La 21a leciono. Via movo 3

La angla teksto

The Boy and His Sick Sister

Once upon a time there was a boy. He had two sisters, and he loved tormenting them. Time passed, and he continued to torment them. They all three grew, but he didn’t stop tormenting them. And then one of his sisters became ill. She was very, very ill; she almost died. He worried. Time passed; he fretted. Time passed; finally, he regretted, and he realized something: he loved his sister, and he would be sorrowful in the extreme if he lost her.

Fear of loss may teach the importance of family.

Mia esperantigo

La knabo kaj lia malsana fratino

Estis iam knabo. Li havis du fratinojn, kaj li ŝatis turmenti ilin. Tempo pasis, kaj li daŭre turmentis ilin. Ili ĉiuj tri kreskis, sed li ne ĉesis tormenti ilin. Kaj jen unu el liaj fratinoj malsaniĝis. Ŝi estis tre-tre malsana, ŝi preskaŭ mortis. Li anksiis. Tempo pasis; li maltrankvilis. Tempo pasis; fine, li pentis, kaj li komprenis ion: li amis sian fratinon, kaj li malfeliĉegus se li perdus ŝin.

La timo de perdo povas instrui pri graveco de familio.

[Postlecione] Mi ŝanĝis la parton pri anksiis/maltrankvilis iomete por ke pli bone respondu al la fina traduko.

Mi traduku

O kej, mi supozas, ke mi povas bezoni helpon de Amberwind ĉi tie. Mi ne certas, kiel esprimi tiun “tempo pasis”, kaj ni ankoraŭ ne studis, kiel uzi numeralojn, do ankaŭ pri “ĉiuj tri” mi ne certas.

La knabo kaj lia malsana fratino

Háawithid i wohéeya wohenahizh betha

Laadano certe ne timas havi same sonantajn vortojn. “Wohéeya” povas esti kaj “malsana” (wo-h-éeya) kaj “timigita” (wo-héeya). Se mi kreus specialan skribsistemon por laadano (kiun ĉiu artlingvo nepre bezonas, kvankam oni ŝajne ankoraŭ ne sciis tion en la 80-j), mi skribus kunligajn -e- kaj -h- malsame de ordinaraj.

Mi uzis “háawithid” por la knabo, kvankam mi scias nek kiom da tempo pasis nek kiom rapide la ulo kapablas lerni. Li tute povas esti “zháawithid” fine de la rakonto.

Mi uzos seksajn sufiksojn en tiu ĉi rakonto por ne forgesi ilin, kvankam la rakonto tute sencus ankaŭ sen ili. Amberwind ŝajne uzas -id por knabo sed nenion por fratino, do la lingvo de lia traduko pli proksimos al la originala laadano. Ankaŭ li uzas “háawithid”.

Estis iam knabo.

Bíide ham háawithid wo.

Kaj la angla kaj la rusa uzas pasinton por tia rakonto, kaj do ankaŭ esperante mi uzas ĝin. Mi ne vidas, kial oni faru tion en laadano kun ĝia fraztipa sistemo. Do la komenco estas pli kiel “Jen, estas knabo”.

Mi vidas, ke Amberwind faras same. Bone.

Li havis du fratinojn, kaj li ŝatis turmenti ilin.

Thi be henahizheth shin, i a rashe behid bezheth.

Mi planis uzi seksajn markilojn ĉie, sed “bezhizheth” sonas iom tro absurde.

Tempo pasis, kaj li daŭre tormentis ilin.

Sháad hath, i nárashe be bezheth.

Do, Amberwind uzas simple “sháad hath” (iras tempo) por “tempo pasis”. Nu, bone. Loĵbano ĝi ne estas.

Se mi komencas forlasi seksajn markilojn, estas malfacile ĉesi.

En la postlecionaj rimarkoj Amberwind klarigas, ke “sháad hath” estas idiomo, kaj ankaŭ petas por ke mi atendu pacience ĝis ni lernos pli da kazoj. Bone, mi provu.

Ili ĉiuj tri kreskis, sed li ne ĉesis tormenti ilin.

Menáwí bezh boó, izh nórashe ra be bezheth.

Amberwind uzas neniun vorton por “ĉiuj” ĉi tie, kaj sen li mi ne certas, kien meti tiun “woho”.

Kaj jen unu el liaj fratinoj malsaniĝis.

Id nahéeya hena behidetha.

Mi ne certas kiel diri “unu el”, kaj pro la singularo jam klaras, ke ne temas pri ambaŭ.

Nu, Amberwind simple aldonas “nede” postpozicie.

Ŝi estis tre-tre malsana, ŝi preskaŭ mortis.

Éeyaháalish behizh, shebasheb rano behizh.

Ne estis klare al mi, ke ankaŭ “rano” oni uzu postpozicie.

Li anksiis.

Lhitharil behid.

Tempo pasis; li maltrankvilis.

Sháad hath; lhith behid.

Tempo pasis; fine, li pentis, kaj li komprenis ion: li amis sian fratinon, kaj li malfeliĉus se li perdus ŝin.

Sháad hath; doól, lhitheril behid, i loláad behid úthú am behid hena behidethath i bere rilrili wem behid behizheth ébere shamaháalish behid.

Damne, ni ne studis la necesan sintakson ankoraŭ!

Okej, la traduko de Amberwind estas: ”Sháad hath; doól lhitheril behid; i naloláad behid beyeth: am be hena bethath, i rilrili loláad be shamaháalisheth bere wem be behizheth.”

Ĝi ŝajnas sekvi la anglan originalon pli laŭvorte, kaj mi simple ne scias sufiĉe pri la gramatiko por diri, ĉu la mia estas malĝusta aŭ simple malsama. Nu, mi prenu lian version por la finita rakonto.

La postlecionaj komentoj klarigas, ke <emocio> kiel verbo pli malpli egalas al “loláad <emocio>th”, do pri tio mi ne malpravas. Sed pri kuna uzado de “bere”, “ébere”, “rilrili” kaj “úthú” mi simple ankoraŭ ne scias sufiĉe.

La timo de perdo povas instrui pri graveco de familio

Bíidi thad om héena wemethu oth omedathuth wa.

Amberwind uzas “rilrili om”. Mi ja konsideris ĝin, sed decidis, ke “thad om” pli taŭgas por moralinstruo.

La rezulto

Háawithid i wohéeya wohenahizh betha

Bíide ham háawithid wo. Thi be henahizheth shin, i a rashe behid bezheth. Sháad hath, i nárashe be bezheth. Menáwí bezh boó, izh nórashe ra be bezheth. Id nahéeya hena behidetha. Éeyaháalish behizh, shebasheb rano behizh. Lhitharil behid. Sháad hath; lhith behid. Sháad hath; doól lhitheril behid; i naloláad behid beyeth: am be hena behidethath, i rilrili loláad behid shamaháalisheth bere wem behid behizheth.

Bíidi thad om héena wemethu oth omedathuth wa.

La rakonto tute ne estis tia, kiel mi atendis. Kaj la leciono estis iom malfacila, ĉar ja oni voladis ke mi diru ion, por kio mi ankoraŭ ne lernis gramatikajn regulojn.

Reen al leciono