Neordigitaj plendoj
Jen mia taglibreto, mi komencis ĝin sen esti certa, ĉu mi vere uzos ĝis, sed nun mi supozas ke mi ja uzos. Ĝi ŝajnas komforta medio por fari nek privatajn nek vere publikajn rimarkojn pri io ajn dum la tago.
author: @aŭtunido
avatar: 🍂
licence: CC BY 4.0
2025-08-19 14:16 +0300
La vetero ekaŭtuniĝas. Espereble mia alergio baldaŭ pasos. Pluvo kaj malvarmeto bonas ĉi-rilate.
2025-08-18 08:49 +0300
Foje mi havas la senton, ke la mondo, almenaŭ la homa parto de ĝi, vere meritas nenion, krom bruli en fajro, kaj ju pli baldaŭ des pli bone. Sed ja estas alia homa mondo tuj apude, kiu meritas kreski en amo. Ĝi simple ne estas… tiel laŭta.
2025-08-15 10:23 +0300
Do, ĉar la laadana sekcio estas denove aktiva, mi alistrukturigis ĝin iomete, por ke aliaj laadanaĵoj povu esti facile aldonataj. Tio baziĝas sur optimisma supozo, ke mi havos aliajn laadanaĵojn por aldoni… ni vidos.
2025-08-14 14:08 +0300
Aferoj daŭre degradiĝas… Sed, nu, mi vivas hodiaŭ, ĉu?
2025-08-04 10:31 +0300
Kara subkonscio! Se estas tutegale al vi, mi preferus komprenadi, kiuj estas homoj en miaj sonĝoj kaj pri kio diable ili parolas inter si.
2025-07-30 10:59 +0300
La mondo belas! Taj teruras samtempe.
2025-07-29 08:40 +0300
La ŝtato dumtempe multe entuziasmiĝis pri romdado de interreto. Dum jam pli ol monato ni havas preskaŭ senĉesan malŝalton de poŝtelefona interreto tie-ie tra la lando. En mia landlima regiono, almenaŭ, aktivas tiu “reĝimo de kontraŭterorista operacio”, kiu ja permesas malŝalti komunikilojn laŭbezone, sed ĉie alie en la lando? Ĝi ŝajnas havi nenian leĝan bazon tie, sed kiu nun zorgas pri leĝoj?
Kaj neniu plu zorgas pri tio, ke duono de interreto ne estas atingebla sen ajna kialo. Sen tora prokurilo mi ne povas malfermi duonon de ejoj en gemini kaj gopher, ĉar, mi supozas, la blokiloj taksis la nekutiman pordojn suspektindaj. Kiom da tempo antaŭ ke nenio entute funkcios krom du-tri ŝtataj retejoj. Nu, ankaŭ tiuj ne bone funkcias, verdire.
2025-07-29 08:32 +0300
Nu, ŝajne mi jam sufiĉe ripozis de la mondo. Mi pripensas daŭrigon de miaj nefinitaj projektetoj ĉi tie, tiujn pri laadano kaj afantazio. Eble post semajno aŭ du se nenio drama okazos. Mi estas komence de alergia sezono, tamen, do kiu scias.
2025-06-27 08:37 +0300
Mi silentas lastatempe, sed nenio terura okazis al mi, se iu scivolas. Mi havas unu el miaj eskapismaj etapoj, kiam mi profundiĝas en librojn kaj ludojn kaj limigas miajn interagojn kun neimagita mondo ĝis strikte necesaj. 'D
2025-05-13 11:24 +0300
Nu, mi ne estas en deprimo. Mi ja scias, kio klinika deprimo estas, kaj tio ĉi ne estas ĝi. Mi simple malĝojas, kaj antaŭvidas nenian ĝojon proksimestonte.
2025-05-13 11:18 +0300
Majo estas tre malvarma ĉi-jare, oni prognozis froston ĉi-nokte. En la urbo ne okazis, sed eble en la regiono.
Ĝi ne helpas mian humoron, kiu jam ne estis bona. Mi sentas, ke nenio iam ajn ie ajn varmos denove, nek helos.
2025-05-05 08:40 +0300
Ankaŭ tiu ĉi semajno estos duonferia, sed post tio aferoj devos rutiniĝi denove.
2025-04-28 12:56 +0300
Ha, ĉi-foje mi ne prokrastis ĝisdatigon de la operaciumo. Jam 7.7!
2025-04-28 08:54 +0300
La lasta semajno de mia feriado estis dividita inter zorgo pri sanproblemoj de mia panjo kaj ludado. Kaj mia malnova komputilo finfine mortis, nu, almenaŭ ĝia videokarto. Mi povus provi trovi similan ie, sed mi sentas, ke ne plu sencas malŝpari pli da mono por tiu ĉi aparato, do mi aĉetis novan. Espereble ankaŭ tiu ĉi servos 15 jarojn minimume. La malnova ankoraŭ uzeblas kiel servileto aŭ io.
2025-04-08 13:59 +0300
Kutime, vetero bonas dum miaj printempaj ferioj. Ĉi-foje, tamen, ĝi estas preskaŭ vintra. Hieraŭ eĉ neĝis. Sed mi iris promeni ĉiuokaze, kaj ĝuis pli ol mi atendis. La aero estas tiel freŝa!
2025-03-31 14:13 +0300
O kej, mi kunfandigis la ŝanĝojn, ĉiu enhavo devas esti ree ĉe sia loko.
Ekstere denove pluvas. Mi esperas, ke estos pli sune dum mia feriado. Nu, se mi havos feriadon. Mi ankoraŭ ne senesperiĝis pri tio.
2025-03-31 12:37 +0300
Ho ve, mi fuŝis la retejon iomete, ĉar mi forgesis meti hieraŭajn ŝanĝojn en git. Mi malfuŝos ĝin post pli malpli horo, mi esperas.
2025-03-31 10:44 +0300
Mia sentiĝo pri laborejaj aferoj saltadas inter amuzo kaj anksio. La nova stato promesas daŭri minimume jarduonon, kondiĉe ke la laborloko mem teniĝos tiom longe. Mi pli bone alkutimiĝu.
2025-03-27 11:33 +0300
La situacio laboreje fariĝas pli kaj pli … interesa. Mi planas ferii post semajno, sed mi ne plu scias, ĉu mi vere povos. Damne, mi jam laciĝis vivi en interesaj tempoj.
2025-03-25 08:49 +0300
Pluvis la tutan nokton, daŭre pluvas. Mi dormemas.
2025-03-18 14:35 +0300
Ni havis paron da tagoj de malagrabla vetero, sed hodiaŭ sunas. Estas mirinde, kiom da diferenco iom da sunlumo kreas.
2025-03-16 11:15 +0300
Mi subite decidis programi mian propran servilon por ĝemini. Ĝi ankoraŭ faras nenion, kion vger ne farus, do mi ne ekuzis ĝin ĉi tie, sed ĝi jam montris sin tre utila por antaŭrigardi mian verkitaĵon antaŭ publikigi.
2025-03-06 10:00 +0300
La vetero fariĝis pli varma, sed la ĉielo estas denove nubkovrita. Ĉesu, ho la ĉielo, mi jam laciĝis de ĉi tio januare!
La vivo eble estus pli agrabla sen kapdoloroj, kiu scias.
2025-02-27 09:03 +0300
Do, ĝi ja funkcias, do nun mi pensu, kien precize me devas meti ĝin por ke ĝisdatigoj ne superskribu ĝin. La ŝprucfenestra parto eble povas esti aldonita al la ĉefa deponejo, mi esploru la eblon…
2025-02-26 12:23 +0300
Do, mi redaktis la klavaron de KOReader por aldoni mankantajn esperantajn literojn… mi delonge pensis pri tio, sed ne trovis la tempon aŭ emon antaŭe.
Ĝi funkcias ĉe linukso, vespere mi kontrolu ĝin per aparata ligilo.
2025-02-25 09:53 +0300
Do, mi reordigis aferojn iomete, foriĝinte mortintajn ligilojn ĉi tie kaj aliloke. Eĉ se la kajuto ne estas aktiva, ĝi almenaŭ estu prizorgata.
2025-02-24 09:05 +0300
Jes, sunaj tagoj revenas. Mi iom senesperiĝemas lastatempe, kaj suno per si mem ne sufiĉas por venki tion, sed ĝi helpas.
2025-02-21 11:35 +0300
La vintro estis milda, kaj malmultneĝa. Ŝajne februaro provas ŝanĝi tion. Tamen la tagoj jam fariĝas pli sunaj, do la neĝo ne restas longe malgraŭ la frosteto.
2025-02-19 11:23 +0300
Nu, mi ĝisdatigis la operaciumon, almenaŭ.
2025-02-18 17:42 +0300
Kion mi ŝatas pri tiuj ĉi etretaĵoj, ja pasis pli ol jaro ekde mi tuŝis ion ĉi tie, kaj pli malpli ĉio daŭre funkcias kiel ĝi funkciis.
2025-02-18 17:40 +0300
Pli ol jaro pasis ekde mi aktivis ĉi tie la lastan fojon. Mi ne estas la plej fidinda afiŝanto, ĉu? Nu, mi ankoraŭ vivas, kvankam aferoj iradas ne la plej esperigi lastatempe kaj mi sentiĝas iom elĉerpita.
Sed mi eble ordigu mian retejon iom dum venontaj tagoj, ĉar kial ne.