La deka leciono. Vortoproviza ekzercado 2
Mia feria paŭzo pri la studado estis iom pli longa, ol mi intencis. Bedaŭrinde, nur la paŭzo, ne la ferioj mem. Ĉiuokaze, estas bone, ke mi lasis la kurson je vortostoka leciono, nun mi certe bezonos refreŝigi la vortprovizon.
Sed iom surprize, la leciono ja aldonas novajn gramatikerojn, tio estas, vortofarajn afiksojn. Nu, ek!
Vortoj
- amedara – danci
- ash – stelo
- babí – birdo
- déela – ĝardeno
- dem – fenestro
- héena – korfrat(in)o
- hothul – av(in)o [ho– + thul]
- lan – amiko
- lanemid – hundo [lan + mid]
- om – instrui
- onida – familio
- osháana – menstui
- rathal – malbona [ra + thal]
- shon – paco
- urahu – barilpordo [u + (ra + u)]
- wam – trankvila, senmova
- yu – frukto
Vortfarado
- -á – sufikso, faranto de
- e- – prefikso, scienco pri
Nu, ne estas multe da afiksoj, ĉu? Espereble ni vidos pli da ili baldaŭ.