Ek al ferioj!

Rimarkoj pri vetero iras kutime al mia taglibreto, sed kiam mi komencis vortumi ĉi tiun en mia menso, ĝi ŝajnis al mi iom tre longa por ĝi.

Morgaŭ komenciĝos mia du-semajna feriado, sed, kompreneble, mi jam ferias, ĉar semajnfino. Mi kutimas preni uzi parton de miaj ripoztagoj de laboro en tiu ĉi tempo de la jaro. Se oni ne divenis laŭ mia kromnomo, mi ja naskiĝis aŭtune, kaj la sezono ĉiam estis mia plej ŝatata.

Plej ofte mi sukcesas samtempigi miajn feriojn kun tiu sezonero, kiun ruse oni nomas “virina somero”, kaj “indiana somero” – angle. La esperanta vikipedio nomas ĝin postsomero, sed tio ne ŝajnas al mi tre trafa, la tuta frua aŭtuno estas ja postsomero. Nu, kiel ajn ĝi nomiĝu, evidente mi maltrafis ĝin ĉi-jare. La taga temperaturo ĉi-semajne apenaŭ superas +5ºC kaj oni prognozas neĝon hodiaŭ kaj morgaŭ.

La mateno estas agrabla, tamen, kaj mi havis longan ĝueblan promenon. Estas forta vento, kaj pro ĝi la ĉiela pejzaĵo rapide ŝanĝiĝas la tutan tempon. Parte nuba, parte suna, ĝi prezentas senĉesan ludon de lumo kaj ombro.

Oni verŝajne pensos min strangulo, sed mi ĉiam ŝategis fortan venton. Nu, kondiĉe ke mi estas sufiĉe bone vestita por ke la vento ne forblovu ĉiun varmon de mia korpo. Ĝi vigligas min, kaj mi sentas pli konektita al la mondo, kiam mi sentas venton tuŝi miaj vizaĝon. Mi iel sentiĝas pli forta kaj sekura, kiam mi iras envolvinta en mantelo el vento. Jen, strangulo mi estas, ĉu?

La arboj staras ankoraŭ plejparte verdaj, sed folioj jam falas abunde, kaj la plej sekaj el la falintaj dancas en la vento. Noktoj malvarmas, la verda foliaro ne teniĝos longe nun, mi vidos ĝin flaviĝi kaj forfali antaŭ ke mia feriado finiĝos.

Mi trapasas arbareton kaj en ĝi la vento ne sentiĝas. Estas surprize trankvile kaj kviete tie. Sed en unu loko la pado estas blokita de antaŭnelonge falinta arbo, kiu atestas, ke vento ja vizitis ankaŭ ti tie. Mi ĉirkaŭiras la trunkon, sed tio estas la ununura aventureto dum la tuta promeno. Mi ne renkontas multajn homojn, nek bestojn. Evidente, mia amo al tia vetero ne estas io, kion multaj aliaj sentas.

Ne gravas. Mi mem estas kontenta tamen, kaj mi vere antaŭĝojas venontajn du semajnojn. Ĉu pluva, ĉu neĝa, aŭtuno estas aŭtuno. Naskiĝtempo de mia animo.