Laŭde pri gemini.koplugin

Mi ne estis ofta vizitanto en etreto lastatempe, do estas nur antaŭ kelkaj tagoj, ke mi legis la lastan numeron de SmolZINE. Kaj menciita tie, estas la gemini-legila kromaĵo por KOReader fare de thegonz.

smolZINE – numero 42
La hejmpaĝo de gemini.koplugin

La ekzisto de tia kromaĵo estis iom surpriza por mi, ĉar mi memoras konversacion kun la farantoj de KOReader pri ebla subteno de gemini, kie ili klare montris nenion intereson pri la afero, decidinte ke ĝi estas ekster la amplekso de ilia projekto. Do, verdire, mi ne atendis multe.

Sed ĉiuokaze, thegonz diras, ke la kromaĵo estis testita ĉe Kobo Glo HD, kaj mia bitlegilo ja estas Kobo Libra H2O, tio devas esti sufiĉe proksima por ne kaŭzi problemojn. Kaj tiu mia Kobo rulas pli malpli nenion krom KOReader, mi eĉ ne bone memoras, kiel ĝia kunaparata legilo aspektis. Do mi certe devis provi. Kaj mi provis hieraŭ.

Kaj mi nun estas oficiale enamiĝinta al tiu programeto. Ĝi ŝajnas ĝuste tio, kio mankis al mi por komforta ensofa legado hejme. Mi ja uzis Lagrange en platkomputilo por tio, sed tia agordo restas iom peza, kaj laŭlitere (ĝi estas 10-cula platkomputilo, kiun mi ekhavis ĉefe por legado de skanitaj pdf-oj) kaj figure (Lagrange estas bonega legilo, kaj la plej senproblema ĉe android, sed ĝi ne estas tute laŭ mia gusto, mi estas pli elpher-fanatikula tipo). Bitlegila kromaĵo, aliflanke, sentiĝas ideala. Legi per ĝi neniel diferencas de legi ordinaran bitlibron. Jen kie malpeza marklingvo de gemini montras sian avantaĝon super nuda teksto, kiun mi neniam sukcesas enspacigi sur la ekrano de porteblaj aparatoj tute kontentige.

Do grandan dankon al thegonz pro bonega programo!

Kaj mi devus esplori, kiuj aliaj flanke faritaj kromaĵoj por KOReader ekzistas, ja eblas, ke mi preterlasas ion egale utilan.