Se via festeto aspektas ne ĉi tiel…
Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj. Anstataŭ konstante batali inter si, elŝiri la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontraŭ tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin ĉiujn egale atakas. Kaj kune kaj interkonsente ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo. Kaj se iam venos tiu feliĉa tempo, ĝi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj homoj, kiujn ni vidas nun en ĉi tiu ĉambrego kaj kies nomo, ankoraŭ tre malmulte konata kaj tre malmulte ŝatata, estas “Esperantistoj”. (Ludoviko Lazaro Zamenhof, Parolado en la Guildhall de Londono, 1907)
Meanwhile, Láadan would spread; the tiny wild vine wreaths, unnoticed by anyone, would go up on wall after wall. It would continue to keep the women of the Lines, and all the women who knew it beyond, immune to the state of violence that the men struggled with so incessantly; it would continue to provide the women with the patience necessary to bring the men out of those endless loops of violence always begetting more violence. The day would come when they would have a war, and all of the men would look at each other and laugh and just go home. (Suzette Haden Elgin, The Judas Rose, 1987)
Se vi konstruas artefaritan lingvon ne kun la celo porĉiame forigi militojn, ne voku min.