Ĉefaj verkoj de Lazaro Ludoviko Zamenhofo
La verkoj de Zamenhof (libroj, eseoj, tradukoj...) estas multaj kaj ne ekzistas kompleta bibliografio (aŭ, almenaŭ, mi ne konas ĝin). La sekva listo kolektas la ligilojn, kiuj ebligas legi kvar esencajn librojn de Zamenhof. La ĉi-sube listigitaj verkoj ekzempligas la manieron, kiel Esperanto kreskis kaj maturiĝis, ĝis ĝi atingis sian finan formon.
La kvar libroj, kiuj donis vivon al Esperanto
UNUA LIBRO
UNUA LIBRO (origine en la rusa: Международный языкъ Эсперанто), subskribita de Doktoro Esperanto kaj publikigita en Varsovio la 26-an de julio 1887 (en ĉi tiu tago la naskiĝo de Esperanto estas festata internacie). Legu aŭ elŝutu libron ĉi tie,
DUA LIBRO DE L’ LINGVO INTERNACIA
DUA LIBRO DE L’ LINGVO INTERNACIA (origine en Esperanto) + Aldono al la Dua Libro, 1888. Legu aŭ elŝutu libron ĉi tie,
FUNDAMENTA KRESTOMATIO DE LA LINGVO ESPERANTO
FUNDAMENTA KRESTOMATIO DE LA LINGVO ESPERANTO, 1903. La libro prezentas kaj montras al la leganto la supran kaj mezan registron de la Esperanto-parolado, la registron, kiun ĉiu bona Esperanto-parolanto devas lerni kaj uzi. Legu aŭ elŝutu libron ĉi tie,
FUNDAMENTO DE ESPERANTO
FUNDAMENTO DE ESPERANTO, 1905. La libro estis la definitiva manlibro por lerni kaj regi Esperanton. La libro ĉe la Unua Universala Kongreso de Esperanto en 1905 stariĝis kiel definitiva kaj netuŝebla fundamento de la lingvo Esperanto por ĉiam. La libro estas dividita en kvar partojn: 1) Prologo, 2) Gramatiko, 3) Ekzercoj kaj 4) Universala Vortaro. Legu aŭ elŝutu libron ĉi tie,
Aliaj rimedoj
- Rimedo por hispanparolantoj
- La plej kompleta listo de la Zamenhofaj verkoj kompilita por LA BALTA ONDO
- Rimarkindas, ke la plej multaj el la artikoloj, publikigitaj en gazetoj, eseoj kaj leteroj verkitaj de Zamenhof kaj eble malpli konataj, estis kolektitaj en la ORIGINALA VERKARO (ĉi tiu lasta rimedo estas kontribuo de 'aŭtinido' @jsv@esperanto.masto.host). Legu aŭ elŝutu libron ĉi tie,
- «HO, MIA KOR'» estas fama poemeto de L.L. Zamenhof, verkita nelonge antaŭ eliro de la Unua Libro en 1887. Tiu ĉi poemo aperis ĝuste en tiu libro.
Ho, mia kor', ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor'?
Sufiĉe! trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!
- - -
gemini://gemlog.blue/users/ludoviko/1639388458.gmi
https://proxy.vulpes.one/gemini/gemlog.blue/users/ludoviko/1639388458.gmi
by @LoLo (CC BY-SA 4.0)