Esperanto-Muziko: Datumbazo
La Fino
ĉ. 1950, Ŝelaka disko
Ne-muzika eldonaĵo
Marjorie Boulton deklamas sian poemon La Fino.
Tiu ĉi registraĵo troviĝas en kompilaĵo-KD produktita por la biblioteko de la Esperanto-Asocio de Britio, kiu ne publike haveblas. La notoj kun la disko diras: "La Fremduloj kaj La Fino aperis en du gramofondiskoj je 78 t/m eldonitaj en Hexham antaŭ kvindeko da jaroj (195x). Ili ne portas daton."
Ĉar la registraĵo de La Fino daŭras 2:45, ĝi supozeble estas unu flanko de disko (verŝajne 10-colas); la alia flanko de la disko estas nekonata.
Ĉu vi havas informon aŭ kovrilan bildon por tiu ĉi eldonaĵo? Bonvolu kontakti la redaktoron!
Kontakto
Kopirajto © 2025 Thomas Preece