2022-12-13 09:33 +0300
Mi tute ne kapablas fokusiĝi pri aferoj hodiaŭ. Mi simple ne povas senti intereson pri io, eĉ minimuman. Mi provas okupiĝi pri io rutina, sed mi ne sukcesas teni mian menson en ajna specifa loko, ĝi simple… foriras. Estos longa tago.
2022-12-12 12:12 +0300
Estas multe da laboro lastatempe kaj sufiĉe da aliaj zorgoj, do mi ne multe aktivas.
2022-11-28 09:11 +0300
Saluton, mondo! Do, lundo denove. Kaj la fina monato de la jaro proksimiĝas. Bone.
2022-11-23 17:36 +0300
Mi multe laboris hodiaŭ (jen nekutimaĵo! tial ĝi menciindas), sed estas jam tempo ripozi…
2022-11-21 08:55 +0300
La semajnfino estis fakte bona (jen, mi ne ĉiam plendas!) Neĝis la tutan tagon sabate kaj temperaturo restas sufiĉe malalta por ke la neĝo ne fandiĝu. Vintro venis! ⛄
2022-11-18 08:41 +0300
Hieraŭ fakte estis bona tago por mi, sed ial mi denove dormis tro malmulte. Bonŝance jam estas vendredo.
2022-11-16 11:34 +0300
Do, oni ankoraŭfoje preskaŭ komencis la mondmiliton hieraŭ. Tio eĉ ne plu venas kiel ŝoko. Nerimarkebla ĉiutagaĵo, ne pli.
2022-11-15 09:11 +0300
Neniu povas nei, ke ni vivas en interesaj tempoj. Mi ja scivolas, kio okazos.
2022-11-14 08:38 +0300
Do la semajnfino denove estis ne el la plej bonaj, kaj ankaŭ la lundo komenciĝis ne tre esperige, sed, nu, almenaŭ la vetero bonas. Kaj mi dormis ĝissate. Eble mi rakontos ion pli detale poste, sed farendaĵoj unue. La nova laborsemajno, hura!
2022-11-11 11:25 +0300
Do jen, mi ŝanĝis la nomon de tio ĉi al “taglibreto”. “Etlogo” ja sekvis la ekzemplon de “blogo“, sed, konsiderite, kion “logo” signifas, nu…
2022-11-11 10:20 +0300
Mi faris ian malbonan teon. 😞 Mi refaru.
2022-11-11 08:49 +0300
Mi ne anas ĉe tvitero jam longe, sed laŭ atingantaj min onidiroj, tiu Musk ulo faras multe pli bonan laboron detruante la retejon, ol mi atendus de li. Ha, se la tuta platformo kolapsos, jen tio ja povas serioze aliformigi fediverson.
2022-11-11 08:40 +0300
Mi ne dormis tre bone, sed iel mi ŝatis la veteron dum mi iris al laborejo. La promeneto vigligis min, kaj nun mia animstato surprize bonas. Mi eĉ volas sidiĝi kaj krei ion (oni nomas tion “labori”, ĉu?) Stranga sento, mi ne ofte spertis ĝin. Sed ne malagrabla.
2022-11-10 17:27 +0300
Dank’ al dioj pro Miniflux, kiu montras ĉiujn tiujn blogaĵojn (nu, tiujn el sendependaj amatoraj retejoj) per la sama stilo, kiun mi fakte povas legi sen rompi miajn okulojn.
2022-11-10 11:09 +0300
La ĉi-sube ligita artikolo pri la adanta pepileliro estis interesa legaĵo. Laŭ mia impreso, nia eta esperanta nodo ne suferis tiom multe ĝis nun, la novuloj estas afablaj, sed nur tempo montros, ĉu la hejmeca etoso ĉe la nodo estos ruinigita.
2022-11-09 09:39 +0300
Mi ne certas, ĉu mi kontentas pri tio, ke mi neniam aliĝis al REU. De unu flanko, mi nun ne povas proteste foriri, de la alia, mi ne bezonas okupiĝi pri tio. Se pripensi, ankaŭ UEA-n mi forlasis sendrame, antaŭ ke mi povus fari tion proteste. Jen, mallerta protestemulo mi estas.
2022-11-09 09:21 +0300
Nu, mi dormis pli bone hodiaŭ, do estas espero, ke mi pasigos la tagon sen paroli pri katoj kaj kafoj.
2022-11-08 16:15 +0300
Oni ne priplendu la ekziston de kafo.
2022-11-08 14:34 +0300
Nu, mi sentiĝas iom pli bone hodiaŭ. Jen, almenaŭ pri la aferoj, kiuj plej proksimas al mi, mi ne estas tute senhelpa, kaj ili ja gravas la plej. Ni pluvivu.
2022-11-07 08:49 +0300
La semajnfino estis aĉa, la vetero estas aĉa, mi sentiĝas aĉe, kaj ĉio aĉas en la mondo. Kaj ĝuste nun mi ne kapablas kredi, ke io ajn iam ajn pliboniĝos.
Tio dirite, se ĝi pliboniĝos, mi ne atendas ke ĝi faros tion tute sen nia helpo, kaj, ĉiuokaze, kiel minimume, oni devas ĝisvivi la pliboniĝon. Kaj, eĉ pli malfacile, postvivi ĝin. Do ni prizorgu nin, ĉu?
Do jen, bonan tagon, kaj ni ĉiuj havu belan, trankvilan kaj fruktodonan semajnon.
2022-10-31 14:02 +0300
La lasta tago de ĝenerale milda kaj varmeta oktobro estas subite severa. La temperaturo apenaŭ supergrimpis la nulon kaj onin mordas penetra arkteca vento. Post suferi tion matene, post mia tagmanĝa paŭzo mi alivestiĝis tre varme. Kaj nun mi ŝvitas. 😅
2022-10-31 12:01 +0300
Post rigardi la aligilon de la tria MoVeMo: kial homoj volus *pli* da defioj nun? Ĉu la lastaj du jaroj ne estis jam sufiĉe malfacilaj? Sed mi ja ŝatus traduki ion, do eble mi faros. Sed sen defioj kaj ĉiutaga memdevigo. Kaj plej verŝajne mi ne sukcesos, kiel la anonco avertis.
2022-10-27 11:13 +0300
Nu, la milito ja okazis, kaj mi ne multe prizorgis mian retejon ekde tiam… Ĉar ĝi ja estis ŝoko por mi, kaj mi daŭre havas la senton, ke nenio vere plu sencas, kaj malemon pri ĉio. Sed, ne nur milito daŭras, sed ankaŭ la vivo, do mi eble revenos al meti ian enhavon ĉi tien. Mi certe ne volas paroli pri politiko kaj pri la milito, estas sufiĉe da tio rete. Mi vidu.
2022-02-22 10:28 +0300
Estas tre dolorige vidi homojn, kiujn mi konas kaj respektis iam, kiuj preskaŭ estis miaj amikoj, bonvenigi militon kaj disvastigi kontraŭnajbaran propagandon. En esperanto, el ĉiuj lingvoj!
Mi eĉ ne povas malami ilin, ni simple ne plu estas en la sama mondo. Kion mi vidas kiel komenco de milito, ili vidas kiel ĉeso de milito. Mi opinias ilin viktimoj de ŝtata propogando, ili opinias min viktimo de malamika eksterlanda propagando.
La vero povas esti ie meze, kaj la mondo ne estas nigro-blanka… sed moralo ja estas postulema besto, kaj pli aŭ malpli frue oni venas al la limo, post kiu kompromisoj ne plu eblas. Do mi iros mian vojon, ili la sian, kaj la lando daŭre restos disŝirita en du.
2022-02-22 08:42 +0300
Nu, mi vekiĝis kaj la lando ankoraŭ ne estas en milita stato, do mi ne rajtas plendi, ĉu? Mi ĝuu tiajn ĝojetojn kie mi trovas ilin.
Teorie ja ekzistas ankoraŭ la ŝanco tute eviti grandskalan konflikton, sed mi ja ŝatus kredi ke tiel estos, sed mi ne plu povas. Por eviti konflikton oni devus provi eviti ĝin, sed mi vidas provojn nur provoki ĝin.
La hieraŭa parolado de Putin ne temis pri agnosko de suvereneco de la separatistaj regionoj, ĝi temis pri malognosko de suvereneco de Ukrainio, pri neado de ties rajto ekzisti. Mi ne vidas pacon rezulti el tio.
2022-02-21 15:08 +0300
Do jen, ŝajne mi mistrafis nenion pri la formato, almenaŭ gtl legas ĉion bone. Nun mi bezonas oportunan sendilon por emakso.
2022-02-21 14:37 +0300
Jen tipa februara tago: malserena, malluma, malseka. Nur anstataŭ printempo, ĉi-jare oni atendas militon. Kiel tio eĉ sencas? Kiel ni venis al tio?