Ĉapitro 6. Dormo kaj sonĝoj

Mia kapablo sonĝi ŝajnas al mi absurda kaj eble pro ĝi estas pli malfacile por aliaj kompreni mian apartaĵon, ĉar ankaŭ mi mem trovas ĝin tute perpleksiga.

Dum mia adoleskaĝo kaj junaĝo mi tre interesiĝis pri sonĝoj, vidante en ili ian specialan apartan realon, en kiu nenio okazas sensignife. Tiutempe mi povus pli detale respondi demandojn en ĉi tiu ĉapitro. Nun la fokuso de mia atento moviĝis aliloken kaj mi ne tiel bone memoras, kio okazas sonĝomonde.

Ĉu vi sonĝas?

Ĉu vi sonĝas kiam vi dormas?

Jen jam la sesa ĉapitro kaj la unuan fojon mi vidas demandon vortumitan kiel rekta simpla demando. Mi eĉ ne scias, kian titoleton mi povus elekti por la sekcio, tiel rekta ĝi estas.

Mi ja sonĝas. Tre ofte mi ne memoras la sonĝojn, sed mi certas, ke ili okazas. Eble ne ĉiun nokton senescepte, mi ne havas manieron scii tion, sed la plejparton de noktoj.

Kelkaj homoj respondis, ke ili entute ne sonĝas, mi restas iom skeptika pri tio.

Ĉu bunte? Ĉu?

Ĉu vi sonĝas kolore?

Jes, sed mi ne certas kiom ofte. Mi certe kapablas havi sentoplenajn sonĝojn. Mi memoras kelkfoje vekiĝi meze de tre bunta sonĝo, en kiu mi perceptis la mondon eble pli intense ol mi ordinare faras malsonĝe. Sed mi pensas, ke la plejparto de miaj sonĝoj pli proksimas al mia dumtaga pensmaniero: la siluetoj estas pli abstraktaj, duondivenitaj, kaj la sentoj estas surdigitaj. Tamen mi ne tute certas, ĉu miaj sonĝoj estas tiaj aŭ ĉu miaj memoroj pri miaj sonĝoj. Estas malfacile disigi la du.

Kiu sonĝadas kaj memoras nomojn…

Kiom longe vi memoras viajn sonĝojn?

Tio dependas de multaj aferoj, ĉefe de kiom multe mi atentas ilin. Kiel mi jam menciis, mi pli bone memoris miajn sonĝojn kiam mi alskribis pli da signifo al ili. Nun, la plejparton mi tute ne memoras, kaj la ceteron mi forgesas tuj post vekiĝi. Tio estas, mi vekiĝas kaj havas memorojn pri la plej lasta sonĝo, sed se mi ne atentas ilin post kvin minutoj mi jam memoras nenion. Se anstataŭe mi konscie direktus mian atenton al tiuj memoroj, mi povus rememori multajn detalojn kaj eble ankaŭ pli fruajn sonĝojn, kiujn mi havis samnokte. Sed mi ne kutimas fari tion nun.

Foje mi havas sonĝon emocie pli intensan ol ordinare, kaj tiam ĝi restas kun mi dum horoj kaj eble eĉ diktas mian humoron dum la tuta tago. Tio ne oftas. Kaj koŝmaroj kaj intense agrablaj sonĝoj ja okazas, sed plejparton de la tempo miaj sonĝoj estas neŭtralaj kaj mi rapide forgesas ilin.

Sapir kaj Worf revenas venĝe

Kiel detalite ĉi-supre, Alan revas. Liaj revoj kutimas koncerni problemosolvadon. Ili ne enhavas vidajn imagojn.

Ĉi tie, mi pensas, ni vidas mildan efikon de la lingva relativeco. La angla vorto, kiun mi tradukis per “revi” estas “daydream”, do oni enŝovis la demandon en la ĉapitron pri sonĝoj. La esperanta “revi” ja venas de la franca “rêver”, kiu signifas “sonĝi”, sed mi ne parolas la francan, do mi ne sentas rekte tiun ligon al sonĝado. En mia denaska rusa, ni havas vorton “грези”, kiu povas signifi “sonĝi”, sed la vorto sentiĝas tro literatura kaj iom arkaika, mi ne uzus ĝin en ĉiutaga konversacio. La esprimo, kiun mi uzus specife por tiu tipo de revado, kiun Alan celas, estas “считать ворон” (laŭlitere “kalkuli korvojn”), do por mi tiu demando pli apartenas al libro pri ornitologio. Aŭ aritmetiko.

Ĉiuokaze, en mia menso estas nenia rekta rilato inter dumnoktaj sonĝoj kaj tia dumtaga revado, kaj la demando ne multe sencas por mi. Jes, mi povas tute perdiĝi en miaj pensoj dum la tago. Ne, ili estas miaj tute ordinaraj pensoj kaj neniel similas al sonĝoj. Mi ne povas bildigi aĵojn pri kiuj mi revas.

Mi vidis aĵojn, kiujn vi ne povas imagi

Kiam vi sonĝas, ĉu vi povas vidi aĵojn, kiujn via menso devus krei? Aĵojn, kiuj tute ne ekzistas en via mondo?

Ĝi estas malfacila demando, mi ne certas. Mi sendube vidas aĵojn kiuj ne ekzistas en mia mondo, sed kiom originalaj ili estas? Ekzemple, mi havis serion de sonĝoj, kiuj okazis en urba distrikto, kiu tute ne ekzistas en mia urbo. Sed la ideo de urba distrikto mem ne estas originala, ĉu? Mi povus pensi pri pli ekzotaj sonĝitaĵoj, ol urba distrikto, sed la demando estas ĉu ili estas vere originalaj aŭ ĉu ili estas nur kombinaĵo de tagaj spertoj? Ĉu sonĝe, ĉu malsonĝe, mi povas imagi aferojn, kiuj ne rilatas rekte al mia sperto. Sed ĉu aferojn, kiuj neniel entute rilatas al mia sperto? Mi ne povas diri.

Al la sekva ĉapitro
Al la antaŭa ĉapitro
Supren al la enhavo