Agordi Agate

gemini://qwertqwefsday.eu/agate.gmi

Estas sufiĉe facile ruli ĝin, sed mi havas ĝin en servilo kaj volas, ke ĝi ruliĝu aŭtomate. Mi ankaŭ volas povi redakti la kapsulon loke kaj alŝuti ŝanĝojn al la servilo.

Mi havas unu dosierujon, kiu enhavas ĉion bezonatan, kiu nomiĝas `gemini`. La loko ne gravas, sed mi metis ĝin en dosierujon, kiu estas sinkronigata de syncthing, sed ĝi ankaŭ povus esti git-a deponejo.

Ni rulu ĝin loke unue. Elŝutu la lastan agate eldonon, kaj malkompaktigu ĝin en la `gemini` dosierujon. En ĉi tiu dosierujo, rulu:

Agate ĝeneros memsubskribitajn atestilojn en nova dosierujo, nomata `.certificates` en la nuna dosierujo.

Jen la systemd unit dosiero.

En start.sh, ni inkluzivos linion por certigi, ke ni estas en la ĝusta dosierujo, por ke ĝi povu trovi niajn atestilojn.

Ni povas sinkronigi ĉion al la servilo per rsync. Mi metis ĉi tion en skripton, por ke mi ne devu eltajpi ĝin. Ĉi tio kopios la tutan dosierujon, sinkronigan skripton, systemd unit, gmi dosierojn, atestilojn (se vi jam generis ilin), ĉion.

Nun ĉiuj dosieroj estas en la servilo, ni povas ensaluti la servilon kaj ŝalti la systemd unit.

Laste, se vi uzas ufw, ne forgesu permesi datumtrafikon tra port 1965

Ĉi tiu paĝo en aliaj lingvoj

angla

Proxied content from gemini://livk.dev/eo/agate-agordi.gmi (external content)

Gemini request details:

Original URL
gemini://livk.dev/eo/agate-agordi.gmi
Status code
Success
Meta
text/gemini
Proxied by
kineto

Be advised that no attempt was made to verify the remote SSL certificate.