Gemteksta trompfolio
Ĉi tio estas rapida "trompfolio" intenca por iuj, kiuj ne longe estas skribanta gemtekston aŭ kiuj necesas ilian memoron refreŝita post paŭzo. Se vi estus tute nova al gemteksto kaj vi necesas ke oni pridiru aferojn pli detale, vi devus vidi la plenlonga enkonduko.
Teksto
Jen la bazoj pri kiel funkcias teksto en Gemteksto:
- Longaj linioj estas envolvitaj de la kliento por konveni la ekranon
- Mallongaj linioj *ne* kuniĝas
- Skribu alineojn kiel unuopajn longajn liniojn
- Malplenaj linioj estas bildigitaj laŭvorte
Ligiloj
Tre minimume, ligila linio konsistas nur karakterojn `=>` kaj URL. Jen ligilo al ĉi tiu paĝo:
=> gemini://geminiprotocol.net/docs/eo/trompfolio.gmi
Sed vi povas inkluzivi etikedojn kun ligiloj, kaj verŝajne devus plejofte. Etikedoj apartiĝas de la URL per unu aŭ pluraj spacoj aŭ langetoj:
=> gemini://geminiprotocol.net/docs/eo/trompfolio.gmi Gemteksta trompfolio
Titoloj
Vi ricevas tri nivelojn de titolo
# Titolo ## Sub-titolo ### Sub-sub-titolo
Listoj
Vi ricevas unu specon de listo kaj vi ne povas nesti ilin:
* Mercury * Gemini * Apollo
Citaĵoj
Jen citaĵo de Maciej Ceglowski:
> Mi asertas, ke tekstbazitaj retejoj ne devus superi en grandeco la ĉefaj verkoj de rusa literaturo.
Antaŭformata teksto
Linioj komencantaj per ``` baskuligos klientojn inter ordinara bildiga reĝimo kaj antaŭformata reĝimo. En antaŭformata reĝimo, gemteksta sintakso estas ignorita, do ligiloj, ktp., ne estos bildigitaj kaj teksto aperos en unuspaca tiparo.