Esperanto-movado

Other articles that mention 'Esperanto-movado'

La Esperanto-movado estas socia movado por disvastigi Esperanton en la tuta mondo. La tradicia celo estas la fina venko, do la stato, ke la plimulto de la homoj (aŭ de la edukitaj homoj, de la legipovuloj) parolu Esperanton kiel sian duan lingvon por povi interkompreniĝi kun ĉiu alia. Ĉar la Esperanta lingvokomunumo ne povas kalkuli je laŭgeneracia transdono garantianta ĝian daŭron, la Esperanto-movado aperas kiel provo stabiligi tiun komunumon varbante por la lingvo kaj instigante okupiĝadi pri ĝi.

Estas multaj diversaj kialoj, pro kiuj oni provas disvastigi ĝin. Kelkaj faras tion, ĉar ili volas subteni internacian kompreniĝon aŭ mondan pacon, aliaj simple volas komuniki kun homoj tra la tuta mondo, pliaj por organizi mondskale la laboristan lukton kaj iuj faras ĝin batalante por lingva egaleco. Kelkaj ankaŭ subtenas la disvastigon de Esperanto pro la ŝparado rilate al fremdlingva lernado, tradukado ks.

Section links: (6 Articles)

Movado kaj komunumo

Tradicie en la Esperanto-asocioj per la nomo 'Esperanto-movado' oni nomas ĉion, kio rilatas al Esperanto. Ekde la sepdekaj jaroj de la 20a jarcento sociologoj pli kaj pli atentigas, ke la aktuala Esperanto-fenomeno ne plu estas "movado" en la kutima senco; ĝi ne plu havas ĉefan karakteron kompareblan kun ekzemple la pac-movado aŭ la feminisma movado, kie la antaŭenigo de la celo estas la ĉefa okupo de la partoprenantaj homoj.

El la origina 'Esperanto-movado' por disvastigi Esperanton fariĝis en la daŭro de la jardekoj 'Esperanto-komunumo', kiu ĉefe aplikas Esperanton. Multaj komunumanoj ne plu okupiĝas pri la disvastigo de Esperanto, sed nur uzas la lingvon en diversaj manieroj. Sekve multaj homoj hodiaŭ ŝatas distingon inter 'movado' (do la Esperanto-organizoj kun la klopodado disvastigi Esperanton) kaj 'komunumo' (la Esperanto-parolantoj, la renkontiĝoj, la eldonejoj, la muzika kulturo, Pasporta Servo, Vikipedio ktp.).

Lige al tiu enkonduko de la nocio 'komunumo' multaj homoj ankaŭ transiris de la nocio 'Esperantisto' al 'Esperanto-parolanto'.

La fakta ŝanĝiĝo de movado al komunumo estas konstatebla ankaŭ en la karaktero de la kunvenoj: Antaŭ kelkaj jardekoj temis ĉefe pri 'Esperanto-kongresoj', en kiuj oni traktis kaj plu traktas la disvastigon de la lingvo. Hodiaŭ ekzistas pli kaj pli da 'Esperanto-renkontiĝoj', en kiuj la disvastigo de la lingvo apenaŭ plu ludas rolon; temas pri aplikado de la lingvo en prelegoj, kursoj, promenoj, teatraĵoj, koncertoj, ekskursoj ktp.

Section links: (6 Articles)

Aspektoj de movado kaj komunumo en unu sama agado

En multaj Esperanto-agadoj miksiĝas aspektoj de movado kaj komunumo: En renkontiĝo la Esperanto-kursoj, la gazetara laboro kaj ofte kelkaj prelegoj apartenas pli al la movado, dum la resto de la aktivecoj kutime ne. Simile ĉe Vikipedio oni povas kreskigi ĝin por doni enciklopedion al la lingva komunumo - aŭ por povi uzi la nombron de artikoloj en la informado pri Esperanto kaj por montri la ligon al esperantlingvaj artikoloj en alilingvaj vikipedioj.

Movadaj asocioj

En la Esperanto-movado troviĝas mondskalaj asocioj kiaj UEA, TEJO, SAT, ILEI kaj la transnacia Esperanta Civito, inspirita de raŭmismo, kaj celanta esti subjekto de internacia juro.

Section links: (7 Articles)

Movadaj institucioj

Ĉirkaŭ la Esperanto-movado ekzistas diversaj interlingvistikaj instancoj, kiel ekzemple Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

Section links: (2 Articles)

Referencoj

Vidu ankaŭ

Desuprismo - Desubismo
Finvenkismo kaj Fina venko
Historio de la Esperanto-movado
Interna ideo
Sektecaj trajtoj en la Esperanto-movado
Henriette Ith-Wille
"La Espero"
Instituto Fina Venko, mallongtempa iniciato de 2014 ĝis 2017
Section links: (10 Articles)

Eksteraj ligiloj

+------------------------------------------------------------+
|Esperanto Historio Movado Universalaj Kongresoj             |
|Esperanto-renkontiĝoj Asocioj Esperantistoj laŭ la nacieco  |
|Komunumo Kulturo Slango Literaturo Muziko Radiofonio Filmoj |
|Verkistoj Esperantologio Kursoj [Image: Esperanta Flago]    |
+------------------------------------------------------------+
Section links: (21 Articles)

Article Resources

List of all 52 referenced articles
Search for articles that mention 'Esperanto-movado'
Read this article in another language
Download article PDF for offline access
Source on Wikipedia website

--

Gemipedia Home
Go to Article
Using Esperanto Wikipedia. Change Language?

--

Size: 6.44 KB. 71.03% smaller than original: 22.24 KB 🤮

Fetched: 1120 ms. Converted: 683 ms. 🐇

Made with 📚 and ❤️ by Acidus

All Wikipedia content is licensed under CC BY-SA 3.0