Esperanto-Muziko: Datumbazo
La Fremduloj
ĉ. 1950, Ŝelaka disko (12"), 11 minutoj
Ne-muzika eldonaĵo
Drameto por infanoj de Marjorie Boulton.
Tiu ĉi registraĵo troviĝas en kompilaĵo-KD produktita por la biblioteko de la Esperanto-Asocio de Britio, kiu ne publike haveblas. La notoj kun la disko diras: "La Fremduloj kaj La Fino aperis en du gramofondiskoj je 78 t/m eldonitaj en Hexham antaŭ kvindeko da jaroj (195x). Ili ne portas daton. En La Fremduloj la voĉo komence aŭdeble estas tre verŝajne tiu de Fred Wadham; tiukaze la infanoj estas iu lerneja klaso al kiu li instruadis Esperanto, eble en Bishop Auckland."
Ĉar la registraĵo de La Fremduloj daŭras 11 minutojn, ĝi supozeble estas ambaŭ flankoj de 12-cola disko.
Ĉu vi havas informon aŭ kovrilan bildon por tiu ĉi eldonaĵo? Bonvolu kontakti la redaktoron!
Kontakto
Kopirajto © 2025 Thomas Preece