👽 eph

Surprize, esperanto estis pli utila lingvo ol mi anticipis por lerni la grekan ĉar ili kunhavigas similetajn strukturojn. Tamen, la greka havas multajn prepoziciojn, kiojn mi ne scias kiel uzi bone. Ofte mi forlasas ilin kaj mi fidas tro multe je la minimala kazmarkado de moderna greklingvo. Ĝi estas sekvo de studado de slavaj lingvoj, miaopinie.

2 years ago · 👍 martin

Actions

👋 Join Station

6 Replies

👽 eph

Bonaj ideoj! Kaj eble mi povas konfirmi, se mia esperanto estas iome idiosinkrazieta mdr · 2 years ago

👽 martin

@johano Ha jes kompreneble, almenaŭ estas tri el ni :) · 2 years ago

👽 johano

@martin almenaŭ 3 😃 ankaŭ mi fojfoje uzas esperanton por lerni aliajn lingvojn... @eph mi ŝatus pri profunde studi la grekan... · 2 years ago

👽 martin

@eph MDR, mojose! Iam, ni devus havi voĉan babilrondon en Esperanto por la Esperantistoj de Gemini. Almenaŭ estas 2 el ni :) · 2 years ago

👽 eph

@martin, jes kelkfoje, kiam mi volas klariĝi ion novan aŭ fari ekzemplon, mi skribas lingvikajn glosojn kun Esperanto kiel traduka lingvo. Ankaŭ, mi uzas la lingvon por diskutadoj kun mia italaparolanta amiko; mirinde li povas kompreni sufiĉe da Esperanto por ni diskuti bone. · 2 years ago

👽 martin

Mi tre ŝatas uzi Esperanton por klarigi aferojn pri novaj lingvoj, kiujn mi lernas. Kompreneble tre helpas, ke certe mi konas alian Esperantiston ie, kiu denaske parolas la lingvon, al kiu mi povas rekte demandi. Sed interese, la pensado bezonata eĉ por pripensi kaj skribi la demandon ofte mem malkovras la respondon por mi. · 2 years ago