uzo de slango kaj “poezia gramatiko” estas tute normala kaj atendata en amasmerkata pop- kaj rok-muziko en la angla kaj aliaj lingvoj, do kial Esperanto-muziko devus esti malsama?

Leena Peisa, sub la nomo Awa, ludante kun Lordi en 2006. Wikimedia Commons - public domain.

Nelonge post la eldono de la albumo, la bando denove disiĝis, pro esence la samaj kialoj kiel antaŭe. Unu membro, Leena Peisa, poste havis pli grandan sukceson en sia nova rolo kiel klavaristo por la ŝtonroka grupo Lordi, sub la artista nomo Awa, kiu reprezentis Finnlandon kaj gajnis la Eŭrovizian Kantfestivalon en 2006 per la kanto Hard Rock Hallelujah. Peisa ne estis aktiva parolanto de Esperanto, kvankam ŝi lernis iom da la lingvo dum sia tempo kun Dolchamar - sed kaj Esperanto kaj Dolchamar estis menciitaj rilate al ŝi en la finnaj amaskomunikiloj post la Eŭrovido-sukceso de Lordi.

Albumkovrilo: Trejn tu Noŭer

Se la lingvaĵo en Rebela Sono estis nekonvencia, eĉ pli estis tiu de la tria albumo de Dolchamar, Trejn tu Noŭer. Denove, Austin kunigis novan aron da grupanoj kaj adoptis novan muzikan stilon, sed ĉi-foje la koncepto de la albumo plejparte temis pri lingva ludemo; la titolo estas la angla frazo “Train to Nowhere” skribita en aproksimo de la Esperanta ortografio. Aliaj kantoj en la albumo estis 2Gether 4Awhile (kantata parte en Esperanto kaj parte en la angla kun troigita Esperanta akĉento); MTR (signifante la vorton “motoro”); River (parte en Esperanto kaj parte en la franca), Ni Festis Unu Nokton (parte en Esperanto kaj parte en la hispana) kaj Experimento Música (kiu enhavas multe malpli da la hispana lingvo ol la titolo eble sugestas). Austin klarigis, ke ĉi-foje li volis, ke por ĉiuj almenaŭ parto de la albumo estus nekomprenebla.

Muzike, la albumo estas forte influita de stiloj el la tuta mondo, inkluzive de Jamajko, Balkanio, Alĝerio kaj Ameriko, kaj prezentas diversajn akustikajn instrumentojn ligitajn al moderna teknologio kaj produktadteknikoj.

Albumkovrilo: Trajn' Nenien

Trejn tu Noŭer estis mem-eldonita nur kiel cifereca elŝuto, sed en 2010 alia versio de esence la sama albumo eldoniĝis de Vinilkosmo, kun kelkaj ŝanĝoj al la tekstoj. Sub la titolo Trajn’ Nenien, ĉi tiu versio enhavas, laŭ la eldonejo, “tekstojn en klara kaj pura Esperanto, kontraste al aliaj diskoj de Dolchamar”, kaj “tiel la disko taŭgas ankaŭ por lingvolernado”. Krom la tekstoj, la du versioj enhavas muzikon esence identan, sed kun kelkaj malgrandaj diferencoj en miksado kaj majstrado.

Post Trajn’ Nenien, Dolchamar produktis du pliajn ne-albumajn trakojn (Pugamo kaj Somer’ O!), kadre de la projekto Somerfrapo en 2014, kaj plurajn kontribuojn al kompiloj kaj aliaj projektoj. Inter ĉi tiuj estas Tritaga Afero (ankaŭ nomata 3tagafeR), en kiu la originala inspiro de Austin el Persone revenas al la fino, samplante la kanton Du Homoj el la Persone-albumo En la Spegulo (1991), aldonante pliajn tekstojn por pli detale klarigi la rakonton pri mallonga amafero ĉe Esperanto-kongreso.

Rememorante al Lingvo Intermonda en 2004, Austin priskribis sian unuan albumon “ne tiel bona”, sed promesis, ke la disko, kiun li tiam prilaboris, Rebela Sono, estus “bona albumo”, aldonante “se vi iam vidos diskon de Dolchamar, tio estas bona - ni promesas tion”. Diskutante sian stilan ŝanĝon por Trejn tu Noǔer, li priskribis Rebela Sono kiel “tute bona albumo”, kaj li forlasis rok-muzikon nur ĉar li simple enuiĝis ludi tiun stilon.

La plej granda heredaĵo de Dolchamar estas sendube la kanto Ĉu Vi Pretas?, menciite komence de ĉi tiu artikolo. Ĝi estas unu el la plej konataj esperantaj popkantoj, kaj kvankam ĝi ne estis la unua kiu uzis la frazon “ĉu vi pretas?” (La Mondanoj uzis ĝin en la komenco de Muskola Belulino multajn jarojn antaŭe), certe estas Dolchamar, kaj ne La Mondanoj, kiujn Esperantistoj citas kiam ili uzas tiun frazon. La kanto ankaŭ fariĝis novjara tradicio ĉe Esperanto-aranĝoj, kun la iomete ŝanĝita teksto “ĉu vi pretas por la veno de l’ nova jar’?”. Pro ĉi tiu kialo, Dolchamar estas unu el la plej influaj Esperanto-muzikgrupoj de la frua 21-a jarcento.

Diskografio

Studiaj Albumoj

Kun Ikso (demo)
Lingvo Intermonda (Vinilkosmo VKKD 27-013)
Rebela Sono (Vinilkosmo VKKD 75-025)
Trejn tu Noŭer (mem-eldonita)
Trajn’ Nenien (Vinilkosmo VKKD 102-038)

Ne-Albumaj Unuopaĵoj

Pugamo
Somer’ O!

Kiel Kontribuanta Artisto

Bosniumas - Espo Despo
Kreativa - Jonny M

Kontribuoj al Kompiloj

Elektronika Kompilo (Vinilkosmo VKKD 53-020)
Hiphopa Kompilo, Vol. 1
Hiphopa Kompilo, Vol. 2

Fontoj kaj Plia Legado

Dolchamar
Hurstel, Cyrille: Intervjuo de Dolchamar
Kontakto: Dolĉamar - Ne plu juna, nek idealista
Libera Folio: Dolchamar ne reprenas la ikson
Libera Folio: Hardrok-haleluja nun en Esperanto
Mikseri.net - 6 remiksitaj aŭ remastrigitaj Dolchamar-kantoj
Monato: Ree bela sono
Ondo de Esperanto, La, 2005, n-ro 5: Finna venko jea
Ondo de Esperanto, La, 2011, n-ro 3, paĝo 19: La trajno misdirektita
Rockmusica.net: Dawre roku en la libera mondo! - haastattelussa Dolchamar
YouTube: Dolchamar - Trejn Tu Nouer - interview part 1

Komentoj

Bonvolu vidi la HTTP-an version de tiu ĉi afiŝo

Kontakto

Esperanto-Muziko: Datumbazo
RSS-Fluo
Esperanto-Muziko: Historio ĉe Facebook
La aŭtoro ĉe Mastodon
La aŭtoro ĉe Bluesky
Hejmpaĝo de la aŭtoro

Kopirajto © 2025 Thomas Preece