Ĉapitro 7. Memoroj

Havi tri aŭ kvar sekundojn el duhora filmo – jen verŝajne la tuta tempodaŭro de miaj memoroj pri mia infanaĝo. Mi konas pri pasintaj okazaĵoj en mia vivo, sed ili estas tre limigitaj kaj mi ne emas fidi mian konon aŭ historian memoron. Mi ne havas verajn bildojn en mia menso, nur memorojn, kreitajn per rigardado de fotoj.
Sed mi scias ke aferoj okazis en mia pasinto. Mi havas konon pri ili eĉ se nenia bildo aperas. Sed eĉ kiam mi certas, ke io okazis, foje mi miras pri iuj pasintaj eventoj ĉu mi nur sonĝis pri ili.

Do temos pri memoroj, aŭ pri ties manko. Mi tute ne kunsentis pri la sperto de Alan pri libroj, kaj ne multe kunsentis pri bildoj, sed tio, kion li rakontas pri memorado en ĉi tiu ĉapitro, ree fariĝas rekonebla. El la citita, mi povus diri pri mi ĉion saman, ekcepte ke mi ne rigardas fotojn.

Sed via memoro estas bona, ĉu? Io ja devas esti bona, ĉu ne?

Dum enketado por tiu ĉi libro, oni petis la kontribuantojn taksi sian memorkapablon kaj determini, ĉu afantazio influas ĝin.

Mia memoro pri antaŭnelongaj eventoj estas ordinara, mi supozas. Eble eĉ bona. Mi havas bonan memoron pri konversacioj, kiujn mi partoprenis, kaj pri la ĵus legito. Ĝi povas daŭri ekde kelkaj semajnoj ĝis kelkaj jaroj, depende de tio, kiom multe mi engaĝiĝis emocie. Sed poste ĝi malaperas, ofte tute senspure. Mia memoro pri antaŭlongaj okazaĵoj… nu, jen, kiel Alan priskribis. Mi havas katalogon de gravaj okazaĵoj en mia menso, pli malpli ordigitajn laŭ la dato, sed mi ne vere memoras ilin, kaj ne ĉiam certas, ĉe ili vere okazis. Mi ne sentas, ke ili okazis al mi nuna. Ĉar ili okazis ne al mi nuna, ĉu ne?

Mi skribis antaŭe, ke foje estas amuze, kiel la kontribuantoj de la libro kulpigas afantazion pri kio ajn, foje pri rekte malaj aĵoj. Sed pri memoro, mi vere pensas, ke afantazio influas ĝin multe. Nekapablo bildigi pasintajn eventojn sendube helpas nek memori ilin pli bone, nek emocie konektiĝi kaj identiĝi kun ili.

Jen bone konata vizaĝo! Mi preskaŭ certas.

Nekapabaplo rekoni homajn vizaĝojn ofte estas nomata de la kontribuantojn kiel unu el malbonaĵoj pri afantazio, kvankam problemoj pri ĝenerala rekonado malpli seriozas kaj ne tiom oftas.

Nu, tio jes. Mi ne memoras vizaĝojn, punkto. Mi povas rekoni homojn, kiujn mi vidas ĉiutage, sed tiu rekono estas io kiel “Ha, jen la ulo, kiun kiu hieraŭ mi parolis pri tio kaj ĉi tio”. Mi ja memoras konversaciojn. Sed se mi forturniĝos mi ne povos priskribi kiel la ulo aspektas. Kaj ligi nomojn kaj postenojn al vizaĝoj aŭ eĉ al memoroj pri konversacioj estas malfacile por mi. Mi povas fari tion, sed ĝi ne daŭras. Se mi ne vidis iun dum kelkaj monatoj, mi verŝajne ne rekonos la nomon. Kaj post kelkaj jaroj mi ne certos, ĉu mi entute renkontis la ulon antaŭe.

Homojn, kiu ĉiam ĉeestas en mia vivo: mian familion, miajn karulojn, miajn samsekcianojn laboreje, mi memoras pli bone, kompreneble. Sed eĉ ilian aspekton mi ne povus priskribi.

Se via memoro ne estas nek revidado nek revivado, kio diable ĝi estas?

Por bildigemuloj, la memoroj ofte estas revokitaj per revizitado de senmovaj kaj movantaj bildoj per ilia mensa okulo. Responde, “revido” de la evento povas konfirmi ĝian okazitaĵon kaj povas helpi surfacigi rilatantajn memorojn. Oni demandis al la kontribuantoj, kiel iliaj memoroj manifestiĝas kaj kiel ili perceptas, ke evento okazis. Eble kiel sentoj…

Nu, mi jam diris, mi ne vere perceptas, ke evento okazis. Mi dirus, ke se io venas kiel persona memoro, tio estas pro la originala emocia impakto. Se mi rigardas foton kun infana mi sur ĝi, ĝi povas veki tute neniajn memorojn, kaj mi ne sentos, ke mi konis iun sur tiu bildo, inkluzive de mi mem. Sed se mi faris tiun foton kun mia plej bona amiko, al mi ja povas reveni, kion mi sentis, kaj mia koro varmiĝos. Eble mi eĉ memoros pliajn detalojn pri tiu tago, aŭ pri tiu periodo de mia vivo, eble ne. Kaj mi ne bezonas foton por tio, mi povas simple pensi pri io, kio influis aŭ impresis min.

Do, emocioj

Ĉu vi povas konekti memorojn al emocioj?

Hm, mi ne dirus tion. Estas pli, ke certaj memoroj jam estas konektitaj al emocioj. Kaj aliaj ne. Mi ne povas preni hazardan eventon, pri kiu mi scias, ke ĝi okazis, kaj rememori kion mi sentis. Se mi komencos pensi pri iu tempo, eble tiaj emocie ŝargitaj memoroj ja venos, eble ne. Mi ne povas regi tion.

Ĝi okazis, sed kiam?

Alan skribis: “Mi baraktas pri la koncepto de relativa tempo. Mi ne povas fiksi okazaĵon de unu evento relative al la alia.” La kontribuantoj rakontis, ĉu ili kapablas determini relativan tempon efike.

Nu, mi havas en mia menso kronologion de gravaj eventoj, kiuj dividas mian vivon en etapojn. Mi memoras, en kiu jaro kiu el tiuj eventoj okazis. Kiam iu memoraĵo venas, mi ofte kapablas diri, al kiu etapo ĝi apartenas, kaj konkludi, ke jen, tio estis inter tiu jaro kaj tiu ĉi. Mi ĝenerale ne povas fiksi okazaĵojn pli precize ol ĝis jaro aŭ kelkaj jaroj. Sed mi havas ankaŭ nekonektitajn memorojn, pri kiuj mi ne certas, ĉu ili entute apartenas al mia vivo, kaj ne al io, kion mi legis aŭ pri kio mi sonĝis.

Kiom da memoroj ĉi tiu odoro vekas!

Ĉu aliaj sentoj, kiel flaro aŭ gusto, vekas memorojn?

Malofte. Mi plej ofte rememoras ion rilate al io pri kio mi parolas aŭ pensas. Ĉiuj sentaj impresoj ja povas venigi memorojn, sed tio ne kutimas.

Al la antaŭa ĉapitro
Supren al la enhavo