Eksperimentoj pri la servilo

Mi finfine havas feriojn, do, inter aliaj aferoj, mi volas eksperimenti pri la servilo iomete.

Mi provizore ŝanĝis la gemini-servilon al mia propra hejmfarita. Se mi vidos neniajn problemojn pri ĝi dum la venontaj tagoj, mi verŝajne ŝanĝos la certigilon de la tuta retejo post kelkaj semajnoj. Nuntempe mi uzas apartajn certigilojn por la klarreta kaj toraj retejoj. Kaj ĝuste nun la cepobulba geminejo restas ĉe vger, kaj nun la klarreta estas servita de la nova servilo. Sed se ĉio iros bone mi planas ekuzi la saman certigilon por ambaŭ.

Do se vi vidos aŭ spertos ion strangan, bonvolu informi min

Retpoŝta adreso por plendado